Ideo por strukturo de ULEJ

Ideo por strukturo de ULEJ

Kiom de niveloj estu en ULEJ?

Ju pli mulmulte da niveloj estos, des pli bone.

Do, ni povas preni tri niveloj.

Se ni aldonos pli multe da niveloj - la organizo estos tro centralizita kaj tro hierarĥia.

Ni ne forgesu ke retaj organizoj estas pli sukcesaj ol hierarĥiaj!

Organizaĵo komenciĝas tie, kie finiĝas propravolo de unu homo.

1. Vicprezidantoj, prezidanto.

anĝeloj, instruistoj

Honesteco, teama laboro, pensi en kadroj de la tuta organizo, respondeco.

    • Ili estas samgaravaj.

    • Reelekto okazas ĉiujare.

    • Ne pli ol du sinsekvaj periodoj por unu homo en la sama direkto de agado.

Plimulto da vicprezidantoj povas aldoni novan direkton kaj elekti por ĝi vicprezidanton.

Ĉiu vicprezidanto devas helpi al kelkaj membroj de ULEJ kreski ĝis nivelo de bonaj organizantoj.

Por ke ULEJ estu tutukrainia organizo, estus bone ke estu vicprezidantoj por/en provincoj (decentralizo).

Ekz. Vicprezidanto pri informado en Odesa provinco. Post du jaroj li devos ŝanĝi la direkton al alia.

Do, li/ŝi devas prizorgi ke estu spertaj ULEJ-anoj, por ke la direkto evoluu.

Povas esti elektitaj vicprezidantoj de ULEJ por iu grava aranĝo (IJK, UK, JES ktp).

Estus bone ke ĉiuj junaj gvidantoj de E-kluboj estu vicprezidantoj, ja ili jam estas, kaj instruistoj, kaj anĝeloj.

Ankaŭ estos bone havi vicprezidanton pri malaktivaj membroj.

Sed ĉefe! Vicprezidantoj diversmaniere helpas al membroj de ULEJ fariĝi pli sukcesaj!

2. Respondeculoj.

anĝeloj laŭ deziro

Kreemeco.

    • Ĉiujara konfirmo.

Se homo ion faras - li jam rajtas fariĝi respondeculo pri tio.

Necesas nur priparoli kun iu el vicprezidantoj (prefere el la koncerna direkto).

Respondeculoj povas labori en teamo (krei teamoj) aŭ sole.

3. Simplaj membroj kaj komencantoj.

helpantoj

Deziro.

Por membriĝi en ULEJ estas bezonate havi bazan nivelon de Esperanto,

kaj por membriĝi necesas tralegi leteron por "estontaj membroj".

Organiza strukturo de ULEJ devas esti publikigita en oficiala retejo.

ULEJ:

    • E-movada

    • Vaste malfermita al junularo

    • Membreco estas libervola

    • Demokratia

    • Rigardas en estontecon

    • Estimas homajn rajtojn

    • Estimas la mondon

    • Neŭtrala al raso, sekco, religio

Ni pensas ege veste: se estas bone por celoj de ULEJ - do, bone!

Ni kreskas ne nur kvante, sed ankaŭ nivele!

Ni tute ne uzas kreemecon kaj intelektan potencon de niaj membroj (do, ni pensu).

Ni havas kunecon en diverseco.

Estas strikte malpermesita - rego per timigo kaj manipulado.

Kiam necesos denove priparoli la strukturon kaj ĝin efikecon?

Post 5 jaroj, sed se organizo rapide kreskis - do, eble eĉ pli frue.

Ĉiuj baroj estas nur en nia kapo.

Per malnova sperto ni plu ne kreskos (kapo ankaŭ estas instrumento).

En komenco de vojo al sukceso estas malfacile priskribi kie estos ULEJ post 100 jaroj, sed ĉio estos en ordo!