UK en Ukrainio

UK en Ukrainio

www.uk-en-ukrainio.retejo.info - retejo kun propono teame organizi UK-n!

Pri la ideo.

En organizado de la UK partoprenu kiel eble pli multe da esperantistoj.

Ja estos bonege ke kiel eble pli multe da esperantistoj el Ukrainio, kaj ne nur, kontribuu por la UK.

UK estu organizita por pli ol 1000 partoprenantoj, sed ne por iu ajn matura E-isto.

Kaj tre valoras honesteco.

Do, se vi kapablas labori en teamo kaj ne deziras perlabori monon dank' al UK - aliĝu!

Se okazos malbona organizado de UK, do tio estos:

1. UK estos organizita dank' al unu homo.

2. Por ĉiu malgranda paŝo estos bezonata aprobo de ĉiopova matura E-istegegego

(eĉ se li estas tute ne kompetenta pri tio).

3. Pri demokrateco eĉ ne temos. Vi laboros ne por fantastika UK, sed por fantastika gloro de la E-istegegego.

4. Pri monaj aferoj eĉ ne demandu. La mono estas NE por fantastika kongreso, sed por pli gravega E-istegegego.

5. Ĉiu grava informo estos sekreto. Ja nur la E-istegegego povas scii ion gravan.

6. Se vi ne volas esti subulo de la E-istegegego kaj konstante laŭdi lin - vi ne rajtos partopreni en la organizado de

la UK por la E-istegegego.

Andreo, ukrainaj-esperantistoj, 12.11.2012