Organizado de E-eventoj

Organizado de E-eventoj

Se dum organizado, iu matura E-isto komencas rakontaĉi pri sia sperto, li estas malbona organizanto kaj tute ne kapablas labori en teamo.

Se iu el organizantoj parolas per pretendoj, por li ne indas esti en organiza teamo!

Bonaj organizantoj ne scias kion volas partoprenantoj. Do, ili demandas ilin.

Sed malbanaj organizantoj ĉiam scias kion volas partoprenantoj.

Unu homo diris al mi ke se tie ne estas mono kaj gloro kiucele mi pri tio okupiĝos?

Bedaŭrinde tiaj homoj ĉiam estas avaraj je iu ajn uzurpeco, profito kaj potenco.

Pensante nur pri si mem ili povas facile aĉigi interrilatojn inter homoj en iu ajn organizo.

Bona demando!

Ĉu ni organizas E-eventon por partoprenantoj aŭ por organizantoj?

Ideo kun junuloj sub iu matura (maljuna) E-isto - estas tute ne bona.

Matura E-isto povas/devas helpi al junuloj, sed ne regi ilin.

Junuloj povas provi okupiĝi pri malgrandaj projektoj.

Tiam estos multe da teamoj.

Poste estos malgrandaj kaj grandaj projektoj.

Kaj junuloj dekomence laboros en teamoj, do kiam ili maturiĝos - ili agos kiel teamanoj, sed ne kiel la sola prezidanto, reĝo...

Ĉiu homo faras erarojn, sed ne ĉiu povas labori en teamo.

* * *

Por homo kiu vidas en aliaj homoj nur tion kion ili ne povas fari - ne indas esti en organiza teamo.

Malalta nivelo de organizado -> kiam vi organizas por memgloriĝi aŭ memprofitiĝi.

Alta nivelo de organizado -> estas kiam vi servas por homaro.

Nun estas tempo de teamoj (kie estas egaleco, homeco, honesteco, ktp.), de dialogo (ne de monologo),

de multvarianteco, de multaj tandecoj, de nova epoko, de novaj eblecoj, de... de... de... de... 100-foje.

La plej granda problemo dum organizado kutime esatas financoj kaj iuj diktatoroj konstante volas ekposedi ilin.

Do, ĉiam dekomence zorgu pri demokrateco kaj klara buĝeto por eviti estontajn problemojn.

- Pri teamoj kaj teama laboro -

- Mono, profito kaj respondeco -