11 - Memore: Antonio Marco

NEKROLOGE

MEMORE AL ANTONIO MARCO BOTELLA

Lorenzo Noguero

Prezidanto de Frateco

Eldonita en la paĝoj 17-18 de la bulteno de HEF

"Boletín", nº 431- julio-septembro 2020

"Kaj mi foriros... kaj restos la birdoj kantantaj".

Jen la komenco, en esperanta versio, de tre bela poemo de Juan Ramón Jiménez. Tiu poemo aperas en la libro "Hispana Lirika Antologio" de Antonio Marco Botella. La titolo de tiu poemo estas "La definitiva vojaĝo". Antonio ekfaris tiun vojaĝon la 4an de novembro 2020. Li mortis peskaŭ 100-jara.Li naskiĝis la 23an de marto 1921 en Callosa de Segura (Alikanto). Li esperantistiĝis en 1937, dum la hispana enlanda milito, kaj gvidis siajn unuajn kursojn en ekzilo en Alĝerio. Reveninte al Hispanio, li gvidis novajn kursojn kaj helpis revivigi la zaragozan movadon elde 1949. Li organizis diversajn hispanajn kongresojn en Zaragozo (en 1954, 1983 kaj 2013), kaj ankaŭ kunhelpis en la organizado de tiu de SAT en 1986 (Antaŭkongreso ĉe valo de Ordesa). Li estis redaktoro de Boletín, la bulteno de Hispana Esperanto-Federacio de 1989 al 1997 kaj de Kajeroj el la Sudo, la bulteno de Hispana Asocio de Laboristoj Esperantistaj, de 1989 ĝis 1997 ("Nia koro ampleksas universojn", bele proklamis en la unua numero en dec. 1988). Li viglis kiel Sekretario de la zaragoza E-societo "Frateco". De 2008 al 2019, li estis Prezidanto de "Fundación Esperanto".

Antonio Marco verkis diversajn librojn, beletrajn kaj historiajn. Inter la beletraj, la plej elstara estas "Lirikaj perloj de Al-Andalus" (1995, du eldonoj), kolekto de poeziaĵoj de la periodo de la araba konkero de la Ibera Duoninsulo. La enkonduko de tiu libro havis la jenan komencon: "Iam ni revenos en Al-Andalus, en la landon, kie regis Poezio, kaj Amo okupis tronon".

Li estas pli konata pro liaj historiaj verkoj, precipe pro "Analoj de la esperanta movado en Hispanujo" (1987, reeld. 1989), duvoluma. Li eldonis ankaŭ librojn pri la historio de la movado en Aragono ("Kroniko el la historio de Frateco", 1983; kaj en la hispana "Un siglo de esperanto en Aragón", "Unu jarcento de Esperanto en Aragono", 2000), Valencio ("60 jaroj de Esperanto en Callosa", 1992; kaj "Esperanto en la Valencia Komunumo", 2001) kaj en Katalunio ("Esperanto en Katalunio", 2005). Li ankaŭ verkis pri la laborista hispana movado ("Laboristaj kronikoj", 1996, SAT-Broŝurservo; en 2009 aperis hispanlingva traduko eldonita de SAT-en-Hispanio).

En 2007 li publikigis en la hispana "La Odisea del Stanbrook - Memorias de un exiliado político" ("La Odiseado de la Stanbrook - Memoroj de politika ekzilito"), en kiu li parolas pri personaj travivaĵoj post la hispana enlanda milito.

En 2014 aperis publikigata lia 14a libro: "Hispana Lirika Antologio", flor-kolekto de pli ol 38 hispanaj verkistoj tradukitaj al Esperanto. Interesa antologio de Antonio.Esperanto estis tre granda elemento en la vivo de Antonio. Kaj tiu verda eliksiro certe donis al li multe da (longa kaj kvalita) vivo.

Mi memoris pri revuo kune kun li el iu esperanta renkontiĝo. Li jam iomete maljuna komentis al mi: "En mi estas pli da projektoj ol jaroj restas al mi por vivi. Mi estus dezirinta esti farinta pli por la prestiĝo kaj disvastiĝo de Esperanto".

Foje, revenis al la menso de Antonio agrablaj memoraĵoj kaj li ridemis. Foje, eĉ li kantetis esperante...

Li foje montris al ni strangan poemon (kiu aperis en "Boletín" n-ro 410, p. 24). Tiu poemo de li alvenas al mi en la nuna momento iom frape. Jen la komenco de tiu poemo (verkita en 2011):

Fantazio pri postmorta vivo:

"Hieraŭ mi sonĝis ke mi sonĝis,

ke mi ne plu estis vive vivanta,

ke mi estis ĉi mondon forlasanta

iranta al Kosmo kie mi vere ĝojis

...

En la nuna cirkonstanco, kiel pri aliaj memorindaj homoj, ni intencu atenti pli al la lum(ig)aj flankoj ol al la tristaj sentoj.

Lorenzo Noguero