06 - Pri UEA kaj Esperanto
PREZIDANTA MESAĜO DE UEA
ESPERANTAJ REVUOJ KAJ POEZIO
Lorenzo Noguero
Prezidanto de "Frateco"
Karaj geamikoj:
Alvenis al mi la revuo "Esperanto" de UEA. Kaj mi emis disvastigi kelkajn vortojn de la simpatia mesaĝo de UEA-Prezidanto Duncan Charters. Do, jen sube la komenco kaj la fino de ties mesaĝo.
Mi profitas la okazon por aldoni al vi kelkajn erojn pliajn [vidu sube]:
Informado pri interesa retejo "UEA-facila".
Informado pri libera aliro al revuoj de UEA.
Same eblis legi la revuon "Juna Amiko". Anekse estas la numero.
Tre bela poemo, mallonga sed tre simpatia de brazila poeto M. Quintana.
PREZIDANTA MESAĜO DE UEA
PREZIDANTO DUNCAN CHARTERS
Revuo "Esperanto", majo 2020.
[Jen fragmentoj; estas poste ligilo al la kompleta teksto]
Karaj membroj de Universala Esperanto-Asocio kaj ĉiuj samideanoj tra la tuta mondo!
Kiel prezidanto de UEA mi alportas al vi mesaĝon de kuraĝo kaj espero.
Kompreneble kompaton por la familioj de karaj esperantistoj rekte trafitaj de la hodiaŭa sankrizo ni ĉiuj sentas kaj transsendas. Tamen tute klaras ke la mondo bezonas ĉiam pli nian kontribuon al ĝia bonfarto.
[...]
Fine ni estu dankemaj ke ni havas por kontraŭbatali la sankrizon multe pli efikajn rimedojn ol ni havis en 1918, aŭ dum la teruraj plagoj de la mez-epoko. Nia kuracado, niaj servoj, nia komunikado, ĉiuj pliefikiĝis, malgraŭ problemoj daŭre solvendaj, kaj dum tiu paŭzo en nia normala agado, ni prenu la tempon por akcepti novajn ideojn, novajn vojojn cele al malfermo de nia komunumo por doni pli da rimedoj al ĉiuj, por ke ili atingu siajn vivcelojn. Esploristoj trovis ke ĉiu mondtragedia evento naskas en postaj jaroj pli da kreemo, inventemo, solvemo. Ni aliĝu kuraĝe kaj ĝoje al tiu movado, kaj antaŭvidu floradon de la nia en pli belaj cirkonstancoj. Ni ĉirkaŭbraku nin virtuale, por doni al ni reciproke tiujn kuraĝon kaj esperon kiuj karakterizis ekde la komenco la kredantojn pri la rolo de Esperanto en la progresigo de nia mondo. Post la nuboj kaj fulmotondro, ni ne forgesu malfermi la okulojn por vidi la ĉielarkon lumigontan la brilan vojon antaŭen.
Kuraĝon kaj esperon, karaj geamikoj, kaj ne forgesu etendi se ne la manon, nian plej amikeman spiritan apogon, unue al ĉiuj niaj karaj gesamideanoj kaj poste al la popoloj de la tuta mondo, kiu tiom bezonas la mirindan
instrumenton kiun ni eltrovis dediĉante nin al nia lingvo.
Ligilo al la kompleta teksto de la prezidanto de UEA
Retejo de UEA: facilaj eroj por legi kaj aŭskulti
Revuoj "Esperanto" de UEA libere elŝuteblaj
UEA informas, ke aldone al la libera elŝuteblo de la n-ro 4/2020 de Esperanto, eblas libere elŝuti ankaŭ ĉiujn jarkolektojn kaj numerojn de antaŭ pli ol unu jaro disponeblajn en la retejo de UEA. Jen ligilo por aliri tien:
Lasta numero de "Juna Amiko" libere elŝutebla
Jen la ligilo por legi rete la lasta numero de la revuo "Juna Amiko":
POEMOJ ESTAS BIRDOJ
Jen sekve vi povas spekti unuminuta legado de poemo de la brazila poeto Mário Quintana, fare de Paulo Sergio Viana:
Poemoj estas birdoj kiuj alvenas
oni ne scias el kie, kaj sidiĝas
sur la libro kiun vi legas.
Kiam vi fermas la libron, ili ekflugas,
kvazaŭ el kaptilo.
Ili ne havas haltejon
nek havenon;
Ili sin nutras dum momento
en ĉiu manparo kaj foriras.
Kaj tiam vi rigardas tiujn viajn malplenajn manojn,
en la rava miro scii
ke ilia nutraĵo jam troviĝis en vi...
MARIO QUINTANA
Jen ligilo por spekti rekte en Jutubo por spekti la deklamitan poemon: