2017 - Skribaj KER-ekzamenoj

KER-EKZAMENOJ EN ZARAGOZO

verkis: Lorenzo Noguero

10an de junio 2017

Danke al iniciato de Eduardo Berdor (vicprezidanto de FRATECO), la 10an de junio de 2017 okazis en Zaragozo unuafoje la realigon de Esperanto-KER-ekzamenoj kadre de la kunvoko 6a Tutmonda Ekzamen-Tago (okazis ekzamenoj en diversaj urboj. Inter ili: Bogoto, Guanghzou, Kuritibo, Londono, Moskvo, Maceió, Zaragozo).

Ĉeestis en Zaragozo 6 homoj (4 je nivelo B2 kaj 2 je nivelo C1). La ejo utiligita estis la Kultura Centro de IberCaja ACTUR.

La prezidanto de FRATECO salutis je la komenco per la jenaj vortoj:

Nome de E-Asocio FRATECO, kies prezidanto mi estas, mi bonvenigas vin al Zaragozo. Bonvenon al vi, karaj KERaj kandidatoj al niveloj B2 kaj C1.

Mi volas diri nur du vortojn al vi, kandidatoj al niveloj B2 kaj C1: B. S. (Bonan Sorton)!

Kvankam via ĉeesto jam estas "bona sorto" ĉar estas montro de via estimo al Esperanto, kaj tio estas prestiĝo por vi kaj por Esperanto.

Krome, en ĉiuj ekzamenoj kutime estas iom da premo. En ĉi tiu estos iom da premio: du libretoj kaj faldfolio kun informado pri KER kaj kun la teksto de la simpatia kanto de JoMo "Trapasu la KER-ekzamenon!"

Ni profitas por danki la helpon de la direktorino de la publika loka biblioteko "Benjamín Jarnés".

La ekzamenoj disvolviĝis glate kaj ni esperas ke la rezultoj estoj ege sukcesaj.