12 - Z-tago en Bitbulteno
TRE SPECIALA ZAMENHOF-TAGO
KUN REMEMORIGO EN TERUELO
Eldonita en la Bitbulteno n-ro 71 de HEF
la 19an decembro 2020
En tiu ĉi jaro, pro la sanitaraj problemoj, la celebrado de la Zamenhof-Tago estis grave malhelpata, kaj estis nuligitaj plejparto de ĉeestaj aktivaĵoj. Inter la esceptoj ni devas mencii la iniciaton de la grupo esperantista de Teruelo, Liberanimo, kiu omaĝis Julio Belenguer, pioniron de Esperanto en tiu urbo, en la municipa tombejo. Partoprenis membroj de la grupo kaj de la familio de Belenguer. Paroladis Alberto Granados, prezidanto de Liberanimo kaj vicprezidanto de Hispana Esperanto-Federacio, kaj Serafín Aldecoa, historiisto.
Pri la agado informis la lokaj ĵurnaloj Heraldo de Aragón kaj Diario de Teruel.
Aliaj grupoj organizis virtualajn iniciatojn, kiel tiu de Madrido, kiu aranĝis distancan renkontiĝon, eĉ kun komuna tosto (vidu apudan foton), kaj "Frateco" de Zaragozo, kiu organizis komunan fotopublikigon kvazaŭ virtualan ĉeeston de anoj kaj amikoj.