2017 - Ĉe Universitato S. Jorge
DISVASTIGO DE ESPERANTO
ĈE LA UNIVERSITATO SANKTA GEORGO
DUM LA EŬROPA TAGO DE LINGVOJ
verkis: Lorenzo Noguero
Prezidanto de "Frateco"
La 26an de septembro, Esperanto estis disvastigata en USJ (Universitato "San Jorge").
Tio okazis kadre de la Semajno de Lingvoj kaj Kulturoj organizita de "Facultad de Comunicación y Ciencias Sociales".
Konsistis el du partoj:
Prelego kaj teoria prezentado pri planitaj lingvoj kaj Esperanto.
Praktika ateliero (Ekspliko de reguloj; divenado de vortoj per bildoj; traduko de teksto)
Intervenis: Eduardo Berdor, Lorenzo Noguero kaj Denver Garrison.
Ni uzis prezentadon ("power point").
Jen en diversaj formatoj (pptx kaj pdf):