Zamenhof-celebro(j)
En 2022, denove okazis ĉeestaj renkontiĝoj kaj celebroj.
Iel, la celebro de Tago de E-Libro okazis surprize pro la ricevo de antikvaj E-libroj de iama esperantisto (Félix Martín Triep. Pri li legeblas en la reto)
"Frateco" kiel tradicie proponis kunesti en zamenhofa bankedo, organizita de nia sekretario.
La tagmanĝo okazis en frateca etoso kaj partoprenis 15 fratecanoj kaj simpatiantoj.
Carmen kaj Víctor (nia sekretario)
Eunice kaj Lorenzo (nia prezidanto)
Enrique, Amparo kaj Merche
Fernando, Carmen, Mª Fernanda kaj Eunice
Maribel kaj José Antonio Fleta
Pablo kaj Santiago, tre bonaj instruistoj
La prezidanto esprimis deziron pri feliĉa nova jaro
(Foje, konvenas ŝanĝi la perspektivon por kompreni kaj feliĉi):
La lastan ĉeestan tagon, Victor organizis feston en nia sidejo kaj ebligis, ke ni gustumis tre agrablan etoson... Ni kune, fratece manĝis, trinkis kaj kantis...
Ni kantis "La fiŝoj de l' rivero" kaj, kiel ili, ni trinkis kaj trinkis...
LA FIŜOJ DE L' RIVERO
La Virgulino sin kombas
trans la kurten' en silento,
ŝia harar' estas ora
kaj la kombil' el arĝento.
Vidu kiel gaje trinkas
la fiŝoj de l' rivero,
Vidu kiel ili trinkas
ĉar Dio iĝis bebo.
Trinkas kaj trinkas la fiŝoj pli kaj pli,
dum Dio, sur la pajlo,
ridetas jam al ni.
La Virgulino lavadas
kaj sternas ĉion sur lino,
sorĉe la birdoj kantadas
kaj kreskas lino sen fino.
Vidu kiel gaje trinkas
la fiŝoj de l' rivero,
Vidu kiel ili trinkas
ĉar Dio iĝis bebo.
Trinkas kaj trinkas la fiŝoj pli kaj pli,
dum Dio, sur la pajlo,
ridetas jam al ni.
La Virgulino preparas
la vespermanĝon plej ĝoje,
dum sur azeno revenas
Sankta Jozefo survoje.
Vidu kiel gaje trinkas
la fiŝoj de l' rivero,
Vidu kiel ili trinkas
ĉar Dio iĝis bebo.
Trinkas kaj trinkas la fiŝoj pli kaj pli,
dum Dio, sur la pajlo,
ridetas jam al ni.
Fine, jen VortARBO kun bonaj deziroj kaj valoroj...
kie enestas la nomo kaj inspiro de nia asocio:
F R A T E C O