2016 - La geamantoj de Teruel

LA LEGENDO DE LA GEAMANTOJ DE TERUEL

verkis: Alberto Granados

Prezidanto de la Esperanta grupo "Liberanimo" de Teruelo

Publikigita en la paĝoj 13-15 de la bulteno nº 416 de HEF

"Boletín" (oktobro-decembro 2016)

La venontan jaron 2017, Teruel solenos la okcentan datrevenon de la legendo de la Geamantoj de Teruel. Oni supozas ke estis dum la jaro 1217 kiam la amrakonto de du junaj geteruelanoj tragike finiĝis antaŭ ol ĝi komenciĝis.

Ĉiuj legendoj havas iom da realeco. Ĉiuj historiaj studoj inkludas iomete da fantazio. Estas konvene ke ni apartigu tiujn du aspektojn: Unue ni legos la belan legendon kaj ni kredos ĝin. Poste, ni agos tiel, kiel seriozaj historiistoj, kaj analizos la realajn datumojn.

La belega legendo

Bonvolu veni kun mi al la komenco de la dektria jarcento. La juna kaj tre bela teruelanino Izabela de Segura estis filino de riĉa komercisto. Iutage, la ĉarma Diego de Marcilla kruciĝis kun ŝi en la merkato kaj unuavide amo naskiĝis inter ili. Dirite, farite, ili fianĉiĝis. Sed Diego estis malriĉa (la senfina problemo pri la sociaj malegalecoj) kaj la patro de Izabela neis al ili sian benon, ĝis Diego, kapablu plibonigi substance sian ekonomian situon. Diego petis al Izabela ke ŝi atendu lin dum kvin jaroj. Li promesis al ŝi reveni sufiĉe riĉa tiel, kiel necese por peti ŝian manon.

Dum Diego bataladis la maŭrojn, atingante famon kaj riĉecon, la patro de Izabela decidis ŝin edzinigi kun la riĉulo Petro de Azagra. La kvin jaroj estis jam pasitaj, kaj, mankante novaĵojn pri Diego, Izabela devis akcepti Petron kiel edzo.

Kiam Diego revenis Teruelon, li trovis ke en la urbo ĵus estis festita grandan nupton. Li terurita konstatis ke precize estis lia amatino kiu ĵus geedziĝis. La dialogo inter Diego kaj Izabela, kvankam okazinta en la nupta dormoĉambro, limigis nur al malmultaj frazoj, ĉastas sed pasiaj:

- "Kisu min, mia amo, aŭ mi mortiĝos"

- "Mi ne volas, mi apartenas al aliulo"

Kaj Diego falis senviva.

La sekvan tagon okazis la funebraĵoj de Diego, kies korpo estis aranĝita sur katafalko en la preĝejo de Sankta Petro. Vualita virino, Izabela, alproksimiĝis por kisi lin, kaj tiu kiso kaŭzis lian morton.

Tiel impresitaj restis la du familioj, ke ili decidis entombigi la du korpojn kune en la ekzakta loko kie ili mortis. La jaro estis 1217. Diego kaj Izabela ankoraŭ amas unu la alian - mortitaj sed ĉiutage pli enamiĝintaj - post 800 jaroj.

Ĉi tiu rakonto estas belega, ĉu ne?

Historiaj datumoj

Mi provos ke la historiaj datumoj ne forprenos romantikismon el tiel bela legendo.

En 1533 du korpoj estis trovitaj en la kapelo de "San Cosme y San Damián", en la preĝejo de Sankta Petro, posedaĵo de la familio Marcilla. La kadavroj estis elmontritaj kaj denove enterigitaj.

Estas nedubebla fakto ke la historio pri la Geamantoj cirkulis kiel legendo aŭ kiel vera historio en Teruel dum la komenco de la deksepa jarcento. En 1619, la poeto kaj notario Juan Yagüe de Salas eldonis poemo titolita "Tragika Epopeo" bazita sur tiu rakonto. Poste, kiel notario kiu li estis, li ordonis elterigi kaj eksponi la korpojn kaj publikigis "Notarian Protokolon" en kiu atestis pri dokumento datita en 1555, kiu certigis la malkovron de la korpoj kaj iliaj identecoj. La teruela historiisto Fernando López Rajadel kredas ke ĉio devenas el trompaĵo farita de membroj de la Marcilla familio, kiu inventis la rakonton por tiamaniere laŭdi lian ĉaston. Li kredas ke ili enskribis la historion en familian kodekson de komence de la dekkvara jarcento. Alia eblo estas ke ĉiu estis kreaĵo fare de Yagüe de Salas, por iel reklami lian verkon.

Preĝejo de Sankta Petro en Teruelo

La legendon oni ripetadis en literaturo, arto kaj muziko: Tirso de Molina, Hartzenbusĉ, Juan Muñoz Degrain, Tomás Bretón... Kaj la korpoj estis elmontritaj laŭ diversaj manieroj: starante, kuŝitaj, videblaj, ĉe paviliono, en ŝranko, kovritaj, ktp. Ĉirkaŭ 1955, Juan de Ávalos skulptis la nunan alabastran sarkofagon. En la jaro 2005 estis inaŭgurita la nova konstruaĵo kiu enhavas la maŭzoleon, aneksita al la preĝejo de Sankta Petro.

Scienco respektas nenion: En 2004 oni faris la datadon de la restaĵoj; du homoj kiu mortis komence de la dekkvara jarcento. Ili mortis almenaŭ cent jarojn post la morto de la Geamantoj.

LA FESTO DE LA GEAMANTOJ

verkis: Alberto Granados

Publikigita en la paĝo 15 de la bulteno nº 416 de HEF

"Boletín" (oktobro-decembro 2016)

Nun ni devas ripozi, forgesi realon kaj denove mergi nin en la atmosferon de Teruel dum la dektria jarcento. Kiam la tria semajnfino de februaro alvenas, la teruelanoj freneziĝas pro amo: ni serioze kredas nian propran rakonton, kaj ni vivas la historion de la geamantoj. Rimarku ke mi ne diris "ni rekreas ilian historion" sed "ni vivas ĝin": ni ĝin sentas, ni ridas kaj ploras kiel la prateruelanoj faris, ni ĵuras eternan amo unu al alia kaj ni ŝtelas kisojn al la vivo kaj al la morto. Kaj tio ĉio, ĉiujare, nepre.

Ĉiu komenciĝis en 1997, kiam malgranda trupo de aktoroj decidis rekrei la historion de la amantoj en la stratoj, vestitaj kun mezepokaj kostumoj. La nova festo tiel kreskis ke ni povas diri ke Teruel malaperas dum kelkaj tagoj. Ni iras al la estinteco, ni fariĝas mezepoka urbeto. Se vi venus dum tiuj tagoj, vi estos bonvena, sed bonvolu ne forgesi ke vi neniam trovos nin. En nia loko estas strangaj homoj de la pasinteco. Anstataŭ Teruel, vi trovos urbon el la dektria jarcento.

Kaj kiu ne volas reveni al la estonto.

Alberto Granados