2017 - Pri la 76a HEK en Teruelo

PRI 76A HISPANA KONGRESO

verkis: Lorenzo Noguero

En 2017 la 76ª Hispana Kongreso de Esperanto estis organizata en Teruelo kun alloga (stela kaj kajta, beletra kaj historia, amuza kaj amema) programo. Partoprenis 150 homoj (inter ili 11 el Zaragozo: inter fratecanoj kaj lernantoj).

Kontribuis al la programo la fratecanoj Lorenzo Noguero (prelego pri Historio de Esperanto en Aragono) kaj Eduardo Berdor (ZEOj en la mondo).

Ligilo al la prelego pri Historio de Esperanto en Aragono

Ligilo al la prelego pri ZEOj en la mondo

Krome, estis ekspozicio pri esperantaj poŝtmarkoj danke al Antonia Lapuerta.

Ligilo al la poŝtmarka kolekto

De nun, jam estas en Teruelo placeto kun la nomo "Glorieta de Esperanto". Okazis KER-ekzameno (parola parto) kaj partoprenis fratecanoj. Ni esperu ke la rezultoj estu sukcesaj!

Krome menciindas, ke KAJTO, la fama esperanta muzik-grupo, ludis unuafoje en Hispanio kaj estis mirinda kaj memorinda koncerto!

76A HISPANA ESPERANTA KONGRESO

Jutuba video fare de ANDY kaj TESTUDO

76A HISPANA ESPERANTA KONGRESO

TESTUDO IRAS AL TERUELO

Jutuba video fare de ANDY kaj TESTUDO

76A HISPANA ESPERANTA KONGRESO

Jutuba video fare de HISPANA ESPERANTO FEDERACIO

76A HISPANA ESPERANTA KONGRESO

KIEL ONI FARIS LA KONGRESAN FOTON

Jutuba video fare de HISPANA ESPERANTO FEDERACIO