2014 - E. Navarro nova patrono

MODIFO DE PATRONARO ĈE

"FUNDACIÓN ESPERANTO"

ENRIQUE NAVARRO - NOVA PATRONO DE F.E.

Publikigita en la paĝo 4 de la bulteno nº 407 de HEF

"Boletín" (julio-septembro 2014)

En kunsido datumita la 3an de junio 2014 okazis modifo de la patronaro de Fondaĵo Esperanto.

Emilio Pérez rezignis pro problemoj de sano.

La nova patrono estas Enrique Navarro, membro de HEF kaj de UEA.

La esperanta movado kaj la esperantaj organizoj funkcias danke al la agado de volontuloj.

Ni profitas nun por danki ilian agadon kaj helpemon. DANKON al ambaŭ!

Tiel, la aktuala patronaro konsistas el:

    • Antonio Marco (Prezidanto)

    • Lorenzo Noguero (Sekretario)

    • Jaime Benito

    • Enrique Navarro

Oni formaligis la rezignon kaj la akcepton en la protektorato (oficejo en la Aragona Registaro)

Oni profitis por fari foton. Tie aperas Emilio (maldekstre) kaj Enrique (dekstre).

Krome, ni memorigas ke oni povas sendi proponojn kaj petojn pri helpoj ĝis la fino de novembro.

Alia lomuniko: Pri bankaj kontoj oni decidis simpligi por malatigi la elspezojn. Tial, nun F. Esperanto havas konton nur en banko CaixaBank (antaŭa "La Caixa").

Lorenzo Noguero

Sekretario de F. Esperanto