06 - Jutuba Don Quijote
EDUARDO BERDOR
EN LA VIRTUALA TAGO DE LA LIBRO 2020
El la bitbultenoj 66 kaj 67 de HEF
kaj el la Jutuba Kanalo de HEF
Jen Jutuba Video kun tri pecoj el la esperanta traduko de la verko Don Quijote, legitaj de Miguel Fernández, Ricardo Biurrun kaj de nia Frateca Vicprezidanto Eduardo Berdor, kies partoprena legado komencas je la minuto 1:57.
Tio okazis dum aprilo de 2020, meze de longa kaj dolora kvaranteno, por omaĝo al la hispana verkisto Miguel de Cervantes, okaze de la Tutmonda Libro-Tago.
En la esperanta bitbulteno numero 66 de HEF oni informis ke okaze de la Internacia Tago de la Libro, la 23an de aprilo Hispana Esperanto-Federacio rememorigis siajn anojn kaj amikojn ke en nia retejo troviĝas la plena versio en Esperanto de la majstra verko “La inĝenia hidalgo Don Quijote de La Mancha”, libere alirebla en formato epub.
En la sama bitbulteno numero 66 de HEF oni invitis ĉiujn ne nur elŝuti kaj legi ĝin, sed ankaŭ proponis al ĉiuj kunhavigi la sperton kun la esperantistoj de la mondo. Kiel? Filmante vin legante pecon de Don Quijote, vian preferatan aŭ iun hazardan kaj sendante ĝin al la retadreso hef@esperanto.es, por fari filmeton kun selekto de tiu kolektiva legado.
VIRTUALA CELEBRADO DE LA TAGO DE LA LIBRO
En la bitbulteno numero 67 de HEF oni komentis la rezulton de la iniciato de Hispana Esperanto-Federacio, por celebri la Internacian Tagon de la Libro, en virtuala maniero. En tiu bitbulteno oni rememorigis ke en la retejo de HEF troviĝas la plena versio en Esperanto de la majstra verko “La inĝenia hidalgo Don Quijote de La Mancha”, libere alirebla en formato epub, kaj kuraĝigis la legantojn kunhavigi sian sperton, filmante sin dum oni legas pecon de la verko.
Krom la supra video 1, kiu enhavas la tri unuajn partoprenojn, oni povas spekti la rezulton de la du aliaj videoj musklakante sur la sekvantaj ligiloj:
Legado de Don Quijote - Video 2 (4-7)
Legado de Don Quijote - Video 3 (8-12)
Kaj la tri videoj kun dekduo da legadoj en la Jutuba kanalo de HEF, kie ankau oni povas spekti multajn aliajn interesajn videojn, pere de la sekvanta ligilo: