2017 - Esperanto en Aragono
PRI LA HISTORIO DE ESPERANTO
EN ARAGONO
Publikigita en la paĝo 20 de la Libro de la Kongreso
76a Hispana Kongreso de Esperanto - Teruel
verkis: Lorenzo Noguero
Prezidanto de Frateco Esperanto-Asocio
La unua E-grupo en Aragono estis kreata en Albarracin' la 20an de oktobro de 1903: "Grupo de Esperanto Santa María de Albarracín".
Prezidanto: José María Lozano (Pastro kanoniko)
Vicprezidanto: Vicente Agut ("Piulaj Lernejoj")
Sekretario: Joaquín Sánchez (orgenisto de katedralo)
En Zaragozo, la 3an de julio de 1908 estis starigata la Centro de Esperanto "FRATECO", kiu kiel la nomo indikas jam signifis idealisman societon. En la estraro aperis:
Prezidanto: Agustín de Montagud
Vicprezidanto: Emilio Gastón
Sekretario: Emilio Artigas y Trigo
Inter la komitatanoj elstaris Luis Jordana de Pozas, Rafael Benítez, Asunción Romeo kaj la studento Miguel Sancho Izquierdo.
En Huesca same ekzistis movado kun grupo kaj samideanoj. Grava agado estis farata de Inspektoro pri instruado José Artigas Lasala kaj de la Inspektoro pri Doganoj Roberto Maraury kaj ties edzino kaj bofratino Luisa G. Caamaño.
Same menciindas la agado en Jaca de Julio Mangada kiam estis tie destinita.
En Zaragozo estis organizataj Hispanaj E-Kongresoj en diversaj jaroj: 1921, 1954, 1967, 1983 kaj 2013. Dum jaroj (ekde 1962) estis la sidejo de HEF kaj la redakcio de "Boletín". Inter gravaj senlacaj esperantistoj elstaras Antonio Marco Botella, kiu verkis multajn librojn pri Esperanto, movado kaj beletro. Same menciindas Miguel Sancho Izquierdo, prezidanto de FRATECO kaj Rektoro de la Universitato de Zaragozo.