02 - Arkivo Gastón Ugarte

ENIRIS LA FAMILIAN ARKIVON

GASTÓN UGARTE

(19A KAJ 20A JARCENTOJ)

EN LA PROVINCA HISTORIA ARKIVO

DE ZARAGOZO

Lorenzo Noguero

Prezidanto de Frateco

La familia arkivo Gastón Ugarte, konsistanta el dokumentaro de la 19-a kaj 20-a jarcentoj ĵus eniris por konservado en la Provinca Historia Arkivo de Zaragozo. Ĝi temas pri publikaj politikaj kaj profesiaj agadoj de pluraj membroj de la familio, specife pri José María Ugarte Sierra (1805-1890), Leonardo Gastón Navasal (1835-1885) kaj Emilio Gastón Ugarte (1877-1925). Ĝi ankaŭ inkluzivas la korespondadon de la gastigado de aŭstriaj infanoj en Hispanio, subtenita de Emilio Gastón Ugarte kiel sekretario de ANAE.

La dosiero havas entute 16 personaj dosieroj kaj 7 volumoj ligitaj en foliograndeco (ANAE-dosiero) kaj du dosierujoj kun publikaĵoj.

Koverta detalo de la dokumentaro pri la gastigado de aŭstriaj infanoj:

elstaras kristana kruco, verda stelo kaj verdaj Esperantaj steletoj.

Sendube, ĝi estas dokumentaro kun ĝenerala historia intereso pro la agadoj faritaj de membroj de la familio Gastón rilate al la liberala ideologio de la 19-a jarcento kaj la politika agado de federaciisma respublikismo, same kiel internaciaj helphumanecaj movadoj, kiel la gastigado de aŭstriaj infanoj dum kaj post la Unua Mondmilito, ligita al la studado kaj disvastigado de Esperanto.

Oni povas aserti, ke ekzistas neniuj fondusoj kiel tiaj disponeblaj por publika konsulto. Nuntempe la deponejo de la dokumentaro estas en riceva fazo kaj akceptaj procedoj. Same necesos procedi per ĝia ĝusta arkiva traktado. Tial ĝi ankoraŭ ne haveblas por publika konsulto. Ni esperas, ke ĝi estos baldaŭ preta por ĉiuj interesotaj homoj.