06 - Kunvoko al kunveno
KUNVOKO AL KUNVENO
POR MEMBROJ DE "FRATECO"
Fare de Lorenzo Noguero
Prezidanto de Frateco
Tago: 12-a de junio [marde]; horo: 19:00 h.
Jen eblaj temoj proponataj [povas esti aliaj pliaj]:
Decidi kion fari ĉe forpaso de fratecano (ĉu oni sendu bukedon, ĉu oni metu anoncon...)
Republikigi "Nia Vivo", kiel fratecana revuo
Daŭrigo de babilrondoj aŭ fiksado de datoj por kunvenoj eksterfratecaj
Renkontiĝo kun teruelanoj
Fari elektronikan adresaron de fratecanoj kaj de simpatiantoj por dissendi al ili kunvokojn kaj aliajn cirkulerojn
Eventuala okazigo de nova kunveno postsomera por prepari la venonta lernojaro
Faro de speco de flugfolio kun bazaj informoj pri Frateco kaj esperanto por disdoni al eventualaj interesitoj
Ĉu ni aĉetu novajn librojn? Kiel ni decidu kiujn librojn ni aĉetu.
Problemaj aferoj en nia sidejo rilate al najbaroj de la komunumo.