2015 - Internacia kurso
INTERNACIA KURSO 2014 - 2015
Lorenzo Noguero
Prezidanto de Frateco
Kiel kutime, en la sidejo de FRATECO / FUNDACIÓN ESPERANTO, estis ŝanco ĉeesti kurson pri esperanto kaj ties kulturo. La kurso 2014-2014 pri nia internacia idiomo estis pli internacia ol kutime: alvenis lerneme geamikoj ne nur el Hispanio sed el Brazilo (Eunice), Italio (Alice), Peruo (Pilar) kaj Usono (Djego).
La etoso estis tre agrabla, eĉ okazis vizitoj al diversaj lokoj de la urbo kiel al la "Muzeo de la Rozario el kristalo" aŭ al "Muze(et)o de la omeleto"...
La foto estis surpriza donaco de la lernantoj al instruanto kiu estis akompanata de kristnaska kanto en esperanto: "Tintilar'" ("Jingle bells").