01 - Forpasis Emilio Gastón

MORTIS EMILIO GASTÓN SANZ

UNUA ARAGONA POPOLDEFENDANTO

DUM LA NUNA HISPANA DEMOKRATIO

La poeto, verkisto, advokato, esperantisto kaj iam grava politikisto Emilio Gastón Sanz mortis ĉi tiun lundon, la 22an de januaro, kiam li estis 83-jara.

Li naskiĝis en Zaragoza en 1935 kaj praktikis kiel advokato. Multfoje li prave defendis al nepotenculoj, kies rajtoj ne estis respektitaj.

Li partoprenis en la fondo de la Socialisma Partio de Aragono (PSA) kaj estis konsiliga deputito al la Hispana Kongreso inter la jaroj 1977 kaj 1979.

Li estis la unua Aragona Popoldefendanto dum la demokratia epoko, de la 2a de decembro 1987 ĝis la 5a de majo 1993, posteno ĉi tie nomata "Justicia de Aragón".

Jen ligilo al sciigo pri ties gravega posteno en nia retpaĝo (1988):

Emilio Gastón Sanz, Justicia Mayor de Aragón"

La poeto kaj advokato el Zaragozo, s-ano Emilio Gaston Sanz, ekde la 2a de decembro 1987a oficiale funkcias kiel "Justiculo de Aragono".

Niaj samideanoj José Antonio Fleta kaj Vicente Garcés antaŭ la ĉerko de Emilio Gastón.

Li ankaŭ fondis la Asocion de Publika Ago por la Defendo de la Aragona Heredaĵo (APUDEPA). Jen ligilo al la retpaĝo de tiu grava kultura organizo:

Acción Pública en Defensa del Patrimonio Aragonés

Samideano Emilio Gaston Sanz, kiu estis deputito en la hispana demokrata parlamento, originas el tre prestiĝa familio esperantista. Efektive, liaj karmemoraj avo kaj patro estis fervoraj gravuloj en la hispana Esperanto-Movado, same kiel liaj geonkloj Emilia, Inés kaj Mariano.

Li partoprenis la 13an de decembro de 2008 en la oficiala inaŭguro de monumento dediĉita al Esperanto. Ĝi okazis kadre de la 100-jariĝo de la Esperanta-asocio "Frateco", laŭ projekto de la esperantisto Jaime de Benito.

Jen ligilo al tiu ĉi sciigo en nia retpaĝo (2008):

Monumento al Esperanto

Ankaŭ li partoprenis kiel honara inivitito kaj kiel preleganto en la inaŭguro de la 72a Hispana Esperanto-Kongreso celebrita en Zaragozo dum majo de 2013.

Jen ligilo por spekti ĝin rekte en Jutubo:

Emilio Gastón inauguris la 72an HEK

Li, poeto, krom advokato kaj skulptisto, recitis sian lirikaĵon en la hispana kaj voĉlegis ties esperantan version, "Rompita dormo", en traduko de Miguel Fernández. Ja tiu voĉlego ne aperas en la filmeto, sed jen ni prezentas la tekston al la legantoj de "Boletín" kun aparta danko al mia amiko Lorenzo Noguero, iniciatinto de ĉi projekto.

Rompita dormo

Hodiaŭ senprokraste pluaktivu

ni ĉiuj en la simpla tasko vivi.

Temp' estas jam de letargi-forgeso

por ke ni kantu plue kiel tiam.

Dum kiom da jarmiloj mi dormadis?

Amikoj, mi memoras,

ke antaŭ naŭ mil jaroj

mi batalis antaŭ la Trojo-pordoj.

Mi plu memoras kiam tiu Amika Mondo,

antaŭ apenaŭ dudek mil jaroj ĵus naskita...

inaŭguris fresko-ekspozicion

en laŭmoda kavern' en Altamira.

Mi de tiam

ne verkas plu poemojn!

Side sur materi' kronologia

de l' nub' de mi loĝata,

tagon post tago mi forgesis flugi

kaj, krome, deliktule mi forlasis

mian spontanan revo-manieron.

Ĉar, kun la tempopaso,

en zorgo pri brulligno kaj manĝaĵoj

la birdoj flugas,

ĉifiĝas la jarmiloj

kaj la homoj en ilojn transformiĝas,

ankaŭ la advokatoj kiel mi.

Nubumante finfine endormiĝis ene poeto

neeviteble mia, tro daŭra estis lia letargio,

sed vi alvokis lin,

eltiris lin el dormo dudek mil jarojn aĝa.

Nun, min sentante ree dupieda,

dum l' animo soriras sur la kapon,

mi reimagos kion ja neniam

oni devas imagi.

Permesos mi paroli, fari ekzaltan diskurson tutplanedan,

al ĉi poet' neeviteble mia,

al ĉi petard' lirika,

kiun dum multaj jaroj buŝoŝtopis

iloj-homoj samspecaj kiel mi.

Hodiaŭ senprokraste pluaktivu

ni ĉiuj en la simpla tasko vivi.

Postulu ni pliigojn de gitaroj

kaj justan distribuon de kanzonoj,

ĉar teron rajtas pli kiu ĝin kantas

ol kiu ĝin aĉetas.

Nubopensuloj tute ne havas sindikaton.

Atendu min en grotoj de ministoj,

faru mia ilian koleregon.

Ni devas multe fari en kuneco,

revuloj ĉiulandaj,

ĉu do ni unuiĝu?

Adiaŭo el la aragonanoj al Emilio Gastón en la Aragona Televido:

Sentega adiaŭo kaj rememoro al Emilio Gastón en la Aragona Televido:

Ni adiaŭas al grava referenculo dum la lasta duonjarcento en Aragono. Jen sekve foto fare de nia samideano José Antonio Fleta antaŭ la ĉerko de Emilio Gastón.

La venontan 30-an de januaro oni faros al li rememoran omaĝon en la Aŭskultantejo de la Universitato.

Emilio Gastón Sanz estis poeto kaj eldonis plurajn librojn dum jardekoj.