09 - Eŭropa Tago de Lingvoj
DU PRELEGOJ POR PUBLIKE
PREZENTI ESPERANTON
RESUMO DE LA UNUA PRELEGO
FARE DE LORENZO NOGUERO
La 26an de septembro, vespere, je la 7a horo, okaze de la Eŭropa Tago de Lingvoj, ĉe "Centro de Formación Juan Pablo II" de la Fundación CAI, nia aragona Esperanto-societo "Frateco" prezentis al la publiko la internacia lingvo Esperanto pere de du prelegoj.
Lorenzo Noguero, prezidanto de "Frateco", prelegis pri nia lingvo, dum li montris "Power-Point"-prezenton.
Dum lia prelego li klarigis, ke Esperanto estas nune la plej diskonata kaj parolata el ĉiuj planitaj lingvoj, ke la lingva diverseco estas samtempe granda kultura riĉeco kaj baro por komunikado, poste li parolis iomete pri la naskiĝo de Esperanto, pri ĝia verkisto kaj pri kelkaj elstaraj datoj dum la senĉesa evoluado kaj disvolviĝo de nia internacia lingvo.
Poste li elstaris, pere de ekzemploj, la ĉefaj lingvaj karakteroj de Esperanto:
regula kaj fonetika prononcado kaj skribado
simpla kaj logika gramatiko
tre internacia vort-provizo
Inter la lingvaj kvalitoj kaj avantaĝoj de Esperanto li elstaris, ke ĝi estas:
pli facile lernebla ol aliaj lingvoj, ĉar ĝia gramatiko estas simpla kaj regula
komuna propraĵo de la homaro, ĉar ĝi estas vere neŭtrala lingvo
tre esprimopova, ĉar ĝi estas tre fleksebla
Li prezentis Esperanton kiel veran pontolingvon por internacia komunikado, parolante pri ĝia evoluo, ĝia nuna disvolviĝo kaj ĝia viva karaktero, kaj montrante, ke la rezultoj atingitaj pere de Esperanto korespondas kun la celoj kaj idealoj de UNESCO.
Poste li parolis pri naciaj, internaciaj kaj fakaj Esperanto-kongresoj, pri landaj kaj regionaj Esperanto-societoj, pri la eblaj du milionoj da homoj, kiuj scipovas Esperanton je diversaj niveloj, kaj ankaŭ pri la Zaragozaj ZEOj kaj pri nia Aragona Esperanto-societo "Frateco".
Fine li montris kelkajn utilajn uzojn de Esperanto:
legi originala kaj tradukita literaturo (romanco pri la prizonulo)
lerni kaj plibonigi Esperanton pere de Interreto (vikipedio, duolingo, lernu)
lerni pli bone kaj pli rapide aliaj lingvoj (Paderborna eksperimento)
RESUMO DE LA DUA PRELEGO
FARE DE PABLO CONESA
Pablo Conesa, instruisto de la franca lingvo en Zaragoza mezlernejo, kiu estras kaj gvidas la progresigan kurson de Esperanto en "Frateco", prelegis pri Esperanto kaj lia viva interrilato kun la internacia lingvo, dum li ankaŭ montris "Power-Point" prezenton.
Unue li komencis rakontante, ke li, tre juna, dum lia infanaĝo, iam aŭskultis paroli pri Esperanto kaj ekinteresiĝis pri tiu lingvo, sed li ne eklernis ĝin antaŭ ol esti 17-jara, kiam li eniris kune kun amiko en CNT-sindikato, kie ekkomencis la fama kurso "Mazi en Gondolando". Tiu unua sperto ne estis tre fruktodona, ĉar ŝajne la kurso disvolviĝis neregule kaj ĉesis tre baldaŭ pro nekonataj kialoj.
Poste li akiris la libron "Parolu E-on", kiu estis verkita de Carlos J.F. Arroyo, kiu estas lernolibro plena je bildoj kaj klarigoj por memlernantoj, kaj pere de ĝi eklernis bone la lingvon. En tiu lernolibro estis la adreso de "Frateco", tiam situanta en la strato San Vicente de Paúl, nº 1, kaj li partoprenis en la vivo de la klubo dum jaroj, perfektigante la regadon de la lingvo, ĝis li estis 27-jara.
Je tiu aĝo li laboris en Madrido, kaj tiam ne plu partoprenis aktive en Esperantaj renkontiĝoj, sed li sekvis uzante la internacian lingvon pripensante kiel oni povus diri esperante iun ajn hispanan frazon aŭ diraĵon, kiel preskaŭ ĉiutaga lingvo-ludo.
Kiam li denove komencis labori profesie en Zaragozo, ankaŭ li aktive partoprenis en la vivo de nia societo, lastatempe instruante la internacian lingvon en la progresigan kurson.
Poste li klarigis al ni, kial li ŝategas Esperanton:
ĉar ĝi estas lingvo simpla, regula kaj logika
ĉar ĝi sonas bone (li ne emus lerni lingvon, se ĝi ne estus belsona)
ĉar oni povas kompreni vortojn, ankoraŭ ne lernitaj, se oni konas ĝiajn vorterojn
Fine praktike li montris al ni ĉiuj kiel belsonas Esperanton, pere de kanzono, kies teksto aperis sube sur la ekrano. Li elmontris al ni la reguleco de la lingvo pere de simpla gramatika enkonduko kaj ĝia komprenebleco pere de kelkaj kunmetitaj vortoj. Li elstaris, ke oni povas krei mem taŭgan bezonatan vorton, iel ludante, sed kies rezulto ĉiam estos facile komprenebla por iu ajn homo, kiu scipovas ties vorterojn. Fine li asertis al ni, kiam li parolas Esperante, ke li sin sentas tute maltimeme, ĉar li bone scias "verki" novan vorton, kiam li bezonas esprimi ion novan, kaj tutcerte tio ne estas eble fari en iu ajn alia nacia lingvo.
FINAJ DEMANDOJ KAJ INTERKONATIĜO
Post la du prelegoj kelkaj ĉeestantoj faris demandoj pri diversaj aspektoj de Esperanto, pri ĝia instruado kaj pri nia societo.
Malgraŭ la foriro de pli ol la duono de la homoj je la fino de la evento, naŭ kunestis surstrate dum pli ol duonhoro ĉe trinkeja teraso, por interkonatiĝo.
LIGILOJ PRI LA EŬROPA TAGO DE LINGVOJ
Festu kun ni la Eŭropan Tagon de Lingvoj
Wikipedia - Día europeo de las lenguas