2017 - Centa datreveno

La 14an de aprilo 2017 estas la 100jara datreveno de la morto de Zamenhof.

Tamen, homoj iel vivas en ties verkoj...

ESPERANTO VIVAS

Lorenzo Noguero

Prezidanto de Frateco

La mardon 18an de aprilo, Lorenzo Noguero parolis pri du eventoj proksimaj:

  • KER-ekzameno en Zaragozo

  • Hispana Kongreso kiu okazos en Teruelo

[tie estis alia okazo por komenti kaj klarigi dubojn]

Anekse estas la verk(et)o "La Lastaj Tagoj de Dro L. L. Zamenhof", kiun vi ĉiuj povas elŝuti ĝin libere el la suba parto de tiu ĉi ttt-paĝo, musklakante sur la blua dekstra sageto orientita suben La nomo de la pdf-arkivo estas "LastajTagojZ.pdf".

Se vi nur volas legi ĝin rekte sur la ekrano de via komputilo, anstataŭ elŝuti ĝin, sufiĉas musklaki rekte ĉe la nomo de la arkivo (sube maldekstre), anstataŭ sur la dekstra blua sageto.

La libreto de 1921, nelonga, enhavas komentojn, prelegojn kaj diversajn poemojn.

[sube, pli da informado]

Tiel, iel ni povas rememori tiujn tagojn kaj la figuron de D-ro Zamenhof.

Jen kelkaj vortoj:

Lastaj tagoj de nia Majstro forpasis en tempo de plej granda tragedio de l’ homaro. Mondo okupata pri la sensacioj de l’ militego preskaŭ nenion aŭdis pri la lasta batalo de l’ modesta Varsovia okulkuracisto. Kaj ja tiam forlasis la teron unu el la plej grandaj homoj, kiujn ĝi iam naskis,--unu el tiuj, kies korpo estas mortema sed kies spirito ne povas morti.

[…] vi vivos en la koroj de niaj posteuloj, ĉiam pli granda, ĉiam pli adorata bonfaranto de l’ homaro. Vi eniris en la panteonon de l’ senmortaj geniuloj […]

Kaj krome, jen ligilo aktuala kun informado pri Zamenhof:

[eblas elekti la idiomon: mi indikas unue hispane kaj poste esperante]

Zamenhof – El creador de la lengua internacional esperanto:

http://zamenhof.life/eo/