Volodimir-Familianoj
LA VIDVINO KAJ LA FILINO
DE VOLODIMIR PACJURKO
VIZITIS NIAN ASOCION
La 15an de januaro 2020
La vidvino kaj la filino de la kara ukraina amiko de multaj gefratecanoj, Volodimir Pacjurko, vizitis nian esperantan societon. Ili bone konis al nia sekretario, Enrique Navarro, ĉar li estis unu el la ĉefaj amikoj de Volodimir en Hispanio.
La patrino sin esprimis ukraine, ĉar ŝi ne scipovas la hispanan nek Esperanton, kaj tial ŝia filino tradukis al ni tion, kion lia patrino diris kaj ankaŭ klarigis al ni multege da aĵoj pri la kutima vivo en Ukrainio.
Oni parolis multe pri la kara forpasinta amiko de kelkaj gefratecanoj kaj elstara ukraina esperantisto, kiu multege laboris pro Esperanto.
LA FAMILIO DE VOLODIMIR PACJURKO
HEJME DE ENRIQUE NAVARRO KAJ EDZINO
Geedzoj Navarro kaj la vidvino de Volodimir.
Nia sekretario kun la vidvino kaj la filino de Volodimir Pacjurko.
Ekstere la geedzoj Navarro kaj meze la du familianoj de Volodimir.
En nia retejo ni parolis kelkfoje pri li. Jen kelkaj ligiloj: