En Zaragozo, kunvokitaj de la celebrindaj okazoj de Zamenhof-Tago kaj Libro-Tago, esperantistoj denove renkontiĝis.
La 14an decembro, dimanĉe, 12 samideanoj tagmanĝis en agrabla etoso. Ni komentis pri la ĵusa apero de la novelo de Sender "Rekviemo por hispana kamparano" tradukita al Esperanto bonvole kaj bonkvalite de nia amiko Antonio Valén, kiu dum multe da tempo loĝis en Zaragozo kaj zorgis pri nia Esperanta biblioteko.
Marde, en nia sidejo okazis prelego: "Eroŝenko: lumo en obskuro". La propono estis alproksimiĝi al la vivo kaj verko de interesa figuro. V. Eroŝenko (1890-1952) estis blinda esperantisto kiu vivis, vojaĝis kaj verkis transe de limoj.
En la biblioteko de "Frateco" estas tri libroj kun verkoj de li.
En la Hispana Kongreso de 2025 en Soria, okazis prelego pri li. Oni komentis, ke multaj homoj ĝenerale emas juĝi laŭ ekstera aspekto; li blinda, portis la lumon en la menso kaj en la koro kaj tial li koncentriĝis je pli profundaj aferoj.
Li multe vojaĝis, verkis, vivis...
Ni povas pripensi, ke memorante pri interna ideo, same tre gravas la ideo de interna lumo.