La Hispana Kongreso de Esperanto 2025 okazis en Sorio (de la 1-a al la 4-a majo).
Inter la proksimume 160 kongresanoj, aliris multaj fratecanoj: Avelinda, Eduardo, Fernando, Lorenzo, Luis, Pilar, Santiago, Víctor... (Enrique, Belén ne povis iri sed iel estis kun ni).
Antonio Valén faris la ĉef-prelegon dum la inaŭguro. Temis pri la fama poemo de A. Machado (en kiu enestas morto sed ankaŭ espero) kaj la esperantigo de F. de Diego:
Eduardo Berdor prelegis pri franclingva muziko en Kanado.Li parolis per vortoj kaj per gitaro.
Iu ukraino prelegis pri Eroŝenko. Multaj homoj ĝenerale emas juĝi laŭ aspekto ekstera; li blinda, portis la lumon en la menso kaj en la koro. Tiel, li koncentriĝis pri pli profundaj aferoj.
Lorenzo Noguero, dum prezento pri "Fundación Esperanto", estis kun ties direktoro Tonjo del Barrio kaj esprimis riman klarigon:
De TONJO-leĝo, jen ekspliko:
Ĉiu debato aŭ dialektiko
En la Esperanta praktiko
Ĉiam alvenas al Gramatiko
Kaj tre ofte al polemiko.
Oni faris omaĝojn al soria poetino Mª Ángeles Marso (kies podemos estis tradukitaj de Miguel Fernández) kaj al iama HEF-prezidantino Mª Rafaela Urueña.
Okazis muzikaj koncertoj de JoMo kaj Klarisa.
Menciindas ankaŭ almenŭ du prelegoj:
Encarna Teruel parolis pri psikopatoj.
Marcelo Redoulez kaj Klodin' pri ne konata historio disvastiginda, pri Aristides de Sousa, portugala konsulo en Francio kiu dum la II-a MondMilito subskribadis vizojn por helpi fuĝi al proksimume 30.000 rifuĝintoj.
Kia kontrasto en la homa kondiĉo!: Foje iuj sen empatio volas manipuli homojn dum aliaj pretas helpi aliajn homojn eĉ en riskaj cirkonstancoj.
Post la kongreso, invitataj de José A. Fleta, venis al Zaragozo Marcelo kaj Klodin'' kiuj vizitis Fratecon la 6-an majo. Jen foto:
Kaj dum tiu Kongreso estis celebrita en Hispanio, en Brazilo (urbo Catalão) okazis esperantista renkontiĝo (kie partoprenis Eunice). Transe de distanco, esperantaj koroj estis kunligitaj: