12 - Pri Zamenhof-Tago

PRI ZAMENHOF-TAGO 2020

Lorenzo Noguero

Prezidanto de Frateco

Karaj geamikoj de "Frateco" kaj Esperanto-simpatiantoj:

"Kiel vi fartas?" Tiu ĉi simpla demando (de kurso por komencantoj) en la malsimpla aktualeco (en la jaro Kovim aŭ "Covid") enhavas specialan signifon.

En la nuna situacio, konvenas esti prudentaj kaj sekvi la indikojn de aŭtoritatoj.

Tial, ni ne programis kunvenojn nek celebrojn kiel en aliaj jaroj. (Parenteze, ni ne havas loterion en la sidejo de "Frateco". Se vi interesiĝas pri tio, akiru la numeron 28.387 en Administrejo de loterio n. 7 en strato Pedro J. Soler, 3.)

Ni intencu tamen atenti pli al esperoj kaj ebloj ol al bedaŭroj kaj malebloj.

Ĉiam oni povas emi rigardi la lumajn flankojn (aŭ lumigi la aferojn) de la vivo.

Ni memoru kaj (kon)sciu, ke ekzistas diversaj manieroj celebri la Vivon kaj Esperanton. Ekzemple, sube mi proponas al vi du sugestojn por celebro de Libro-Tago kaj de datreveno de Zamenhof, aŭskultante, pensante kaj sentante.

Fartu bone! Ricevu plej bonajn dezirojn por vi kaj amataj!

Amike kaj "fratece"

Lorenzo Noguero

SUGESTOJ

Jen sekve: Son-arkivo (en formato mp3) de Pola RetRadio, kun vortoj de Julio Baghy pri Libro-Tago:

LibroTago Baghy 2020

Sube: "Zamenhofaj meditoj":

Ligilo al son-arkivoj ("podcast") de profesoro Federico Gobbo en kiuj li legas vortojn de Zamenhof (ofte ne tro konataj) kaj aldonas komentojn. Ili estas klarigaj, klerigaj kaj pripensigaj. Mi konsilas gustumi ilin trankvile. Kaj kiel li diras fine: "Antaŭen senfine!"

Zamenhofaj Meditoj