03 - Gastón-dokumentaro

GASTÓN-DOKUMENTARO

EN HISTORIA ARKIVO

verkis: Lorenzo Noguero

prezidanto de "Frateco"

Eldonita en la paĝo 25 de la bulteno de HEF

"Boletín", nº 425 - januaro-marto 2019

Paco Sanz Gastón estas la nepo de grava pioniro (nome: Emilio Gastón Ugarte) kiu gardis ampleksan familian dokumentaron en kiu enestas materialoj pri la helpo per Esperanto por gastigo en Hispanio de aŭstraj infanoj post la Unua Mondmilito. Kaj nun la "Archivo Histórico Provincial de Zaragoza" (Provinca Historia Arkivo de Zaragozo) ricevis la Gaston-Dokumentaron. Tio estas grava afero rilate al konservado, organizado de tia informado. Estontece eble povos esti konsultata.

Emilio Gastón Ugarte (1877-1925) estis grava politika figuro kaj elstara esperantisto. Li estis unu el la fondintoj en 1908 de la esperanta societo FRATECO en Zaragozo. Li organizis en Hispanio la akcepton kaj gastigadon de aŭstraj infanoj post la Unua Mondmilito kiuj restis en malfavoraj kondiĉoj. Karl Bartel estis la esperantisto de Graz (Stirio, Aŭstrio) kiu de tiu loko kunorganizis la aferon post sendo la 15an de januaro de 1920 de alvoko petante helpon. La esperantisma solidareco ekagadis en tiaj komplikaj cirkonstancoj.

Pri tio ekzistis sep grandaj volumoj binditaj (kun leteroj, raportoj, informado diversa) kiu nun estis sendata al menciata arkivo. La nomo de la retejo estas: SIPCA/DARA (Sistema de Información del Patrimonio Cultural Aragonés / Documentos y Archivos de Aragón).

Alvenis 329 geinfanoj. La gastigado okazis inter la jaroj 1920 kaj 1923. Indas memor(ig)i la nomojn de la esperantistoj kiuj helpis en tiu projekto. Krom K. Bartel kaj E. Gastón, ni menciu (inter aliaj): Francisco Máñez (Cheste), Jacinto Comella (Vich), Valentín Alavedra (Tarrasa), Roberto Maraury (Huesca), José Casanovas (Gerona), José Serrat (Barcelona), Pedro Oriach (Sabadell), Daniel Llorens (Pedralba), Juan Capdelacreu (Manlleu), Julio Belenguer (Teruel) kaj Enrique Aguadé (Reus).

Pri tiu okazaĵo ekzistas diversaj informoj: en libroj de A. Marco Botella ("Analoj", "Kroniko de Frateco", "Un siglo de Esperanto en Aragón"), Lurdes Cortés Braña (kiu faris universitatajn esplorojn), J. Alcalde, B. Tuider ("Antaŭ unu jarcento")...

Krome, parenteze, ni povas substreki ke filino de Emilio aperas kiel unu el la unuaj denaske parolantaj esperantistoj. Nome: Emilia Gastón Burillo (1904-1988). Memorindas ankaŭ aliaj gefratoj kiel Inés (1906-1993), Rafael (1908-1963), Mariano (1914-1999) kaj M. Carmen (1921-2012). Filo de Rafael estis Emilio Gastón Sanz (1935-2018), alia grava figuro forpasinta pasintjare (kaj alia nepo kiu benis la avon).

Mi volas citi vortojn de la Patronaro pri Helpo al Infanoj: "Nia agado kvankam realigita favore al tiuj kiuj estis sis objekto, ankaŭ profitis al ni, ĉar dank' al ĝi ni ĉiuj kreskis en nia propra estimo, tial ke (...) ni ĉiuj nin sentis kontentaj kaj fieraj pro ĝia efektivigo (...) Ni devas ne forgesi (personon) kaj ilon, sen kies ekzisto ni ne estus povintaj realigi ĝin (...) La ilo estas la lingvo Esperanto, kiu -kvankam ne atentante sian internan ideon- estas perilo dank' al kiu ni sukcesis en nia agado, sen ia malbona interpreto".

Lorenzo Noguero