06 - A. Granados estrarano

ALBERTO GRANADOS ORCERO

LA PREZIDANTO DE LIBERANIMO ESTAS NOVA ESTRARANO DE HEF

ŜANĜO DE ESTRARO

(nur parto de la artikolo)

Eldonita en la paĝo 6 de la bulteno de HEF

"Boletín", nº 426 - aprilo-junio 2019

En la jaro 2020 devos okazi ŝanĝo en la estraro de Hispana Esperanto-Federacio, kaj kelkaj membroj anoncis ke ili ne kandidariĝos. Ĉiu ano de la asocio rajtas sin prezenti en la estonta Ĝenerala Kunveno.

Por faciligi la procezon, tamen, la Ĝenerala Kunveno okazinta en Malago aprobis la kreadon de Elekta Komisiono, kies tasko estos esplori eblajn kandidatiĝojn. HEF anoncos baldaŭ la konsiston kaj la maniero kontakti ilin. Dume, pripensu vian eblan propran rolon en la estonta organizado de la Federacio.

En la sama Ĝenerala Kunveno, oni aprobis partan modifon de la estraro, ĉefe pro la ŝanĝo de prezidanto de la junukara sekcio. La novaj membroj estas Alberto Granados kaj William Guerrero.

Alberto Granados Orcero estas 55 jarojn aĝa. Li naskiĝis en Medina del Campo (Valladolid), sed nuntempe loĝas en Teruelo. Li studis Historion, kaj laboras kiel funkciulo.

Li estas prezidanto de la teruela Esperanto-Asocio "Liberanimo", kiun li fundis antaŭ kvar jaroj. La asocio bonege funkcias, ĉar al ĝi apartenas kelkaj entuziasmaj novaj esperantistoj.

Antaŭ du jaroj ili organizis la 76an HEK, kio estis neforgesebla memoraĵo.

Ĉiujare "Liberanimo" organizas esperantan kurseton en Teruelo kaj pliajn agadojn (paroladojn, ekspoziciojn, kunvenojn, kunmanĝadojn...)

El "Frateco" ni gratulas al Alberto Granados, dezirante al li grandajn sukcesojn.

Jen sekve kopio de la kompleta sciigo eldonita en la bulteno de HEF: