Okaze de E-Tago, en Zaragozo la 26an julio, renkontiĝis dekduo da esperantistoj kaj simpatiantoj ĉe la E-monumento en “Glorieta del Esperanto”.
Oni memoris, ke tiu monumento estis inaŭgurata en 2008, okaze de la 100-a datreveno de la fondiĝo de la asocio FRATECO. Diversaj veteranoj kiuj tiam ĉeestis jam forpasis... Tempo pasas, Esperanto restas...
Oni tostis per ĉampano donacita de samideanino Ana kiu donacis ĝin por festumi sian nom-tagon.
Iu verkintino (Pilar Laín Meléndez), pretigis tekston pri Esperanto, Zamenhof kaj Frateco. Ŝi legis ĝin kune kun poemo pri Esperanto. Jen la poemo:
Je la sama tago kaj horo okazis en Parizo la ceremonio de inaŭguro dela Olimpiaj Ludoj. Oni komentis pri ia kontrasto: dum en Olimpiaj Ludoj gravas la konkurado de iuj sportistoj kontraŭ aliaj (de iuj landoj kontraŭ landoj) cele al atingo de medaloj, en Esperanto gravas la kooperado de homoj kun homoj cele al idealoj (progreso de komunikado kaj homaro). Tamen, sube de ambaŭ eventoj, iel vibras komunaj idealoj, kiel aperis en la olimpika inaŭguro: Frateco, Fratineco, Diverseco, Eterneco, Pac(em)o, Homeco, Amo…