2016 - Verne remalkovrata

VERNE REVIZITATA KAJ REMALKOVRATA

verkis: Lorenzo Noguero

Eldonita en la paĝoj 26-27 de la bulteno numero 413 de HEF

"Boletín" - januaro - marto de 2016

La lasta romano de Jules Verne (tiu kie Esperanto estas plurfoje menciata) estas publikigita en aprilo de 2016... preskaŭ 111 jarojn post la morto de la aŭtoro. Eksterordinare, ĉu ne? Iel, Abel Montagut reskribis la romanon uzante la komencan manuskripton de Jules Verne kaj la postan laboron de ties filo Michel Verne, sed respektante la spiriton kaj perspektivon de J. Verne. Oni diris, ke estas libro verkita de ses manoj:

Tierranegra. El último viaje extraordinario.

Jules Verne, Michel Verne, Abel Montagut.

Panagel, 2016. 240 p.

La libro (hispanlingve) enhavas la komplet(igit)an romanon de Verne kun enkonduko kaj tri aldonaj suplementoj (1: J. Verne kaj Esperanto. 2: Fragmentoj de "Vojaĝstudo". 3: Notoj pri la reversado)

Abel Montagut (Llardecans, 1953), elstara verkisto kaj esperantisto, estas membro de Societoj Jules Verne franca, kataluna kaj hispana. Li verkis tre interesajn artikolojn pri Verne kaj Esperanto (aperintaj en "Libera Folio"), precipe rilate al la lasta romano de Verne. La historio de la verkado, pretigado kaj publikigo de tiu romano estis vera aventuro.

Jules Verne komencis serion de romanoj konataj kiel "La Eksterordinaraj Vojaĝoj" per Kvin semajnoj en balono en 1863, kaj la lasta estis tiu ekverkita en 1903, komence titolita Vojage d'études ("Vojaĝstudo" aŭ "Esplorvojaĝo"). Ambaŭ okazis en la nigra Afriko.

En 1903 J. Verne komencis verki tiun romanon. Sed li haltis la redaktadon pro ne klaraj cirkonstancoj. Tial, la romano restis nefinita kiam mortis la aŭtoro en 1905.

Poste, lia filo, Michel Verne prenis la manuskripton kaj pretigis publikigon sed modifante diversajn aferojn (ekzemple, ve! li malaperigis la menciojn de Esperanto) kaj aldonante ĉapitrojn. Tiu romano aperis en 1914 sub la titolo Le dernière voyage extraordinaire. Étonnante aventure de la mission Barsac.

La komenca manuskripto restis nekonata de la publiko dum multaj jaroj. Fine, ĝi estis publikigata en 1993. Kompreneble tio kaptis la atenton de esperantistoj. Ankaŭ ĝi estis publikigita en esperanta traduko fare de István Ertl.

Jules Verne iĝis tiom fama, ke tia famo (filmoj, interpretoj, versioj) iel kaŝis la veran Verne. Ekzemple, multaj homoj pensas ke en la romano Ĉirkaŭ la mondo dum 80 tagoj aperas veturado per balono, sed fakte tio ne aperas en la romano.

Jules Verne interesiĝis favore pri Esperanto. Estas konata foto kie li aperas kun esperanta revuo. Li akceptis la honoran prezidantecon de la E-Grupo de Amiens, fondita en 1903, kaj li promesis verki romanon pritraktante la temon de la lingvo Esperanto.

Eble li ne studis la idiomon sed probable li konis iomete ĝian strukturon kaj celon. Oni povas konsideri ke la ideoj aperintaj en tiu romano estas iom pli ol propagandaj frazoj kaj prezentas lian opinion:

"Esperanto estas simpla, fleksebla, harmonia lingvo, kiu taŭgas same por eleganta prozo kiel por harmoniaj versoj. Ĝi kapablas esprimi ĉiujn pensojn kaj eĉ la plej fajnajn sentojn de la animo... Ĝi estas la ideala internacia lingvo"

Lorenzo Noguero

Prezidanto de la Aragona Esperanta-Societo "Frateco"