2016 - Nacia kaj Internacia EK

LA 56A NACIA KAJ LA 7A INTERNACIA

ESPERANTO-KONGRESOJ

verkis: Antonio Marco Botella

Prezidanto de "Fundación Esperanto"

Jen unu el miaj unuaj premioj preskau forgesita, kvankam la protagonisto, Mañez, meritis rememori lin ĉiam "kiel ekzemplo pri grava, tre grava laboristo por Esperanto!!! tial ne forgesinda, kaj li kaj mi longe instruis samtempe esperanton en Zaragozo...

La 56ª Hispana E-Kongreso kaj 7ª Internacia Esperanto-Kongreso.-

De la 8ª ĝis la 13ª de julio 1997 okazis en Valencio “la 56ª Hispana Esperanto-Kongreso kune kun la “7ª Internacia Esperanto-Kongreso aŭspicita de Monda Turismo kaj la 7ª Eŭropa Esperanto-Forumo sub la honora prezidenteco de la reĝino Sofia de Hispanio.

La sabaton, 12an de julio, la kongresanoj vojaĝis al la urbo Cheste por omaĝi tiun loĝantaron historie ligita al la Esperanto-Movado de antaŭ preskaŭ unu jarcento.

La programo plenigis la tutan tagon, kaj la radio kaj televido interesiĝis pri tiu esperantista renkontiĝo en Cheste, kaj surloke oni intervjuis al nia samideano Antonio Marco Botella, gajninto de la Literatura Konkurso “Francisco Máñez” organizita de la Kultura Ateneo “La Alianza”, kies prezidanto anoncis en paŭzo de la programo de la Internacia Arta Festivalo la premiojn de la citita Literatura Konkurso kiuj estis:

1ª) la verko de Antonio Marco Botella (Zaragozo) “Kronikoj pri Cheste Esperan-ista” Premiita 100,00 pesetojn.

2ª) la verko de Kurisu Kei (Japanio) “Rakonto pri iom longa korespondado”, pre- miita 75,00 pesetojn.

3ª) Verko de Sabira Stalberg (Bulgario) “La Maro”, premiita 75,00 pesetojn.

El la premiitoj, nur Antonio Marco ĉeestis, kiu ricevinte la premion dediĉis ĝin al la memoro de la pioniro Francisco Máñez, kun kiu ambaŭ gvidis kursojn en Zaragozo. En la festo pri disdonado de premioj prezidis ĝin la urbestrino de Cheste, kiu esprimis sian simpation por Esperanto, simile kiel siatempe faris antaŭaj urbestroj.

Tiu Internacia Arta Festivalo estis vera plezuro por la ĉeestantaro, kiu ĝuis de la kanto kaj danco el pluraj orienteuropaj geesperantistaj grupoj, kaj la prelegoj de Valenciaj elstaraj esperantistoj.

I.-

Jen la teksto de “Kronikoj pri Cheste Esperantista” gajninta la unuan premion de la Literatura Konkurso:

“En la vilaĝo de Cheste, provinco de Valencio, ekzistis antaŭ longe juna homo nomata Francisco Máñez, naskiĝinta en la jaro 1.888, kies metio estis terkulturisto. Li estis tre iluzia kaj laborema homo, kaj en unu el siaj vojaĝoj al Valencio li vizitis kafejon kie aŭdis paroli pri la ekzisto de internacia tre facila lingvo, per kiu laŭdire, en mallonga tempo ĉiuj homoj de la mondo interkompreniĝos.

Tio multe impresis lin kaj sin promesis, tiel baldaŭ kiel eble, lerni ĝin, do demandis unu kaj alia fojo, insiste, kie li trovos gramatikon, kio fine li atingis aĉeti “Gramati-kon kaj Vortaron de Esperanto” de Vicente Inglada kaj López Villanueva. Aŭtodidakte li lernis la lingvon, kaj samtempe ol li ekregis ĝin naskiĝis en lia menso la ideon, kial ne? instrui tiun lingvon en Cheste, kaj eĉ la tuta loĝantaro de sia vilaĝo, iam parolos tiun lingvon nomata Esperanto. Tiu revo fariĝis obsedo en la vivo de tiu junulo 19-jara.

En tiu jaro, 1907, Valencio brulis de entuziasmo pri tiu afero: kaj la urbo fariĝis sidejo de la “Hispana Societo por la Propagando de Esperanto” (H.S.p.p.E), t.e. la asocio kiu gvidis la Esperantan Movadon en la tuta Hispanio. Prezidis ĝin la valencia-no Roman Ayza, kiu anoncis, ke la nova tutlanda estraro intencis organizi en 1909 la Kvinan Universalan Kongreson…

La aktivado de Francisco Máñez

Plena de entuziasmo, la juna Chestano pri kiu ni priskribas, komencis propagandi Esperanton kaj por altiri la atenton de siaj samvilaĝanoj por tiu celo, li skribis leterojn al eksterlandaj esperantistoj, rekomendante ilin respondi al la adreso de la kafejo, kiun li vizitis ĉiutage. Kaj efektive, la propagando montriĝis efektiva, ĉar liaj amikoj kaj klientoj de la kafejo, konstatinte tiujn leterojn el malprosimo, scivoleme, demandis al li pri kio temas, kaj li havis do la okazon klarigi unu kaj alian fojon, kun granda fervo-ro, pri la konsisto de la lingvo, la idealon pri interkompreniĝo universala kiun la lingvo enhavis kiel brila allogo, kaj la esperon de la esperantistoj atingi iam per inter-kompreniĝo daŭran senliman pacon inter la homoj.

Mañez komencis do gvidi en sia urbo la unuajn Esperanto-kursojn, kaj li faris tion post la dura tuttaga laboro kiel terkulturisto, tamen, la afero tiom iluziigis lin, ke li ne sentis la laciĝon de tiu duobla tasko.

En monato aŭgusto de 1908, la Kvara Universala Kongreso okazinta en Dresdeno (Germanio) decidis, inter diversaj kandidatoj, elekti la urbon Barcelono por okazigo de la Kvina Universala Kongreso. La bona vojaĝo por la Valencianoj estis, ke profitante la okazigon en Valencio de grandioza Regiona Ekspozicio, la loka Esperan-ta Grupo de Valencio proponis organizi Postkongreson en ilia urbo, propono kiu estis akceptita. Tiaokaze, la Valenciaj geesperantistoj publikigis jenan noton:

“Valencio, la Mediteranea Ateno, deziras ankaŭ esti vizitata de la tutmonda esperantistaro. Kaj de la plej alta instanco, la registaro, ĝis la plej modesta civitano, ĉiuj anonime petas al la esperantistoj kongresontaj en Barcelono veni al Valencio por elpruvi ankoraŭ unu fojon, la amindan kaj gasteman karakteron de la Valencianoj. La urbestraro kaj la popolo plenamase, iros akcepti Dron Zamenhof, kun akompano de siaj gardistoj kaj rajda eskorto. La Komitato de la Valencia Regiona Ekspozicio, la Muzika Konservatorio, ĉiuj senescepte, akceptos la esperantistajn ekskursantojn kun malfermitaj brakoj. La urba muzikbando, la granda Kazino, unuvorte Valencio, plej kore deziras plenumi per regaloj siajn gastojn. ¡En Valencion, do, esperantistoj!!

La Postkongresa Komitato.

****

Tiu evento enorme helpis la propagandon de la juna Francisco en sia urbeto, Cheste, kun simila entuziasmo ol efikis en la ĉefurbo de la Valencianoj, kaj ĝenerale en ĉiuj hispanaj urboj ekzistantaj en tiuj tagoj esperantistaj Grupoj.

********************

-II-

Brila omaĝo al Dro Zamenhof, kaj la fondo de la Esperantista Grupo “Lumradio” en Cheste.

En la jaro 1909, de la 5ª ĝis 11ª de septembro, laŭ planite, okazis la Kvina Universala Esperanto-Kongreso en Barcelono. La sukceso estis kompleta: la solena Malfermo okazis en la palaco Belaj Artoj. Unuafoje okazis en Universalaj Kongresoj Beletraj Konkursoj, la poste nomataj “Floraj Ludoj”. Unu el la gajnintoj de la plej gravaj premioj de la Konkurso estis la Valenciano Vicente Inglada Ors, prezidanto de la Esperanta Grupo Valencia.

La sukceso de la Valencia Postkongreso Universala superis la plej optimismajn kalkulojn: la 14an de septembro alvenis en Valencion Dro L.L. Zamenhof kun la plej granda parto da partoprenintoj en la Barcelona kongreso, kaj kiam la alvena horo alproksimiĝis oni rimarkis grandan movadon en Valencio, precipe en la ĉirkaŭaĵoj de la Norda Stacidomo, kiu prezentis la aspekton de la grandaj festotagoj.

Multaj personoj sin direktis al la stacidomo por akcepti la invititojn, multnombraj veturiloj atendis ekstere, kaj popolamaso alkuris scivoleme por alesti en tiu grandioza evento, kaj nur kelkaj minutoj antaŭ la alveno de la trajno, la stacidomo montriĝis nesufiĉloka por enteni tiom da publiko: tie estis la urbestro kun la urbkonsilantoj de Valencio, la prezidanto de la granda Ekspozicio, kronistoj de la urbo, direktoro de la Muzik-Konservatorio kaj plej elstaraj gvidantoj de kulturaj Valenciaj asocioj, kaj kun ili la esperantistoj de la urbo kaj Regiono, kaj inter ili samideano Francisco Máñez kun la novaj geesperantistoj de Cheste.

Kiam la emociiga momento alvenis kaj la trajno eniris en la stacidomon, granda entuziasma aplaŭdado sonis, dum la muzikbando ludis “La Espero-n, himno de la esperantistoj, kiun ĥore kantis alvenantoj kaj atendantoj, dum oni vivuis al DroZamen- hof kaj al Esperanto!!

La entuziasmo estis tiel esploda, kaj tiel multnombra la amaso kunpuŝiĝanta en la stacidomo, ke en la unuaj momentoj estis neeble preskaŭ sin movi, kaj saluti la karajn alvenantojn, Dro Zamenhof kaj lia edzino, do inter aplaŭdoj ili kun Dro Aguilar Blanch , reprezentante al la Valencia Urbestraro, alvenis al la placo Paco, kaj en la “Palace Hotel” restis la invititoj.

Tie, en la placo Paz, ne estis la altrangaj sinjoroj, sed la vera popolo, kiu sciis ke tiu homo estis vera pacamanto kaj aŭtoro de pacprojekto por kiu li strebis senlace. Ambaŭflanke de la balkono, kie aperis nia Majstro, oni vidis du belegajn tapiŝojn de floroj, arte kaj bele faritaj, kiuj vertikale estis almetitaj kaj lasis vidi du grandajn skribojn kiuj diris: “Vivu D-ron Zamenhof!! Vivu Esperanto!!

Post tiu brila akcepto de Dro Zamenhof en Valencio, la programo preparita de la esperantistoj de Cheste, fakte de Francisco Máñez, estis fondi la esperantistan Grupon “Lumradio”, kiun prezidis dum longaj jaroj Francisco Mañez Sánchez, sed ne nur prezidis ĝin sed senlace laboris, kaj ne nur en Cheste, sed ankaŭ en la najbaraj vilaĝetoj, ĉar homoj pretaj por tiu oferemo ne estis facile troveblaj, sed kiel ni konstatos, en Cheste la esperantistoj estis tiuj homoj kun alta kvalito, kiun oni bezonis por progresigi Esperanton. ***************

-III-

La disvastigo de Esperanto fare de Chestanoj…

La plej grava tasko de la novaj esperantistoj de Cheste post la fondo de la propra rondo, konsistis dum kelkaj jaroj, pri la pligrandigo de la anaro de ilia Esperantista Societo, por kio ili disponis de la senlaca laborkapablo de Francisco Máñez, kiu ne nur instruis la lingvon al Chestanoj post la fino de sia ĉiutaga laboro kiel kampolaboristo, sed etendis sian celon ankaŭ al vilaĝoj proksimaj al sia urbeto, ekzemple Chiva kaj aliaj.

En 1914, kiam oni projektis okazigi la Universalan Esperanto-Kongreson en Parizo, la Esperanta Movado en Eŭropo ĝuis de tiel forta sano, ke ekzistis la konvinko en granda parto de la esperantistoj, ke tiu estos la triunfa jaro de Esperanto. Kvankam je la jarkomenco ĉiuj konsciis pri la grava militdanĝero, kiun travivis tiam la homaro, neniu povis reale supozi, ke tiu katastrofo estis tiel proksima kaj eĉ eksplodos tiu jaro mem, ĉiam oni fidis, speciale la esperantistoj, je la evitebleco de tia malfeliĉo, do, tute normale oni devas konsideri, ke la esperantistoj, kaj ne nur la hispanaj, plenaj je optimismo kaj entuziasmo en nia estonto kaj idealo, intencis partopreni en la “Deka Universala Kongreso” okazonta en Parizo de la 2ª ĝis la 10ª de aŭgusto.

En la esperantista rondo de Cheste, jam multenombra, oni partoprenis de tiu iluzia revo, kaj multaj el la membroj jam karesis la ideon partopreni en tiu giganta rendevuo, eĉ multaj laboristoj ne monhavaj cerbumis kiel atingi tiun celon.

En tiu jaro fondiĝis en Valencio “Levantena Esperantista Federacio” sub iniciato de la Valencianoj Aguilar Blanch, Piñó, Marzal, Caplliure, Echevarria, Vizcaino ktp. Al kiu aliĝis la Esperantistaj Grupoj de Kasteljono, Valencio, Alikanto, Murcio kaj Albaceto, kaj inter ili la Grupo “Lumradio” de Cheste. La oficiala sidejo estis en la strato Juan de Austria, 19, Ent. de Valencio.

La eksplodo de la mondmilito la 2an de aŭgusto de 1914, kiam jam multaj Parizaj stratoj svarmis de esperantistaj kongresanoj venintaj en la francan ĉefurbon por kongresi, estis terura bato, speciale por la esperantistoj kaj pacemaj homoj de la mondo. Antaŭ ĉio, ĝi ja signifis kruelan atencon kontraŭ la plej fundamenta rajto de la homo: la vivo.

La militmobilizo de la francoj kaj la necertaj sciigoj pri la milito kreis teruran konfuzon kaj la centoj da esperantistoj jam alvenintaj en Parizo kaj vagantaj tra la parizaj stratoj, ne sciis kien iri kaj fine invadis la stacidomojn. La hispanoj kaj mult-nombraj esperantistoj el la landoj en konflikto, nur celis atingi trajnon kiu alportu ilin al la sudo, kelkaj por rehejmiĝi, aliaj por forkuri de tiu freneza situacio…

Fine, dank’ al la interveno de la franca esperantisto generalo Sebert, la hispanoj kaj kelkaj fremduloj atingis forlasi Parizon la 11an de aŭgusto per speciala trajno, sed pro postulo de la milito, ĝi haltis en multnombraj stacidomoj, do la Valencianoj ne atingis Valencion ĝis kvar tagoj poste.

Inter tiuj kiuj pretendis partopreni la “Dekan Universalan Kongreson, kaj tiucele vizitis la francan ĉefurbon, estis la Valenciaj elstaraj esperantistoj: Caplliure, Marzal, Mustieles, Fornals, Echevarria, Aguilar Blanch, Peris, Novejarque, Serra de Liria, Máñez de Cheste kaj fraŭlinoj Cucó…

La tagoj forpasis, kaj la nigran sonĝon, la teruran kofuzon de la unuaj momentoj de la militeksplodo, anstataŭis plej kruelan realaĵon kun sia funebra eskorto de ruino, mizero kaj morto: terura ondo de malamo sub formo de tradicia naciismo, de neracia ŝovinismo, venis por pravigi la homan genocidon per mil pretekstoj de unu aŭ alia flanko, kaj estis multaj esperantistoj kiuj forlasis niajn ĉiamajn pacemajn vicojn. Sed restis ankoraŭ multaj, kiuj restis fidelaj al niaj principoj kaj pacema idealo…

********************

IV.-

La krizo dum multaj jaroj…kaj forpaso de Dro Zamenhof.

Kvankam la mondmilito okazis ekster niaj landlimoj, militetoso regis en ĉiuj medioj de nia lando. La publika opinio dividiĝis laŭ la simpatio de ĉiu civitano al unu aŭ alia kontraŭbatalanto. Tiu milito estis ja gravega bato al la esence pacema karaktero de nia Movado: ne strange do, ke la pripacaj temoj malaperis de la ĝeneralaj konversa-cioj, kaj grava ondo de malamo venenis ĉiujn korojn. Fakte oni parolis nur pri trupoj kaj strategioj, pri agresoj kaj bataloj, pri ruino kaj morto…kaj la salonoj de niaj rondoj, kie antaŭe svarmis esperantistoj kaj simpatiantoj ĉiam inklinaj al pacemaj doktrinoj, ne plu altiris tiom da personoj, kaj iom post iom ekaperis duondezertaj, ofte eĉ la Grupoj ne sufiĉe solidaj, bedaŭrinde fermis siajn pordojn.

Tuja sekvo de la mondmilito estis la malabundo de materialoj, kaj inter ili la papero, kies prezo tre altiĝis, kreante gravan malhelpon al la disvolviĝo de la pres-industrio, kaj kun ĝi al la esperantistaj eldonejoj. Tial, subteni la kostojn de la espe-rantistaj gazetoj signifis privilegion apenaŭ atingeblan de la Esperantaj Asocioj aŭ Federacioj, kio neeviteble kondukis al la malapero aŭ kaŭzis neelteneblan deficiton al la eldonantoj. En Valencio malaperis “La Suno Hispana”, unu el la plej prestiĝaj esperantistaj gazetoj kutime legata de la esperantistoj de Cheste.

Dum aprilo de la jaro 1917, la telegrafo unue kaj la ĵurnalaro iom pli poste, disvastigis la tristan novaĵon pri la forpaso de Dro Zamenhof, okazinta en Varsovio la 14an de la citita monato. La hispana esperantistaro, la Valencianoj kiuj tiom amis la Majstron, dolore reagis antaŭ tiu granda perdo, kaj en ĉiuj esperantistaj Grupoj de nia lando oni omaĝis la figuron neforgeseblan de Dro Zamenhof, oni ekzaltis lian filozo- fion, lian homaman penson kaj laŭdis liajn figuron kaj agadon.

En la Valenciaj Esperantaj Societoj “Valencia”, “Antaŭen”, kaj “Lumradio” de Cheste oni okazigis specialan kunvenon tiucele. Inter la paroladoj kaj artikoloj verkitaj en Hispanio honore al la Majstro, oni povas elstarigi la ĉefartikolon de la revuo “His-pana Esperantisto”, organo de la Zamenhofa Federacio, antaŭ longe fondita en Ma-drido, kiu finiĝas per jena soneto de Rafael de San Millán:

Zamenhof forpasis

Via pura spirit’ amis homaron

por ĉiuj estis frata via koro,

estis via deviz’ am’ kaj honoro

al kiu vi aldonis gloran faron.

Ne timante la montojn, nek la maron,

brile flugadis ĉien via gloro

kaj ĉie restos via rememoro

kiun la homoj metos sur altaron.

Nur tra la mondo kuras sanga fluo,

nun ploras via familia rondo,

la planed’ tremas pro pafada skuo

kaj la ŝip’ brulas sur la mara ondo…

kaj dum regas malamo kaj detruo

jam vi ne povas resti sur la mondo.

Multaj hispanaj ĵurnaloj el la plej gravaj urboj de nia lando publikigis artikolojn verkitajn de niaj samideanoj pri la vivo kaj agado de nia priplorata Majstro.

Pli helas la horizonto por nia afero.-

En la jaro 1918, ŝprucis certan laciĝon kaj naŭzon en la koroj de la civitanoj pro tiom da ruino kaj morto de tiu tro longa milito, kaj la Esperantistaj Asocioj reakiris atentindan viglon. La pioniroj organizis novajn kursojn en la tuta lando kaj iom post iom, tiu iama sento por la paco, kiu fakte signifis kvazaŭ karakterizon de la Esperanta afero ekrevenis.

En la Valencia Regiono la progreso de nia Movado fariĝis pli forta kaj en la malgrandaj urboj kaj vilaĝoj oni gvidis novajn Esperanto-kursojn: Soler y Valls en Enguera, Domingo Talens en Alcoy kaj Alikanto, Rafael Arizo en Ayora, Dro Llorens en Pedralva, Serra en Liria, Francisco Máñez en Cheste kaj Chiva ktp. Manuel Caplliure gvidis E-kurson en la Lernejo pri Idiomoj de la Universitato de Valencio.

La fino de la unua mondmiito restarigis en Hispanio la idealisman etoson kiun Esperanto kunportis ĉiam ekde sia apero en nia lando: specialan bildon de lingvo internacia kun alloga interna ideo homama, plej ofte pli grava por la esperantistoj ol la

lingvo mem.

V.-

La principo pri solidaro aplikata de la esperantistoj

En 1920, en la esperantistaj rondoj de Valencio oni ricevis komunikaĵon de la Zaragoza Esperanta Societo “Frateco” invitante al la Valencianoj studi la alvokon de la “Esperanta Societo por Stirio” datumitan la 15an de januaro en Graz (Aŭstrio), denuncantan la teruran situacion de aŭstraj infanoj kaŭzitan de la pasinta mondmilito, kaj petantan helpon por mildigi malsaton, suferon kaj mizeron de tiom da senkulpaj infanoj. Plie, la societo “Frateco” de Zaragozo, komunikis al ĉiuj esperantistaj hispanaj rondoj, inter ili al la Valencianoj, jenajn proprajn decidojn:

a) Starigi en la sidejon de “Frateco” respondecan Komisionon, kiu akceptu propo-nojn pri gastigado de tiuj aŭstraj infanoj, monhelpojn kaj sugestojn diversajn tiucele.

b) Traduki hispanlingve la aŭstran alvokon, kaj publikigi ĝin en hispanaj ĵurnaloj.

c) Organizi kursojn de Esperanto por tiuj aŭstraj infanoj alvenontaj, ĉar estis konsentite ke ankaŭ tiuj infanoj devos scii aŭ lerni Esperanton en Aŭstrio, kiel nura rimedo por ke gastigontoj kaj gastigatoj interkomprenu sin. Gvidanto de tiu kurso en Zaragozo estis Sro Emiio Gastón, prezidanto de la E-Societo “Frateco”, kaj politike prezidanto de la Aragona Federacia Partio.

d) Informi la ĉefajn provincajn aŭtoritatojn pri la afero.

Plenuminte tiujn punktojn, “Frateco”, siaflanke, mobilizis siajn proprajn fortojn kaj aprobis jenajn decidojn:

Unue) Estigi specialan kotizon por subteni intensan propagandon tiucele en Zaragozo, Hispanio kaj elsterlando.

Due) Gastigi en la propra societo “Frateco” aŭstran infaninon.

Trie) Subteni la anoncitan Esperanto-kurson.

Kvare) Kontakti kun bonfaraj societoj kaj medioj nacie kaj internacie por pli efike plenumi tiun solidaran celon.

Laŭ propono de “Esperanto-Societo por Stirio” oni centrigos la aktivadon de la preparlaboro favore al la aŭstraj infanoj, en Zaragozo, kie oni kreis Patronaron, kies Direktoro estis la Zaragoza advokato Emilio Gastón Ugarte; ĉefaj kunlaborantoj de tiu Patronaro estos: Sroj Alavedra kaj Chaler el Terrassa, Casanovas el Ĝirono; Comella el Vich; Belenguer el Teruel; Aguadé el Reus; Oriach el Sabadell; Serrat kaj Gorgues el Barcelono; Campdelacreu el Manlleu; Dro Llorens el Pedralva kaj Francisco Mañez el Cheste.

Ĉiu el ili reprezentis ilian urbon kaj respektivajn esperantistajn rondojn, en rekta rilato kun la aŭtoritatoj de la propra urbo. Oni devis multre labori por venki la multnombrajn barojn antaŭ la alveno de la unuaj aŭstraj infanoj kiuj estis 10-14 jar-aĝaj, kiuj devis scii Esperanton.

La alveno de la unuaj aŭstraj infanoj okazis, post senfinaj oficialaj demarŝoj la 10an de oktobro de la menciita jaro. Tiuj unuaj alvenintaj infanoj restis en Katalunio. La 17an de sama monato alvenis en Barcelona haveno nova grupeto, kaj iom poste la ceteraj. Efektive, de la 10ª de oktobro de 1920 ĝis la 7ª de aprilo de 1921 venis 326 aŭstraj infanoj, kiuj estis dorlote gastigataj en hispanaj hejmoj.

La fino de tiu evento komencis la 21an de julio de 1922: foriris de Barcelono al Aŭstrio la unua grupo de austraj infanoj kiuj rehejmiĝis post, almenaŭ, unujara restado en Hispanio. Poste foriris la ceteraj. En nia lando ankoraŭ restis 29 el ili, laŭ propra deziro en konsento inter siaj respektivaj familioj kaj gastigantoj. Tiel finiĝis tiu solidara operacio favore al senkulpaj infanoj, viktimoj de la unua mondmilito. Kelkaj el tiuj infanoj jam maturaj revenis al Hispanio por viziti siajn respektivajn gastigantojn kaj danki ilin pro tiu solidara elmontro. La priskribo de tiu evento oni priskribas ĉar inter tiuj solidaraj hispanoj estis Francisco Mañez, el Cheste.

VI.-

La Dua Kongreso de Levantena Esperantista Federacio, okazis en Cheste.-

La 19-a kaj 20-a de septembro de la jaro 1924 okazis en Cheste la Dua Kongreso de Valenciaj esperantistoj. La plej granda parto da gekongresanoj estis esperantistoj loĝantaj en la Valencia ĉefurbo, kaj pli ol duoncento el ili rendevuis en la Norda Staci-domo je la 9-a matene, de kie startis trajno kiu translokis ilin al Cheste. Atentinda nombro da Chestanoj kun ilia Urbestro,Vicente Navarro kaj la geesperantistoj kun la jam veterano Francisco Máñez, atendis la kongresontojn en la stacidomo de Cheste.

Post entuziasma intersalutado, alvenintoj kaj atendintoj, ĉiuj kuniris manifestacie tra la ĉefaj stratoj de Cheste kun verdaj flagoj flirtantaj, ĝis la Urbodomo, kie okazis la oficiala akcepto. Paroladis la Urbestro dezirante al la gekongresanoj feliĉan restadon en la urbo kaj sukcesan kongreson.

Respondis al la Urbestro Sro. Andrés Piñó, dankante la gastamecon de la Chesta-noj kaj la ĝentilecon de la Urbestro. Post tiu interŝanĝo de komplimentoj kaj bonde-ziroj, la kongresanoj, kolektiĝis por okazigi la unuan laborkunsidon.

Efektive, ĝi okazis en salono de publika lernejo je la 11-a matene. La prezidanta-ro konsistis el samideanoj Piñó, Ventura, Caplliure, Serra, Pérez Requena, kaj F.Soler, oficante kiel Sekretario.

Malfermis la kunsidon samideano Piñó, kiu klarigis la celon de la kongreso kaj prezentis tre resumitaj la plej gravajn debatotajn temojn. Fine oni konkludis, ke tiuj punktoj konfliktemaj estos denove restudataj kaj la koncernaj konkludoj skribe sendotaj al la estraro de la Federacio, kies delegitoj proponos eventualajn korektojn dum la venonta Kongreso de la Konfederacio.

S-ro Piñó diris kelkajn komplimentajn parolojn por la fermo de la laborkunsido kaj ĉiuj stare kunkantis “La Espero”-n.

Post la kunsido, la kongresanaro vizitis la sidejon de Esperanta Asocio de Cheste, kaj ankaŭ la preĝejon kiel bela Arta konstruaĵo.

Je la unua posttagmeze, la Urbestro regalis al la kongresanoj per malavara bankedo, servata de belegaj esperantistinoj. La etoso estis pli ol kontentiga, kaj paroladetoj, tostoj kaj optimismo tute ne mankis.

Je la kvina de tiu posttagmezo, en la teatro “La Liceo”, arte ornamita per floroj kaj standardoj, kaj plenplena da publiko, okazis grava festo omaĝe al la kongresanoj.

Malfermis ĝin Dro. Navarro, urbestro de Cheste, kiu emfazis la idealismon esperantis-tajn kaj alte taksis la utilon de Esperanto en nia proksima estonto. Fine, li esprimis sian feliĉon kaj tiun de Chestanoj, ĉar Levantena E-Federacio elektis la urbon de Cheste kiel kongresurbon. La loka koruso ĉarmis al la ĉeestantaro per hungara kanto “La Stelo”.

Fraŭlino Gratiniana Verduch, Chestana blindulino, legis per siaj fingroj belan paroladon por emfazi kiom donas Esperanto al la homoj, kaj kion ĝi signifas por la homaro, kaj fraŭlino Aurora Yanguas, je la nomo de “Esperantista Virinaro” faris interesan paroladon pri la utilo de Esperanto al la virinoj…

Ĉiuj parolintoj estis fervore aplauditaj, kaj mirige sonis kun la bela muziko de la Valencia himno la Esperantaj vortoj per la traduko de Jaume Grau Casas:

Valencia himno.-

Por Hispanuj´novajn glorojn alportis

nia Region’ en pacbatal’;

jen en la urb’ jen en kampoj resonas

kantoj de am’, himnoj de pac’.

Vidu la Regionon nian en triumfa marŝ’;

donas nia friktatrbaro

sian riĉecon trezoran

kaj murmuras la akvo kanton de gajeco

kreskinta je ritmoj de gitaro ĝoja.

De la arto pioniroj

eloferas siajn laŭrojn,

kaj etendas ĉie kampoj valenciaj

tapiŝon el rozoj, nardoj kaj diantoj.

Montras riĉan trezoron

la oranĝarboj de l’ riverbordoj;

pendas sub la arkaĵoj

de l’ belaj palmoj daktiloj oraj.

Sonas la voĉ’ amata

kaj per triumfa kaj vibra son’

notoj de l’ tagiĝo

kantas la venkon de la Region’.

Ni vekiĝu valencianoj;

ke nia voĉ

salutu la sunon

kun nova ĝoj’

Por hispanoj novajn glorojn alportis

nia Region’, en pacbatal’;

jen en la urb’, jen en kampoj resonas

kantoj de am’ himnoj de pac’.

En l’ aer’ svarmu

nia standardo.

Glor’ al pagtrujo!

Vivu la lando!

La dua kongrestago estis tute libera por la kongresanoj, kiuj ĝuis de la gastamo kaj bonvolemo de la Chestanoj ĝis la momento de la adiaŭo, kiam la tuta Cheste, amase, iris al la stacidomo por adiaŭi emocie la kongresintojn.

VII

Kurioza anekdoto okazinta tre proksime al Cheste.

Ĝi okazis en la jaro 1926, tre proksime de la urbeto Cheste, kie loĝis samideano Francisco Máñez. Jam de longe oni murmuris en tiu urbo, ke je du kilometroj proksi-mume, oni vidis sur la monto apud natura kaverno, homon tute solan kaj preskaŭ nudan, kiu vivis kaj sin nutris nur per herboj kaj vegetaĵoj kaj parolis tre malmulte en stranga lingvaĵo.

La scivolemo de Sro Máñez kaj la suspekto, ke eble per Esperanto oni pòvus solvi la enigmon, instigis nian samideanon iri tien por alparoli la eventualan “sovaĝulon”. Máñez iris kun aŭstra amiko al tiu loko, kaj post ne malpli ol unuj horo, ili trovis mirige groton, kies pordo estis arte ornamita per floroj kaj kreskaĵoj.

Ilia surprizo ankoraŭ pliiĝis kiam ili vidis aperi tra la herbkonstruita kurteno agrablaspekta junulo, proksimume 25 jara, nur vestita per mallonga pantalono. Li, per afablaj gestoj invitis ilin alproksimiĝi al li.

Samideano M áñez, laŭte salutis lin en Esperanto kaj…ho feliĉo! Li ricevis respondon en klara Zamenhofa lingvo.

Ili multe konversaciis, sed tute ne atingis scii lian nomon kaj landon, nur ke li estas fremdulo. Máñez, komunikis al li ke apuda urbeto, Pedralva, loĝas Dro Llorens ankaŭ parolanta Esperanton, kaj li konsentis sin vesti kaj viziti nian kuracistan sami-deanon, kun kiu li ankaŭ konversaciis.

Niaj samideanoj respektis la misteron kaj cirkonstancojn de tiu homo kaj lian misteran sintenon, kaj ne plu demandis lin.

Ni neniam konis la solvon de tiu enigmo!

Krom tiu kurioza anekdoto, la novaĵo en Cheste estis ke, Francisco Máñez gvidis tri kursojn samtempe, ĉiu el ili por speciala kolektivo, ĉu aĝa, kultura aŭ amikeca grupeto, kun la celo, ke Esperanto, povu esti sendiskriminacie uzata kaj akceptata en ĉiu tavolo de la socio.

VIII

Oficiala meritoplenaj honoroj al modesta laboristo

En novembro, de la 5-a ĝis la 9-a de la jaro 1928, okazis en Sevilo la 7-a Hispana Kongreso de Esperanto, tre grava por la Valencianoj, ĉar krom la abundaj problemoj nepre solvendaj naciskale, en ĝi oni devis honori la Chestanon Francisco Máñez per la “Medalo de la Laboro” ĝuste pro lia agado kiel esperantisto.

Je la dekunua kaj duono de la unua kongrestago, okazis la Malferma Kunveno en ĉefsalono de la mirinda palaco de la Provincoj, ĉefa konstruaĵo de la Hispan-Amerika Ekspozicio, kiun inaŭguris la esperantistoj, ĝuste tiun tagon.

Prezidis la kunvenon la generalestro de la Regiono Sro Carlos de Borbón, repre-zentante la Hispanan Reĝon Alfonso la XIII-a, kaj kun li ankaŭ la unuaj aŭtoritatoj de la Andaluzia ĉefurbo. Malfermis la Kongreson la Urbestro de Sevilo Sro Diaz Molero, kiu alparolis la kongresanaron dezirante al ili feliĉan restadon kaj plenan sukceson por la Kongreso. Ankaŭ la reprezentanto de la Provinca Deputitaro esprimis similajn dezirojn al la kongresanoj kaj laŭdis la paceman doktrinon kaj kulturigan strebadon de la esperantistoj.

Post tiuj aŭtoritatuloj, la Princa Moŝto generalo de Borbón, alpaŝis sur la estra-don, kaj legis pecon de la reĝa dekreto per kiu la hispana registaro honoris nian samideanon Francisco Máñez Sánchez, el Cheste, per la “Medalo de la Laboro”.

Sro Máñez, kamplaboristo kiu, ne nur laboris la grundon ekde la sunleviĝo ĝis la sunsubiro, sed ankaŭ instruis Esperanton dumnokte, supreniris kun granda emocio ĝis la estrado, kie la generalo metis sur lian bruston la honoran medalon. Tiun honoron oni devis konsideri ne nur kiel omaĝon al la persono de Francisco Máñez, sed ankaŭ kaj precipe al lia porEsperanta laborado…

Entuziasma eksplodo de aplaŭdoj tondris en la salono post tiu brila ceremonio kaj oficiala Malfermo de la 7-a Hispana Kongreso de Esperanto.

En la prezidejo, kun la hispana estraro kaj OKK sidis Sro Cart, Prezidanto de la Akademio de Esperanto, kiu, salutis la kongresanaron kaj esprimis sian feliĉon ĉar li sin trovis en la lando de Don Kiĥoto. Inter la salutintoj al la Kongreso oni devas substreki tiun de naŭjara knabineto en la nomo de Cheste kaj tiun de Fco. Máñez en la nomo de malgrandaj vilaĝoj ĉirkaŭ Cheste, kie nia samideano instruis Esperanton.

En la kadro de la Kongreso oni okazigis Literaturan Konkurson, ambaŭ, Kongre-so kaj Beletran Konkurson estis plenplene sukcesaj…

IX

Inaŭguro de strato Zamenhof en Cheste

Per iniciato de la lokaj esperantistoj kaj kun plena apogo de la Urbestraro, oni inaŭguris en Cheste, la 18an de oktobro de 1931, straton kun la nomo de Dro Zamen-hof. Prezidis la protokolan malfermon de la strato, kun la prezidanto de la loka E-Gru-po “Lumradio”, Francisco Máñez, la Vicurbestro Sro Rafael Vidal, ankaŭ esperan-tisto, kiu per elokventaj paroloj ekzaltis la figuron de la kreinto de la lingvo Esperanto. Partoprenis ankaŭ en tiu festo samideanoj Piñó, Caplliure kaj Albiol je la nomo de la Esperantista Grupo de “Valencia”, samideanoj Quilez, Vilar kaj Palomares repre-zentante la Esperantan Grupon “Laborista”, ĉiuj speciale venintaj el Valencio por partopreni en tiu evento. Post la malkovro de tabulo kaj sekvaj paroladoj en la menciita strato, la Urbestraro de Cheste regalis la lokajn esperantistojn kaj invititojn per la klasika “paella” (paelo) kaj multnombraj aliaj ĝentilaĵoj.

En la Valencia Regiono viglis kun renovigitaj fortoj dum la tridekaj jaroj, precipe la E-Grupoj de Catarroja, Pedralva, Kasteljono, Alcoy, Concentaino, Orihuelo,Alikan- to, Callosa de Segura, Cheste kaj la ĉefurbo Valencio. En tiu ĉi lasta fondigis, krom la funkciantaj “Valencia”, “Esperantista Orkestro” kiu kunfandiĝis kun la “Laborista E- Grupo” kaj “Antaŭen”, la E-Grupo “Verda Stelo” kaj la “Marista Ligo Esperantista”.

En 1934 okazis en Valencio, la Internacia E-Kongreso de SAT, asocio de laboristoj esperantistaj. Elstara evento en tiu ĉi jaro en la regiono de Cheste estis brila prelego fare de samideano Gimeno, eksprezidanto de la Grupo “Lumradio” kaj fondinto de la E-Grupo de Bugarra, kie okazis tiu prelego, al tiu evento iris aŭtobuse pli 60 geesperantistoj de Cheste. Sub prezido de la Urbestro, oni manĝis kaj tostis por la Esperantista afero, kaj je la fino recitis belajn poemojn en Esperanto fraŭlinoj Tamarit kaj Ferrando, kaj fervore propagandis Francisco Máñez, Tamarit kaj Gimeno.

X.-

Eksplodo de la intercivitana hispana milito en 1936.

En Valencio, kiel kutime dum lastaj jaroj, oni starigis standon por propagandi Esperanton en la 19a Internacia Specimenfojro, en kiu oni montris bildojn pri la apliko de Esperanto por turismaj celoj. La Esperantista Grupo Valencia, organizanto de tiu stando, eldonis propagandan broŝuron redaktitan de la sekretario samideano G. Bosch informanta pri la agado de la Grupo laŭlonge de 1935, tre laŭdinda, speciale per la Radio. De la jarkomenco ĝis monato julio la anaro duobliĝis.

La 18an de julio eksplodis la intercivitana hispana milito. La katastrofo estis tiel ampleksa kaj dolora, ke difini ĝin per kelkaj simplaj vortoj estas tute neeble. La ribelintaj generaloj konkeris rapide parton de la lando kaj en ĝi ili tuj malvolvis politikon tute reakcian, kruele diktatorecan. Perforte ili fermis ĉiujn esperantistajn rondojn, kun la sola escepto: “Frateco” de Zaragozo, kiu ŝirmite de la politika influo de sia prezidanto komandanto Ramón de Salas, neniu kuraĝis fermi ĝin, tamen, kvankam oficiale nefermita, ĝia aktivado estis nula dum la tuta militperiodo.

En la Respublika parto, la esperantistoj ne nur estis plene liberaj por aktivado, sed eĉ en kelkaj oficialaj medioj oni uzis Esperanton kiel propagandilon. En Valencio naskiĝis nova periodaĵo nomata “Popola Fronto”, redaktata de Luis Hernández Lahuerta, iama prezidanto de Laborista Esperantista Grupo. En Barcelono aperis “Informa Bulteno” kaj “Liberecana Sintezo”, kaj la Ĝeneralitato de Katalunio uzis Esperanton tra la Radio por la ĉiutagaj militkomunikaĵoj. Sed iom post iom, la milito englutis homojn kaj aktivaĵojn, kaj nur en Barcelono kaj Valencio restis tiuj esperantistaj voĉoj, kiuj kun politika karaktero nur parolis pri milito. En batalo ĉiutaga la militistoj konkeris la landon kaj Esperanto malaperis…

Terura malama ondo invadis la hispanan socion. Neracia kaj sovaĝa ŝovinismo opiniis suspekteme ĉion kio ne estis ĝisfunde reakcia. Progresemo estis konsiderata kiel perfido al la nacio, kaj la kulturo rigardata kiel elemento kontraŭnacia simpatianta la malamikon. Perforto regis la situacion en tiuj momentoj, kio fakte fariĝis konstan-taĵo en la vivo de la hispanoj dum multaj jaroj kaj jaroj, unue dum la milito, poste laŭlonge de terura postmilito, kiu similis al nigra senfina tunelo…

Malfermiĝis do, longa parentezo por la kultura vivo de nia lando, el kiu ne povis eskapi la Esperanta Movado. Certe, la plej plorindaj domaĝoj, kiujn suferis la hispana popolo dum tiuj jaroj estis: la perdoj de vivoj, de la homaj rajtoj kaj de la kulturo. Eble ĉiuj rimarkis kaj bedaŭris la du unuajn, sed malmultaj pensis pri la tragedia dimensio de la lasta: la kulturo, pacience kaj dum longaj jaroj akirita post tiom da laboro, penado kaj oferoj.

***********************

1937/1939. La Movado dum la intercivitana hispana milito.

Jam ne plu estis eble ĉe ni alia dialogo ol tiu fatala de la armiloj kiel sola rimedo por pravigi tion reale nepravigeblan: mortigo, malamo, maljusto kaj subpre-mado.

En Valencio la esperantista gazeto “Popola Fronto”, redaktata de Luis Hernán-dez Lahuerta kun la helpo de Vilhelmo Bosch, aperis ĉiusemajne kaj plene sukcesis defendante la Respublikan kaŭzon. Komence, en 1936, oni eldonis 1000 ekzemple-rojn. Baldaŭ estis 3000 kaj laste preterpasis la nombron de 5000 ekzemplerojn. Ne ekzistis abonantoj ĉar la gazeton oni financis per donacoj, kiuj venis amase al la Redaktejo same el Hispanio kiel el eksterlando. La gazeto vizitis la tranĉeojn kaj ĉiu soldato esperantista postulis ricevi ĝin. Tiu postulo fariĝis nepra kiam alvenis en Hispanion la Internaciaj Brigadoj kun tiom da esperantistoj el plej diversaj landoj.

La simpatio al la Respubliko inter Eŭropaj esperantistoj estis tiel granda ke, ekzemple, en Nederlando, kolektivo de progresemaj esperantistoj aperigis nederland-lingvan eldonon de “Popola Fronto” redaktata en Valencio. Iom post iom, pro postuloj de la milito, redaktoroj kaj presistoj soldatiĝis, kaj en majo 1938 ĝi aperis ĉiun duan semajnon, ĉar fine nur restis du personoj en la Redaktejo kaj presejo.

Laŭ la evoluo de la milito kun la terura karuselo de detruo kaj morto, la nomoj de mortintoj, de esperantistoj mortintaj, fariĝis ĉiutaga novaĵo. Mortis dum tiuj tagoj sengloraj, tiom da junaj bonaj kamaradoj, ke longa listo, sendube postulus alian kaj aliajn ankoraŭ pli longajn… Permesu al mi mencii neniun nomon, kvankam grand-parte el ili vivas ankoraŭ en la koroj de la verkanto de ĉi tiuj modestaj kronikoj,

kaj kun tiu dolora sento mi verkis en Esperanto poemon dediĉita al mia bona amiko Pepe Ros Salinas.

1940/1945. Malapero de Esperanto en Hispanio kaj en Eŭropo.

La finiĝo de la intercivitana hispana milito kaj komenciĝo de la Dua Mondmilito en Eŭropo, tute ne plibonigis la situacion de la Esperanta Movado en Hispanio. Ĉiuj esperantistaj rondoj estis forbalaitaj de sur la surfaco de la hispana tero post la triumfo de generalo Franco, escepte “Frateco” de Zaragozo, kiu, kvankam paralizita, sen la plej eta vivosigno, atendis ke la miraklo de ĝia neoficiala morto okazu, daŭru unu plian tagon. Fakte, tiu kontraŭkultura etoso kiun generis la sociaj-politikaj naciismaj teorioj de la venkintoj, ekde la unuaj momentoj de sia rolado, ne nur ne evoluis favore al Esperanto, sed radikaliĝis kontraŭ ĝi, kaj ĝenerale kontraŭ ĉio kio signifis eksterna-ciaĵojn: liberalismon, demokration, internaciismon, liberpensadon, progresemon…

Simile okazis en Eŭropo kiam ĝi estis okupita de la trupoj de landoj regataj de nazioj kaj faŝistoj. Tial, dum tiuj jaroj, la hispanaj esperantistoj tute ne povis ricevi helpon el eksterlando kaj ĉiam fiaskis kiam intencis oficialigi la instruadon de Esperanto en nia lando.

Kvankam oficiale nefermita, la reakciuloj invadis la sidejon de “Frateco”, estis kelkaj junaj falangistoj, kiuj antaŭ la komitatanoj mem, bruligis dokumentojn, librojn ktp. tute sen oficiala puno, feliĉe la komitatanoj ne estis vunditaj, kaj la denonco de tiu agreso restis tute senpune.

XI

1947. Renaskiĝo de Esperanto en Valencio kaj en Hispanio

Iom post iom, tuj post la fino de la Dua Tutmonda Milito kun la triumfo de Demokratio, la hispanaj esperantistoj superis la unuajn barojn kaj ekaperis sur la scenejo de la publika vivo. Malfacila tasko atendis nin, ĉar proklami lingvon aŭ idearon nenaciisman en lando kie ankoraŭ ekzistis fanatikaj kolektivoj kaj diktaturo kontraŭaj al aŭtenta kulturo kaj al ĉiaj liberalaj ideoj, kun homoj kapablaj plenumi agresojn, eĉ plej monstraj, montriĝis do afero sufiĉe komplika.

La veteranaj esperantistoj, bazo de la rekonstruo de la Movado, plenplene konsciis pri la malfacilo de farenda plano, kaj oftaj debatoj okazis por decidi kiel fari tion pli efike en cirkonstancoj tiel delikataj, precipe se oni rimarkas ke ne ĉie oni toleris la esperan-tistojn, kaj tial la unuaj paŝoj konsistis el tio, ke oni permesu al ni esti…

Jen kial tiu farenda agado ne konsistis ĝuste pri batalo laŭ la kruda signifo de ĝia difino, ja oni devis eviti ĉian konflktemon kaj strebi por atingi la celon senbrue kaj efike. Plej ofte ni devis esti ruzaj kaj ĉiam prudentaj. Ni estis ankoraŭ por la tiamaj regantoj “rara specio” ne facile tolerebla, kaj estis la hispanaj katolikaj esperantistoj, tiam la sektoro plej progresema de la regantoj, kiuj intervenis plej ofte kaj gajnis por la Movado la plej gravajn el niaj bataloj, kiuj antaŭ ĉio celis starigi oficialre tutlandan Asocion.

Estas ĝuste al la Valencianoj al kiuj la Hispana Esperanta Movado ŝuldas tiun oficialigon: de la komenciĝo de tiu ĉi jaro, aktivaj demarŝoj estis faritaj en tiu senco, kaj la unua decido devis esti, en kiu urbo estos plej konvene starigi la sidejon de la projektata landa asocio. Valencio opiniis ke Zaragozo estos la plej oportuna, ĉar ne vane ĝi posedis la nuran esperantistan societo ankoraŭ oficiale rekonitan en nia lando.

Federiko Rivelles, valenciano, esperantisto tre bone akceptita de la reganta reĝi-mo, estis tiu kiu faris provesploron antaŭ la Komitato de “Frateco” de Zaragozo, do li veturis al Zaragozo por speciale pritrakti kun Sro Oros, tiama prezidanto, la temon pri la sidejo. Sed Zaragozo ne akceptis la proponon, ĉar la politika situacio en la Aragona ĉefurbo ankoraŭ ne prezentiĝis sufiĉe fidinda.

Restis nur kiel kandidaturbo por la eventuala oficiala sidejo Kasteljono kaj Valencio, sed ĉar Kasteljono ne havis la sufiĉan nombron da kompetentaj esperantistoj por la gvidado de tutlanda asocio, oni decidis, fine, ke estu Valencio la definitiva sidejo, de kie oni prezentos la oportunan peton al la oficialaj instancoj.

Forpasis la tagoj kaj nenion oni sciis pri eventuala respondo al la esperantista peto

Finfine, la 15an de decembro de tiu ĉi memorinda jaro por la hispanaj esperantistoj, ĝuste kiam la Valenciaj esperantistoj kunfestis neoficiale la Zamenhofan Tagon, oni ricevis la agrablan novaĵon pri la oficialigo de “Hispana Esperanto-Federacio”, kun sidejo en Valencio.

La unuaj paŝoj de Hispana Esperanto-Federacio” (HEF), estis kontakti kun la hispana esperantistaro kaj konvinki kiel eble plej multajn el ili aliĝi al ĝi. Evidente, sen atentinda nombro da geesperantistoj neniu serioza projekto estus farebla.

Iom post iom, kun pacienco kaj senhalta laboro, multaj veteranaj samideanoj el la diversaj hispanaj Regionoj aliĝis al la Federacio, kaj komencis en siaj respektivaj urboj kaj vilaĝoj la malfacilan taskon revigligi la lokajn movadojn. Tuj oni rimarkis la nepran bezonon kontakti periode kun ĉiuj ili. Tio tute simple signifis aperigi gazeton kiel organon de la Federacio, kaj ankaŭ por kuraĝigi kaj konsili tiom da izoluloj, kiuj jam ekbatalis por nia afero. Sed unue oni bezonis monon ĉar la ĵusfondita Federacio naskiĝis tute malriĉa, kaj la sola kapitalo kiun ĝi havis, t.e. la entuziasmo, evidente ne sufiĉis. Plia aldona baro estis la grava ekonomia krizo kaj la senlaboreco reganta en la lando, kiuj vere ne faciligis la taskon celatan de la esperantistoj, tamen la hispanaj samideanoj ne sin sentis venkitaj …

En monato januaro de 1949 naskiĝis “Boletin”, bulteno ĉiumonata kreita de HEF por ofici kiel ĝia organo, propagandi la internacian lingvon, kontakti kaj kuraĝigi la hispanan esperantistaron kaj precipe kunordigi la Esperantan Movadon en Hispanio. La ĉefredaktoro estis Luis Hernández Lahuerta, fervora kaj kapabla esperantisto kun sufiĉa sperto en redaktoraj taskoj, ĉar dum la militperiodo li jam redaktis “Popola Fronto”. La bulteno redaktata en la hispana kaj Esperanta lingvoj, baldaŭ gajnis justan prestiĝon en Eŭropo inter la tiutempaj esperantistaj revuoj, malgraŭ sia modesta fizika prezentiĝo.

Denove Cheste reaperas en la unua vico de la Esperanta Movado

Malnova kutimo de la Valencia esperantistaro antaŭ la intercivitana hispana mili-to estis, viziti de tempo al tempo la esperantistojn de Cheste. La entuziasmo, la fervo-ro, ni diru eĉ la pasio de la Chestanoj por nia afero estis ĉiam tiel granda, ke la Valen-cianoj iris tien por renovigi siajn konvinkojn kaj fidon en la komuna idealo esperantis-ta. Tial, kiam HEF decidis efektivigi propagandan esperantistan kampanjon en nia lando, tuj oni pensis komenci vizitante la ĉiam fidelan Cheste. Do, la 22an de januaro de 1950, sufiĉe granda nombro de Valenciaj esperantistoj veturis al tiu urbeto, kie ili estis atenditaj de multaj Chestanaj gesamideanoj gvidataj de la veterano Francisco Máñez. Kelkaj 6-7 jaraĝaj infanoj demandis al la vizitantoj, tute senembarase, kuti- majn frazojn en Esperanto.

Post vizitado de la plej interesaj lokoj de la urbeto, je tagmezo, okazis mitingo en la Teatro de la urbeto. Prezidis ĝin la Urbestro de Cheste Sro Aurelio Cortés. Kiam tiu ĉi aŭtoritatulo aperis kun HEF-estraranoj en la scenejo por okupi la prezidejon, la publiko, kiu plenigis la Teatron tondre aplaŭdadis niajn samideanojn, klare elmontran-te ilian fervoron por nia fervoro.

Paroladis, unue samideano Máñez, pioniro de Esperanto en Cheste kaj senlaca gvidanto ĉiam de Esperantaj kursoj en tiu urbeto. Li emfazis la signifon de tiu nuna renaskiĝo de Esperanto en Hispanio kaj precipe en Cheste, kaj invitis ĉiujn Chestanojn kunlaboradi en tiu tutlanda grava entrepreno. Dro Herrero, la prestiĝa kuracisto kaj plej grava gvidanto de la Valencia esperantistaro, faris belan apologion de la idealo esperantista per elegantaj kaj precizaj esprimoj, kaj laŭdis la ĉiaman inklinon de la Chestanoj por Esperanto. Venis en la vico de parolantoj samideano Ricardo Quiles, iama gvidanto de laboristaj esperantistoj, kies mesaĝo vekis entuziasmon de la ĉeestantaro. Fine, Luis Hernández, poeto elstara kaj unu el la esperantistoj plej amataj en nia lando, lirike kantis la belecon de la esperantistinoj de Cheste, kaj emfazis la esperantistan etoson de tiu ĉi urbeto.

Post la protokolaj fermaj paroloj de la Urbestro, ĉiuj kunkantis emocie “La Espero”n, stare, meze de entuziasma etoso.

Iom pli malfrue okazis bankedo, partoprenata de ĉiuj vizitantoj kaj multaj Chesta-noj. Post ĝi, paroladoj, tostoj, optimismo senlima kaj kiam jam noktiĝis la nepra adiaŭo, sed kun la promeso je baldaŭa renkontiĝo.

XII

La 12-a Hispana E-Kongreso, 1-a post la intercivitana hispana milito

Kvankam mi partoprenis en pluraj naciaj kaj internaciaj E-Kongresoj en kaj ekster Hispanio, neniun mi rememoras pli plaĉe ol tiun okazintan en Terrassa, unuan

post la intercivitana hispana milito post dekvinjara paŭzo. Ĉiuj programeroj akurate sinsekvis, ĉio glate funkciis, sen eksteraj luksoj aŭ brilaj elmontroj. Terrassa akceptis la gekongresanojn kun evidentaj signoj de afableco kaj simpatio. Ne estis tiu la unua fojo ke tiu urbo akceptis la esperantistojn, sed ĉi-foje oni bone perceptis certan etoson plaĉan neeviteble penetrantan en niajn korojn: sur multaj balkonoj kaj fenestroj flirtis verdajn flagetojn aŭ aperis ornamitaj per girlandoj kaj ornamaĵoj. Oni parolis Esperan-ton ĉie, kvazaŭ nebremsebla deziro. Oni ne aŭdis krokodili, kvankam novbakitaj esperantistoj svarmis kune kun veteranoj.

La unua kongrestago matene, 28an de julio 1951, impona amaso da gekongresa- noj renkontiĝis en la Akceptejo, de kie ni ekmarŝis manifestacie tra la plej gravaj stratoj de Terrassa ĝis la Urbodomo, en kies ĉefsalono ni estis oficiale akceptitaj. La programo malvolviĝis korekte, sed mi ne povas rememori pli ardan debaton inter Francisco Máñez, de Cheste, kaj Jaume Viladoms, de Sabadell, kvankam la temo ne estis tiel grava kiel ambaŭ esprimis per tiom fervora diskutado. Fine, la paco revenis kaj la harmonio en neniu momento denove rompiĝis.

Unuanime oni konsentis okazigi la 13an Hispanan Esperanto-Kongreson en Valencio venontjare.

La centjara naskiĝo-datreveno de Dro Zamenhof

Homo tiel elstara kiel Dro Zamenhof, kiu postlasis al la mondo trezoron tiel valoran por la homaro, kia estas Esperanto, utila instrumento por la paco kaj inter-kompreniĝo de la homoj, meritis specialan omaĝon okaze de lia centjara datreveno. Diversaj hispanaj esperantistaj Grupo akordis en tiu opinio, inter ili la esperantistoj de Cheste, kie okazis gravaj aranĝoj (1959) ja volis inaŭguri straton Zamenhof, malape-rinta la malfeliĉaj jaroj de la intercivitana hispana milito, sed eble mankis la impeton de Francisco Máñez, nun loĝanta en Zaragozo, kie li edziĝis kaj senlace laboris instruante Esperanton en la asocio “Frateco”. Fine, la lokaj esperantistoj, efektivigis la oportunajn demarŝojn antaŭ la aŭtoritatoj, kiuj akceptis la proponon de niaj samideanoj. Por partopreni la ceremonion venis de Zaragozo gesinjoroj Máñez kaj fraŭlinoj Inés kaj Emilia Gastón, filinoj de la fondinto de “Frateco” en 1908. Ankaŭ venis el Valencio Dro Herrero kun multaj esperantistaj valencianoj.

La inaŭguro-ceremonio estis tiel solena kiel oni kutimis en pasintaj okazoj: sek-vate de la urba muzikistaro ekmarŝis multnombra manifestacio, prezidate de la urbaj civilaj aŭtoritatuloj ĝis la elektita strato. Tie, sur estrado, la Urbestro Sro V. Verduch alparolis la publikon kaj detiris la kurtenon kiu kovris la tabulon, dum la muzikistaro ludis la nacian himnon. Tuj poste, Dro Herrero, kiel HEF-prezidanto, elokvente salutis kaj instigis al daŭra senĉesa agado por ke Cheste ne perdu la prestiĝon de tutmondeco kaj popola klereco, kiun plenmerite ĝi gajnis danke al Esperanto.

Poste, en salono de la urbodomo, la invititoj estis ĝentile regalataj perf franda lunĉo. Je la fino, oni improvizis specon de oratora turniro, en kiu oportune intervenis, inter aliaj, fraŭlino Inés Gastón, gesinjoroj Mañez, Luis Hernández kaj Dro Tudela. La festo estis vere brila!

Sed ne nur tiu omaĝo okazis en Cheste, ankaŭ en multaj hispanaj urboj oni festis la datrevenon de la Majstro: en Valencio, la loka ĵurnalaro elvokis la figuron de Dro Zamenhof okaze de la datreveno de la Regiona Ekspozicio de Valencio, kiun nia Majstro vizitis dum lia restado en la Valencia ĉefurbo. En decembro, la Valenciaj geesperantistoj celebris pli multnombte la naskiĝo-datrevenon de Zamenhof per sufiĉe alloga programo: en salono de Litaratura Societo “Amigos de la Poesia” (Amikoj de la Poezio) prelegis Luis Hernández pri “Vivo kaj verko de Zamenhof”. Ankaŭ Dro Herrero prelegis pri nia Majstro sub triobla aspekto: kuracisto, filantropo kaj lingvisto. Poste, en restoracio de hotelo “Munich” kunsidis ĉirkaŭ tablo preskaŭ cent gesami-deanoj…paroladoj, tostoj kaj optimismo tute ne mankis en tiu tradicia bankedo.

La programo daŭris ankaŭ dimanĉe. La Valencia esperantistaro kolektiĝis antaŭ monaĥinejo kaj ĉiuj amase piediris ĝis la strato Zamenhof, por alesti oficialan malkovron de arta tebulo, kun busto de nia Majstro. La Urbestro de Valencio, Dro Rincon de Arellano kun Dro Herrero kaj aliaj gravuloj, suriris estradon, kiun eskortis urbaj policanoj en parada uniformo. Dro Herrero diris laudaj frazoj pri Zamenhof. Tuj poste, la Urbestro, elokvente emfazis la gravecon de tiu evento kiu honorigis la nomon de nobla bonfsaranto. Li promesis serioze studi la eblon, ke Esperanto estu instruata en unugradaj lernejoj de la urbo. Sekve, li retiris la kurteneton kaj iĝis videbla la nomtabulo.

XIII

La forpaso de la pioniro de Esperanto en Cheste: Francisco Mañez

La 25-a Hispana Esperanto-Kongreso okazis en Valencio de la 21-a ĝis la 24-a de julio tuj post la anstataŭo de Dr. Herrero kiel HEF-prezidanto kaj translokiĝo de la sidejo de HEF al Zaragozo. Speciale brila estis la Literatura Konkurso okazinta en salonego de “Komerca Profesia Lernejo”. Oni ekskursis dum la Kongreso al “La Albufera” kaj “El Saler” kaj kiel postkongresa ekskurso al la urbo Cheste, kie la kongresanoj estis ĝentile akceptitaj de la urbestro Sro Anselmo Balaguer kaj la lokaj esperantistoj. Kun la muzikistaro oni iris manifestacie tra la stratoj de la urbeto ĝis la urbodomo, kie la Urbestro bonvenigis ilin per paroladeto kal malavara lunĉo. Poste oni vizitis la straton Dro Zamenhof kaj kronis ĝian tabulon per florkrono.

En centra Teatro de la urbo oni okazigis feston, kiun prezidis la HEF-prezidanto Dro Sancho Izquierdo, HEIS-prezidanto kaj lokaj aŭtaritatuloj. Paroladis Dro Sancho pri Esperanto kiel kultura faktoro, Sro Aragay por kuraĝigi la gejunulojn aktivi en nia Movado, kaj Sro. Ramón Molera dediĉante afablan laŭdon al la pioniro, Francisco Máñez, fondinto de la loka E-Grupo “Lumradio” kaj ĝia animo dum multaj jaroj. La Urbestro fermis la mitingon dankante la esperantistojn pro la vizito al la urbo. La muzikistaro kaj ĉeestantaro ludis/kantis “La Espero”-n. nia himno. Posttagmeze oni vizitis la vinkelon “Cheste Vinicola”, kie ĉiuj gustumis laŭplaĉe tiujn bongustajn regi-onajn vinojn.

Je la fino de 1968, post la Universala Esperanto-Kongreso okazinta en Madrido, aperis la esperantista gazeto “Valencia Luno”. Kiel elemento kuraĝiga por la aktivado en la Regiono oni decidis je la komenco de 1969 organizi Esperantistajn Renkontiĝojn kaj okazigi la unuan en Cheste. Al ĝia sukceso kontribuis rimarkinda partopreno de katalunaj esperantistoj gvidataj de Luis Mª Hernández Izal, direktoro de la Hispana Esperanto-Muzeo en Sant Pau de l’ Ordal.

La unuan de junio de 1969 renkontiĝis en Cheste preskaŭ cento da geesperantis-toj. Post la kolektiva matenmanĝo ĉiuj kuniris ĝis la Urbodomo, kie la Urbestro, An-selmo Balaguer kaj aliaj urbokonsilantoj tre afable akceptis ilin. Dro Herrero, je la nomo de la esperantistoj, omaĝis la figuron de Francisco Mañez kaj aliaj esperantistoj el Cheste, pro ilia strebado por Esperanto, kaj dankis al la ĉeestantaj katalunoj pro ilia partopreno en tiu omaĝo. Poste, oni legis la nomojn de la Esperanto-kursanoj plej elstaraj: la unuajn premiojn gajnis fraŭlinoj Beatriz Ponce kaj Maria Cruz Mañero. Aliaj ses lernantoj estis ankaŭ premiitaj.

Dro Herrero deklamis la poemon “Kanto al Cheste Esperantista” verkita de samideano Ferrer Riera, kiu estis aklame aplaŭdita. Fine, la Urbestro dankis ĉiujn pro ilia vizito al la urbo kaj promesis helpi la Esperantan aferon.

De la Urbodomo, ĉiuj esperantistoj akompanate de la Urbestro kaj ceteraj aŭtori-tatuloj kuniris ĝis strato Zamenhof, kaj sur la koncerna tabulo oni metis laŭrkronon. Poste, okazis komuna vespermanĝo kaj esperantistoj de Cheste, Burjasot, Cullera kaj Gandio kun tiuj venintaj de Katalunio frate kunvivis feliĉajn horojn sub esperantista etoso.

Apenaŭ post tri monatoj de tiu Renkontiĝo, forpasis Francisco Máñez Sánchez, la pioniro kiu enkondukis Esperanton en Cheste, tiu granda homo, kiu, post sia ĉiutaga laciga laboro dediĉis sian tempon kaj strebojn al la idealo Esperantista.

Ke li pace ripozu!

XIV

Novaj triumfoj de Esperanto.

En Valencio okazis la Unua Kongreso de Instruistoj de Idiomoj. La 16an kaj 17an de majo 1970 kunvenis, unuafoje, la instruistoj de Esperanto, samideanoj Henriko Arnaŭ, kiu instruios Esperanton en la studenta klubo de la Labora Universi-tato de Cheste kaj Dro Herrero, instruanto de la internacia lingvo en la Esperanta Asocio de Valencio.

La kongreso diskutis, ne temojn pri linvistiko, laŭ espero de niaj kolegoj, sed profesiajn aferojn, do kun tiu frustacio niaj samideanoj devis atendi kaj kiam venis la momento por esprimi propran opinion. Niaj kolegoj parolis pri la avantaĝoj de Espe-ranto super la ceteraj idiomoj en la internacia plano. Evidente, la sola pozitiva aspekto de nia partepreno en tiu kongreso taŭgis por propagandi esencajn valorojn de nia lingvo.

Bona novaĵo dum tiu jaro en nia Regiono estis, la oficiala akcepto de Esperanto en la Labora Universitato de Cheste, kiel libervola elektebla lingvo en la studoplano. La kurson gvidis samideano Enrique Arnau ĉiun lundon kaj ĵaŭdon, kaj ĉar ĝi tre bone impresis la lernantaron, oni projektis organizi alian kurson.

En 1973 okazis la 33-a HEF-Kongreso en Madrido. Elstara programero estis speciala sesio omaĝe al kelkaj figuroj de hispanaj esperantistoj forpasintaj: Oni emfazis la altan kvaliton de Delfi Dalmau kaj Francisco Vila fare de Jaume Aragay, tiun de Francisco Máñez fare de Enrique Arnau; Miguel Cazorla kaj Gomez Ibars fare de José Ezquerra; pastro José Mª Claramunt parolis pri pastro José Casanovas; Dario Rodrfiguez legis belajn paĝojn verkitajn de Dro Herrero pri Ernesto Guillen, Rafael Vizcaino kaj Luis Hernández. La prezidanto Figuerola, resumis la signifon de tiu omaĝo kaj instigis la ĉeestantaron imiti la konduton kaj fervoran agadon de la indikitaj gloraj esperantistoj.

La akso Cheste-Callosa de Segura

La 28-an de novembro de 1977 forpasis en Valencio Dro Rafael Herrero Arroyo, prestiĝa kuracisto, fondinto kaj prezidanto de la “Esperanta Grupo Valencia” kaj de Hispana Esperanto-Federacio dum multaj jaroj: brila oratoro same en la hispana kiel en la esperanta, iniciatinto de radio-elsendoj en la Radio-stacio “La Voz de Levante” de Valencio, kaj dum jarcento-kvarono animo de la “Esperantista Mikrofono”.

Kiel kunlaboranto de “Boletin” li famigis la pseudonimon “Cirano” kaj kiel prelegan-to li estis sobra, eleganta, donante al internacia lingvo rangon intelektan kaj altan valoron lirikan. Kun li malaperis unu el la homoj plej elstaraj de ĉiuj tempoj de la Hispana Esperanta Movado. Lia figuro restos poreterne en la koro de ĉiuj esperantistoj kiuj konis lin. Ke li pace ripozu!

Post la forpaso de Dro Herrero, la Movado atentinde regresis en Valencio, ja la plej aktiva elemento ne plu esgtis tie, ne nur por konsili kaj kuraĝigi la ceterajn, sed ĉar li mem gvidis kursojn, prelegis kaj aktivis en ĉiuj kampoj. Esperantistoj de Cheste kaj Callosa de Segura gvidis nun la Regionan Movadon. Efektive, la 12-an de majo okazis la Esperantista Renkontiĝo en Cheste.

Partoprenis ĝin ne nur samideanoj de la Valencia Regiono, sed ankaŭ granda nombro de katalunoj. La kunvenoj okazis en la Labora Universitato kaj oni komentis tre favore la publikigon en la Valencia ĵurnalo “Levante” kaj tra la Radio-stacio “La Voz de Valencia” dde la omaĝo okazinta en Cheste hon ore al nia samideano Ernesto Martinez, sekvanto de la pioniro Francisco Máñez, kaj ambaŭ fervoraj propagandistoj de nia afero. Oni gratulis samideanon Francisco Zaragoza, de Callosa de Segura, pro lia kampanjo favora al Esperanto inter la instruistoj de Hispanio.

Grava novaĵo estis por nia Movado (1978) la gvidadon de kursoj en Esperanto de la Valencia instruisto Félix Navarro Clemente en la Labora Universitato de Cheste.

La Zamenhofan Tagon celebris la jaro 1985 en Cheste. Samideanoj de tiu urbeto kaj tiuj venintaj el Valencio vizitis la stratojn de Dro Zamenhof kaj tiun alian dediĉi-tan al la Chestana pioniro Francisco Máñez, kaj sur ambaŭ tabuloj oni metis omaĝan laŭrkronon. Sekvis vizito al vinprodukta kooperativo, kie oni gustumisbonajn vinojn. Finiĝis la festo per tagmanĝo en restoracio, kie ne mankis tostoj de aŭtoritatoj kaj esperantistoj, paroladetoj de la prezidanto de la Esperanta Grupo de Valencio Sro Diago kaj de la Esperanto-Grupo de Cheste Sro Arnau.

La sekvanta jaro, 1986, oni organizis en Cheste, kunlabore kun la Esperantista Grupo de Valencio, specialan Esperanto-kurson, konsistantan el intensa instruado de la internacia lingvo al nesciantoj, tiom kiom eble en unu sola tago. Gvidanto de tiu originala kurso estis la usonano Dennis Keefe, kaj partoprenis ĝin pli ol trideko da lernantoj. La impreso post tiu unua sperto estis sufiĉe pozitiva. La kurso havis karak-teron de Renkontiĝo kaj kiel kursfino okazis komuna vespermanĝo en la “Instituto José Mª Haro”, la nuna sidejo de la loka Esperantista Grupo “Lumradio”.

La 2-an de februaro 1991, oni inaŭguris en Cheste straton je la memoro de la forpasinta esperantisto Enrique Arnau. Ĉirkaŭ 200 geesperantistoj kaj simpatiantoj de Esperanto kolektiĝis tiuokaze kun la aŭtoritatoj de Cheste por efektivigi tiun omaĝon. Prelegis Augusto Casquero kaj oni projekciis interesaj videoj en Esperanto kun prezentol de E-Ekspozicio.

La 4a Kongreso de Valencia Esperanta Federacio okazis en Cheste, de la 30-a de aprilo ĝis la 2-a de majo. La plej grava tasko de tiu Kongreso estis kolekti volontulojn, kiuj deziras partopreni la Universalan Kongreson en Valencio kaj labori kiel helpantoj de la L.K.K. Tiucele venis el Roterdamo kelkaj spertuloj kiuj zorgis pri la adekvata preparo de tiuj homoj. Alta nombro de hispanaj esperantistoj venis al Cheste kaj okupiĝis en la lernado de tiuj taskoj,

Kaj kidel anoncite, dde la 24-a ĝis la 31-a de julio de tiu ĉi jro okazis en Valencio la 78-an Universalan Kongreson de Esperanto, kaj esperantistoj de Cheste helpis kun ĉiuj siaj fortoj en la organizado kaj taskoj por sukcesigi tiun gigantan kongreson.

Mi metas la finan punkton de ĉi tiuj Kronikoj ĝuste en la jaro okazinta tiun Universalan, indikante mian modestan opinion, ke malfacile oni povas trovi en la mondo urbon tiel fervore laborangta por Esperanto kiel Cheste (Valencio) laŭlonge de tiom da jaroj!

Antonio Marco Botella