Toni Espinosa (esperantisto el Reus) kun ties 10-jara filo Isaako venis al Zaragozo kaj vizitis nian sidejon la 1an de aŭgusto 2025.
Kurioze, la antaŭan tagon ni sciis, ke Toni ricevis la unuan premion en la Belartaj Konkursoj de UEA, en la branĉo Eseo (premio Luigi Minnaja), pri lia verko "Semantika potenco de Esperanto: de kombineblo al signifo".
Lia simpatia filo, kiu komprenis Esperanton, volis krome informi al ni, ke Toni ankaŭ estis premiita de UEA pro alia motivo: la bildo desegnita kiel logotipo por la "Virtualaj Kongresoj" de UEA:
Estis tre agrabla renkontiĝo. Toni kunportis librojn por donaci al Frateco. Ni volonte reciprokis.
La libro "La ruĝa krajono" temas pri la vivo kaj verkoj de Salvador Gumà, bona homo (pacema kaj racia) kaj bona esperantisto ("kompleta esperantisto", laŭ la vortoj de Marco Botella).
En la fanzino "Kometo" (n-ro nulo), aperas kuriozaj kaj spritaj artikoloj.
Ekzemple: "Preterfinvenkista Manifesto". Ĉu finvenkismo aŭ raŭmismo? Nek unu nek la alia! Preterfinvenkismo!
Jen du punktoj:
8. Preterfinvenkistoj ne plu laboras por la akceptigo de Esperanto, ĉar la homaro ne meritas ĝin. Tamen ni helpas la homaron, por ke ĝi fariĝu inda je Esperanto.
9. Ni ne plu strebas krei apartan esperantistan kulturon: ni ja estas la pinto de la homa kulturo. Ni simple brilas, ebriaj je nia fiereco, kvankam la kompatinda homaro ankoraŭ ne kapablas tion agnoski.
Jen kurioza kaj pensiga reprodukto el tiu fanzino:
Je la fino, komentante pri eblaj turismaj vizitoj al Zaragoza muzeoj, ni proponis kaj iris al apuda "muzeo": "la Muze(et)o de la Omeleto"