Z-Tago (kaj Libro-Tago) denove estis okazo por kunvoki fratecanojn:
La 10an de decembro, ni renkontiĝis en nia sidejo. La sugesto estis celebri la Vorton kaj nian amikecon.
En nia lingvo preskaŭ simila formo de vortoj pensigas nin pri proksimeco de la konceptoj "vorto" kaj "forto".
Kiel eĥo de gravaj vortoj, ni sugestis memori pri 2 eroj ("Rideto" kaj "Kredo") deklamitaj de kuba esperantistino Georgina Almanza dum UK en Valencio en 1993. Memorindas, ke en 2024 okazis la unua UK en Afriko. Ja UK-oj tre gravas. Sed ankaŭ kukoj (Je la fino, estis surprizo gustuminda).
Kaj ni substrekis faman esprimon: "En la komenco estis la Vorto". Per tiuj vortoj, Sankta Johano komencis sian Evangelion. Kaj per vorto, per (unua) libro komenciĝis Esperanto.
La devizo aŭ moto(ro) proponata povus esti:
KE LA VORTO AKOMPANU... NIN!
Kaj la 15an, frateca Z-bankedo okazis denove en agrabla restoracio ĉe nia sidejo. Kiel kutime (aparte) en Hispanio, festo manifestiĝis kiel malfasto, kiel celebra kunmanĝo kaj kuntrinko.
Tostoj povas esti ilo aŭ preteksto por esprimi bonajn dezirojn al kuntrinkantoj (ja tostoj vekas emociojn pli ol testoj, kaj estas pli inspirigaj ol tistoj aŭ tastoj). Parafrazante (aŭ paraversumante) iun spritan esprimon de Mikaelo Bronŝtejn (el ties kanto-poemo "Sinjoro Munkeno") jen tosto-propono:
Kaj jen ĝojiga kuntinto:
Pro l' anto, onto kaj into!
Ni memoris pri aliaj kiuj en aliaj okazoj kuncelebris kun ni (ili ja estis iel kun ni). Ni komentis, ke en tiu preciza Z-Tago okazis multaj aliaj celebroj en la mondo. Kaj menciindas, ke en Brazilo, la fama Kristo de Rio-de-Ĵanejro estis lumigita per verda koloro omaĝe al Esperanto: