2015 - Zamenhofaj tagoj
ZAMENHOFAJ TAGOJ
INFORMADO PRI CELEBRO DE
ZAMENHOF-TAGO 2015
Publikigita en la paĝo 17 de la bulteno nº 412 de HEF
"Boletín" (oktobro-decembro 2015)
verkis: Lorenzo Noguero
Prezidanto de Frateco
27an de novembro
La ekspozicio de HEF (per paneloj) pri Esperanto denove aperis en Zaragozo. Ĉi-foje, danke al la agado de Eduardo Berdor, estis montrata en la publika urba Biblioteko Benjamín Jarnés.
Eduardo Berdor Remón.
Li faris trafan prelego la 27-an de novembro pri Esperanto. Li uzis bildojn por koni la alfabeton kaj diversajn vortojn kiel ludo.
12an de decembro 2015
Sabate, la 12-an de decembro okazis frateca tagmanĝo en centra restoracio.
Jaime Benito kaj filo.
Meze Enrique Navarro kaj sia edzino.
Maldekstre Esperanza López kaj dekstre sia edzo, José Luis Ordás.
15an de decembro 2015
La 15-an de decembro estis nia kerna tago.
Matene: La regiona radio “Aragón Radio” faris intervjuon al Lorenzo Noguero dum la programo “Despierta Aragón!” (Vekiĝu Aragono!).
Vespere: Aparte agrabla kaj memorinda estis la celebrado en la sidejo de “Frateco”.
Alvenis multe da geamikoj kio igis la momenton pli speciala. Dankon Jaime, Santiago, Emilio, Mª Cruz…!
Kaj Antonio Marco faris prelegon pri la loko kie nuntempe troviĝas la sidejo de "Frateco" kaj Fundación Esperanto [vidu pri tio lia artikolo en "Boletín" sep.-okt.2000] kaj plibeligis la momenton per triobla “E-spektaklo”: proze, poezie… kaj kante.
...
Bildoj de la scen',
horoj de ĉagren'
pensoj fabrikas nur nuloj
por tia am', ne ekzistas balzam'...
...
Fratecanoj: Antonio Marco, Jaime Benito, Lorenzo Noguero kaj Enrique Navarro.
Jen kanto alportita de Antonio:
LA BEL-LAND’ HISPANI’
Al la alia land’,
bela golfa rand’
tien la pensoj reiras
en Hispani’ amo venis al mi.
Bildoj de la scen’,
horoj de ĉagren’
pensoj fabrikas nur nuloj
por tia am’, ne ekzistas balzam’…
En la belland’ Hispani’ mi esploris
kaj en la urb’ Valenci’ loĝis ŝi
Ho, kiel bele la floroj odoris
dum somer’ en la bel’ Valenci’!!
Plej dolĉa ŝi kiel roz’ en mateno
ne destinita de sorto por mi
mi forveturis sed malgraŭ la peno
tenas kor’ la belland’ Hispani’.
Tien iras mi vojaĝe
al hispana suna flam’
tamen petis ŝi kuraĝe
diru min vorteton pri am’.
Vi ne plu restu ŝi saĝe konsilis
kaj ŝian manon etendis al mi
edzina ringo el ĝi ore brilis.