Prelego en "Universidad Popular", en Zaragozo
La 11an de majo 2026, mi prelegis pri Esperanto kaj ties movado dum pli ol du horoj. Lorenzo, la prezidanto de Frateco, petis al mi kelkajn liniojn pri «mia sukcesa» prelego, kiel li nomis ĝin. Mi ja diris al li, ke mi konsideras tion iom malmodesta, sed li insistis kaj mi, finfine, kunmetis ĉi tiujn vortojn en artikolo pri la afero.
La afero komenciĝis la 24an de marto, kiam instruistino de la Populara Universitato el Zaragozo, institucio dependanta de la Urbodomo por instrui precipe al emerituloj kaj senlaboruloj, skribis al Frateco petante informadon kaj proponante rendevuon por ebla prelego. Post tiu rendevuo kaj multaj mesaĝoj, la prelego estis fiksita por la 11a de majo.
Mi estis elektita por tiu afero mi certas, nek pro miaj grandaj konoj nek pro mia saĝo, sed ĉar mi estis la sola fratecano kiu povas prelegi matene pro mia liberala profesio. La prezentado kiun mi uzis dum mia parolado vi povas trovi per ĉi tiu ligilo:
https://nueva-actitud.org/seminario-upz/
Mi dediĉis la unuan horon por paroli pri la historio de Esperanto kaj ĝia movado. La ĉeestantoj estis kunlaboremaj kaj ni interparolis pri diversaj aferoj de la historio de Frateco, precipe pri la la tempa gastigado de aŭstraj infanoj, en 1920, post la Unua Monda Milito, organizita de esperanta grupo de Graz (Aŭstrio) kaj diversaj grupoj en Hispanio, precipe sub la gvido de Emilio Gastón Ugarte, kunfondinto de “Frateco” (Zaragozo). Dum tiu parto, ni parolis pri servoj, kunvenoj, renkontiĝoj, movado, muziko kaj literaturo. Sed al mi mankis sufiĉa tempo por paroli pri la nuna interreta movado, retpaĝoj, retbabilejoj… inter ili, pri la servilo, kiun mi pretigis la pasintan jaron por ludi rete kaj esperante al Mineklonia-n ludo kaj al tiu, al kiu mi dediĉas —aŭ malŝparas, tio dependas al kiu vi demandos— la plej grandan parton de mia libera tempo. Sed finfine, mi nur sukcesis montri al ili, retpaĝojn de Frateco kaj de HEF.
Laste, la duan parton de la prelego mi dediĉis rapide montri la pli bazajn regulojn kaj funkciadon de Esperanto. Mi ankaŭ alportis kelkajn numerojn de revuoj —Monato, Kontakto kaj Sennaciulo—, kaj tri librojn en Esperanto —lernolibro, tradukita verko kaj esperanta verko—, kiujn ili povis okulumi dum mi parolis por fizike konstati la esperantan movadon.
Prelegi du horojn, kun nur kvin-minuta paŭzo inter ili por ripozo, estis malfacila afero. Mi emas tion pensi, ĉar mi rimarkis iun, kiu malfermis siajn okulojn laŭ atentema esprimo, sed liaj konstantaj kapjesoj sugestis, ke mi, eble, tro tedis lin. Poste, multaj ĉeestantoj gratulis min, inter ili ankaŭ la instruistino kiu organizis la eventon, kaj pridemandis pri ebla kurso por ĉi tiu somero kaj je la venonta jaro.
Do, tiu sukceso, laŭ la diro de la prezidanto de Frateco —Lorenzo ne povis ĉeesti, sed Frateco sendis informantan spioninon— ankoraŭ estas nur ebla. Ĝi dependas de la vera intereso, kiun mi povus veki inter ili, sed mi timas, ke mia ne tre agrabla voĉo kaj mia enuiga parolmaniero eble povis iom tedi ilin. Mi nur povas atendi la venontajn tagojn por taksi tiun prelegon ĉu sukcesa ĉu male.
La Preleginto