Tre agrabla vizito al "Frateco" okazis la 3an de de 2026. Estis Tabatha Fabri, belga esperantistino kiu venis al Zaragozo post partopreno en la SAT-Kongreso kaj antaŭ ol iri al IJK kiu okazos en Tiana (Katalunio). Ŝi estas juna studentino kiu interesiĝas aparte pri laborista E-movado.
En 2024, ŝi faris prelegon pri "Esperanto kaj Anarkiismo". Oni povas spekti en:
Aparte rimarkinda estis la fakto, ke ŝi atente okulumis kaj konsultis multajn librojn de nia biblioteko. Niaj libroj ne kutimas ricevi tiom da atento kaj restas iom forgesitaj. Do tiu tago estis speciala.
Poste, ni iris eksteren por malsoifigi nin ĉar estis varme kaJ kun alta temperaturo.
Tabatha klarigis al ni, ke tiu simpatía nomo estis elektata de sia patrino. Tiu iel magia nomo tuj memorigis nin pri ĉarma infanino aperinta en iama usona serio de la jaroj 1960 nomata “Ŝorĉitulino” (originale, “Bewitched”; hispane, “Embrujada”).