Novaĵoj‎ > ‎

Somera tempo.

publicado a la‎(s)‎ 28 mar. 2014 12:55 por Esperanta Grupo de Bilbao Bilbao
Somertempa horlogxo
Laû Vikipedio, Somera tempo
estas ŝanĝo de la oficiala tempo per aldono de unu horo, tiel delokigante la lumtagajn horojn dum iu periodo de la jaro. Sur la norda hemisfero, la hor-fortiro okazas fine de marto aŭ komence de aprilo, la reŝanĝo (redono) de la horoj okazas fine de septembro aŭ en oktobro.


Europa Unio decidis interkonformigi la datojn de ŝanĝotempoj en 1998 rilate ĉiujn eŭropajn landojn, per la direktivo 2000/84/CE de Eŭropa Parlamento kaj Eŭropa Konsilio eldonita en 2001. En la plimulto de la landoj de okcidenta Eŭropo - precipe ĉiuj landoj de la Eŭropa Unio - la somera tempo komenciĝas je la lasta dimanĉo de marto kaj finiĝas je la lasta dimanĉo de oktobro.

Somertempa mapo
Sed ne ĉiuj landoj ŝanĝas la horon, kiel vi povas vidi en apuda bildo prenita de Vikipedio.

Nur la blukoloraj landoj uzas somertempon.
  • ██ Somera tempo uzata
  • ██ Somera tempo ne plu uzata
  • ██ Somera tempo neniam uzata

Kritiko je la somera tempo

Somertempo taghorloĝo
La ĉefa celo de la somera tempoŝanĝo estas redukti la uzon de energio, tamen multaj esploradoj pruvis ke tio estas nur tre minimuma. La taga ritmo de la homoj do ne iras sinkrone kun la ritmo de la suno, kaj multaj homoj konsideras du horojn kiel granda diferenco kaj suferas pri malbona adaptiĝo de ilia biologia ritmo (ciklo de hormonaj sekrecioj, kiuj tute influas la homan fiziologion). Precipe kamparanoj konsideras tion kiel grandan problemon, ĉar iliaj bestoj vivas laŭ la ritmo de la suna tempo.



Comments