Alta kaj malalta tajdoj en Bilbao.

Post date: May 25, 2018 6:33:20 PM

Jen du bildoj de la sama loko de Bilbao: riverbordo apud la Mara Muzeo. Inter ili ses horoj jam pasis: sufiĉa tempo por ke la maro vakuigi aŭ plenigi la riveron el akvo.

Prenante la Averaĝa Marnivelo kiel referenco, la tajdaj altecoj estis -1.7 m kaj 1.7 m. Do, la diferenco inter la du marniveloj estis 3.4 m. Tiu ĉi mara movo okazas dufoje tage.

Ni povas kompari ĉi tiujn nivelojn kun la maksimuma alta tajdo registrita en la tajdaj tabloj de Bilbao, kiu estas 2.4 m. La minimuma malalta tajdo havas altecon de -2.5 m.