Post date: Feb 18, 2016 12:36:30 PM
Tiu ĉi jare, la Hispana Kongreso de Esperanto okazos dum la somero, en la provinco Badajoz (Ekstremaduro). La elektita moto estas "Ekstremaduro: lando de limoj kaj kontaktoj / Extremadura: tierra de fronteras y contactos".
Pli detale, la loko estas Herrera del Duque; kaj la datoj: ekde la 30a de junio ĝis la 4a de julio 2016.
La bildo de De Haitone montras pecon de tiu bela urbeto.
Se vi volas aliĝi al tiu ĉi kongreso (aliĝilo), profitu la rabatan prezon ĝis la 28a de februaro 2016. Jam estas aliĝintaj 92 homoj (ĝis la komenco de februaro 2016).
Por scii pli, klaku sur la sekvanta ligilo: