Novaĵoj‎ > ‎

Forfuĝo el la fortreso Ezkaba/San Cristóbal de Pamplono.

publicado a la‎(s)‎ 27 mar. 2017 3:38 por Esperanta Grupo de Bilbao Bilbao
Vi memoras sendube antaŭajn mesaĝojn pri tiu forfuĝo el la fortreso Ezkaba/San Cristóbal de Pamplono, utiligante Esperanton kiel sekretan lingvon 

La esploristo Fermín Ezkieta Yaben  publikigis novan eldonon de la libro kiu pritraktas tiun temon, kun ampleksigo de la rolo de Esperanto kaj eĉ kelkaj vortoj en ĝi.

Li prezentos ĝin en Sestao (proksime de Bilbao) la venontan ĵaŭdon, kaj sendis la apudan invitilon. Se vi povos ĉeesti, probable temos pri io interesa. 

Li estas tre afabla, kaj ja estas interesita en nia movado.

Comments