Post date: Oct 26, 2017 5:00:15 PM
La 104 jaraĝa esperantisto Eduardo Larrouy aperis hieraŭ, la 25-an de oktobro 2017, en la eŭska televido (ETB - Euskal Telebista), okaze de la 100 jariĝo de la bazlernejo kie li studis: Felix Serrano - Indautxu Eskola.
La raporto estas videbla kaj aŭskultebla (hispane) ĉe la retpaĝaro de la Eŭska Televido:
http://www.eitb.tv/eu/bideoa/teleberri-tb-noche/4104874154001/132044/25-10-2017/
inter la minutoj 34:46 - 36:20.
Li ankaŭ estas protagonisto sur papero: la ĉiutaga gazeto Deia publikigas hodiaŭ intervjuon kun Eduardo pri sama okazaĵo. Jen la ligilo (hispane):
http://www.deia.com/2017/10/26/bizkaia/bilbao/por-otros-100-anos-de-vida
Nia samideano kaj samgrupano Eduardo Larrouy montris viglecon kaj bonan memorkapablon.