Post date: Jun 8, 2018 9:07:17 PM
Jam finiĝis la prelego pri Esperanto en la sidejo de la Esperanta Grupo de Bilbao. Kiel anoncite, Jesuo García Iturriotz parolis esperante kun kelkaj tradukaĵoj por la homoj nur sciante bazan Esperanton. Poste, en gaja etoso, oni parolis pri la lingvo. Kvankam malmulte da homoj ĉeestis, ĝi estis bona ekzerco por la lernantoj de la baza kurso.
La agado finiĝis bierumante en apudaj drinkejoj.