Post date: Feb 17, 2012 8:02:44 PM
Ĉi jare 2012, la Hispana kongreso okazos en Almagro, urbo de la provinco Ciudad Real (Kastilio-Manĉo) de la 27-a de aprilo ĝis la 1-a de majo. La kunsido okazos dum la longa semajn-fino de la 1-a de Majo, ankoraû konata kiel la feri-ponto de Majo. Bona ŝanco por ĉiuj kiuj ferios, ĉu ne?
La baza sidejo de la kongreso estos la Palaco de la Grafo de Valdeparaíso, konstruaĵo de la 18-a jarcento, nuntempe kulturejo de la provinca deputitejo el Ciudad Real.Se vi interesiĝas pri tiu ĉi kongreso, kliku sur la sekva ligilo por atingi pli da informoj: