Novaĵoj de la jaro 2019a

Esperanto-Tago 2019a.

9an de decembro 2019

La proksiman sabaton, 14an de decembro, ni kune celebros la naskiĝtagon de la kreinto de Esperanto. Oni ankaŭ konas tiu ĉi tagon kiel "Internacia Esperanto-Tago".


Ni renkontos en la sidejo de la Esperanta Grupo de Bilbao, lokita en la bilbaoa Malnova Kvartalo, je la 19:30 horo.


Ĉi-jare, la festo konsistos el vidado de mallonga videaĵo pri Esperanto, filmita de Roman Dobrzynski.


Poste, ni parolos pri la filmo kaj ni babilos antaŭ la manĝetoj kaj la drinkaĵoj, kiun ni mem alportos.

La grupanoj kaj la ne grupanoj estas bonvenitaj, same ĉiu esperantoemulo.

Ĝis la sabato!

"hegoetxea" drinkejo kaj mangxejo

Antaŭe, tagmeze, kelkaj esperantistoj manĝos kune en restoracio lokita en la kvartalo "Irala" (Bilbao). Se vi volas partopreni en manĝado, bonvolu skribi al nia retadreso:

esperantobi@gmail.com

"Nia Ponto" de decembro 2019.

7an de decembro 2019

"Nia Ponto" de decembro 2019

Nokta panoramo ekde nia grupejo.

22an de novembro 2019

Echedey vizitis nin

25an de oktobro 2019


La 19-a de oktobro nia amiko Echedey vizitis nin.


Echedey, kiu estas esperantisto el la Kanaria Insularo, turismis tra Bilbao akompanata de Jesuo kaj Itziar. Poste li eniris al nian sidejon, kie ankaŭ Paco partoprenis la gaian etoson.

Kristnaska loterio de la jaro 2019a.

18an de oktobro 2019


Ekde hodiaŭ, 18-an de oktobro, estos pretaj la tradiciaj loteribiletoj. Kiel cxiam, la prezo de cxiu bileto estos 5 €, el kiuj, 4 € estas por partopreni la lotadon kaj 1 € estas mondonaco al la Grupo. La cxi-jara numero estas 61.586.


Vi eblas aĉeti loterion en nia sidejo (Barrenkale Barrena, 7 - 1a dekstre. Malnova Kvartalo de Bilbao), aŭ pere de la interreto, sendante retmesaĝon al nia retadreso: esperantobi@gmail.com.


Jam aperis la bulteno 'Nia Ponto' de septembro 2019.

Konversacia kurso — Curso de conversación — Berba egiteko ikastaroa

24an de septembro 2019

Ĉu lerni aŭ babili? Tiel staras nun la demando.

28an de junio 2019


Tiu ĉi estas la etoso ekster nia sidejo en la Malnova Kvartalo de Bilbao. Ĝi pli invitas al babilado ol al lernado.

Tamen, niaj kursanoj nun daŭrigas la lernadon de Esperanto.

Mi volis foti ilin, sed mi rezignis ĉar laŭ la afiŝo sur la pordo... "AL NE LERNANTOJ MALPERMESATE ENIRI LA KLASON".

Somero en Bilbao... :-)

21an de junio 2019


Hodiaŭ, la 21an de junio, komencas la somero.


Ankaŭ ĝi alvenis al Bilbao, kiel oni vidas sur tiu ĉi hodiaŭaj bildoj :-)


Bilbaoa somero okazas kiam ne pluvas ;-D


Fotoj faritaj de Marijose Porras.

Antikvaj libroj.

14an de junio 2019


Nuna samideano de la Esperanta Grupo de Bilbao, Karlo Salazar, kunportis tri antikvajn librojn, kiuj apartenis al sia praavo José Salazar.


José Salazar estis estrarano de la Esperanta Grupo de Barakaldo, almenaŭ dum la jaroj 1918 kaj 1919.


Jen ili:

"¿Quiere usted hablar Esperanto?"

Lernolibro el la eldonejo Sopena. Ĝi datiĝas de 1908.

"Gramática Esperantista"

Manskribaĵo pri esperanta gramatiko farita de José Salazar, kaj eltirita de la libro "Plena Vortaro de Esperanto".

"Pikantaj Rakontoj el mia Rikolto"

Manskribaĵo ankaŭ verkita de José Salazar, kiu enhavas multajn seksajn etajn rakontojn. Ĉu nur por lerni Esperanton?

Monda Tago pri Oceanoj.

7an de junio 2019


La ŝipo ‘Arctic Sunrise’, kio apartenas al la ekologiisma asocio Greenpace ('Verda paco') nun estas en Bilbao. Ĝi elŝipiĝis en kajo apud la Mara Muzeo.


Hieraŭ, sur la ferdeko de tiu ĉi ŝipo, koncertis Macaco, plurfoje aktivulo apud 'Greenpeace'. Per kantoj, li volis peti pli ampleksan protektadon de la oceanoj kaze de la Monda Tago pri Oceanoj, kio oni celebros morgaŭ, la 8-an de junio.


La ŝipo restos en Bilbao ĝis la lundo, kaj estas publike vizitebla.

"Nia Ponto" jam estas legebla.

24an de maio 2019


La mallonga bulteno de la Esperanta Grupo de Bilbao, "Nia Ponto", estas legebla tie ĉi (201906.PDF, 2.62 Mb).


Jen la unua paĝo:

Nur... Saluton!

17an de maio 2019


Ni salutas vin ĉiujn!

(Bildo farita ene de nia sidejo)

Video pri Esperanto: "Envenu".

3an de maio 2019


Video registrita en Vitorio (aŭ Gastejzo) kaj en Bilbao prezentante Esperanton.


Filo de eŭska esperantisto Natxo Apaolaza gvidis ĝin. Oni parolas esperanton, kun subtitoloj en la eŭska.

Vizito de Liven Dek.

13an de aprilo 2019


Hieraŭ vespere, la konata esperantisto Liven Dek (Miguel Gutiérrez Adúriz) vizitis nian sidejon invitita de David.


Li partoprenis la hieraŭan klason kun la lernantoj kaj la instruisto David en amika etoso.


Poste Miguel, David kaj kelkaj lernantoj daŭrigis kune manĝante en Bilbaoa restoracio. Jen du fotoj.

Bulteno "Nia Ponto".

5an de aprilo 2019


Nia bulteno "Nia Ponto" jam estas sendita al la anoj de la Esperanta Grupo de Bilbao, papere kaj bite.

Tamen, oni eblas legi ĝin tie ĉi:

"Nia Ponto" (2 MB)

Forpasis esperantisto el Bilbao.

5an de aprilo 2019


Aŭgusto Ugalde Lázaro forpasis la 3an de aprilo 2019. Li estis 96 jaraĝa.


En la lastaj jaroj, li kaj lia edzino kutime venis al nia sidejo dum kristnasko por aĉeti loterion kaj por pagi la jarkotizon, foje akompanita de ilia filino.

Bona etoso post la hodiaŭa klaso.

29an de marto 2019


Kiam la instruisto finis la lecionon, la gelernantoj venis ĉirkaŭ la piano. Unu el ili ludis gajan muzikon dum la aliaj kantis.

106 jariĝo de Eduardo Larrouy.

22an de marto 2019


Nia kara samideano Eduardo Larrouy fariĝis 106 jaraĝa dum marto 2019. En apuda bildo oni vidas lin kun lia filino.


Sekvu tiel vigla, Eduardo!

YouTube en Esperanto: Tubaro.

15an de februaro 2019


Tubaro 'tubaro.aperu.net': la YouTube en Esperanto.


Jen ĝia prezento:

https://tubaro.aperu.net/v/ytb_moAn4pZysfo/

Hodiaŭ komencis la Esperanta kurso.

8an de februaro 2019


Kiel antaŭe dirita, hodiaŭ okazis la unua tago de la kurso por lerni Esperanton.


Unue, David (la instruanto) kaj Pako (la prezidento) diris kelkajn vortojn por bonvenigi la gelernantojn. Poste, David jam instruis la unuan lecionon.


Kiam la hodiaŭa leciono finiĝis, la 10 novaj gelernantoj, la instruanto, la prezidento kaj Alberto kuniĝis por babili manĝetante ion etan.


Do, gaja etoso dum la komenco de la nova kurso de Esperanto. Jen bildo...

NUEVO CURSO BÁSICO DE ESPERANTO 2019

4an de januaro 2019


COMIENZO: Viernes 8 de febrero a las 19,30h en nuestro local de Barrenkale Barrena nº7 – 1º dcha de Bilbao.


CURSO FEBRERO-JUNIO: El curso consistirá en una hora semanal todos los viernes hasta mediados de junio, siempre en horario de 19,30h-20,30h.


EL PRECIO del curso completo es de 30 euros e incluye para cada estudiante el libro de texto y un diccionario Español-Esperanto/ Esperanto-Hispana.


EL SISTEMA DE APRENDIZAJE que utilizaremos está basado en el método de Miguel Gutiérrez Aduriz que consta de 19 lecciones cortas. Veremos una lección por día. Para finalizar con éxito el curso es conveniente dedicarle otra hora semanal en casa realizando cada estudiante los ejercicios de la lección correspondiente.

El método también es adecuado para el aprendizaje autodidacta.

Entre los que lo deseen crearemos un grupo de whatsapp para estimular el proceso de aprendizaje y, en un plazo breve desde el inicio del curso, interactuar usando la lengua internacional a través de ese medio.

El profesor será David y, si fuera necesario también Paco o Jesús.


INSCRIPCIÓN:

Confirmar la inscripción, preferentemente por correo electrónico a esperantobi@gmail.com indicando nombre y apellidos, así como un teléfono de contacto.

También se puede hacer la inscripción por teléfono en el 656 77 60 65 (David)


PAGO:

Los 30 euros se pagarán el primer día de clase al recoger los libros (o a la semana siguiente)


-Las plazas están limitadas a 15 alumnos.

-Los alumnos de cursos anteriores que deseen volver a hacer el curso serán bienvenidos. El precio del curso para ellos será 10 euros.