Antaŭ 80 jaroj...

Post date: Jul 21, 2016 9:37:09 AM

Unu tago post la komenco de la hispana intercivitana milito, je la 19-a de julio 1936, en Bilbaoa ĵurnalo aperis anonco de prelego.

Traduko:

”K O N F E R E N C O

--------------

ESPERANTA GRUPO DE BILBAO

Morgaŭ, lundo, je la oka vespere, kaj en la sidejo de tiu ĉi asocio (strato Iturribide, numero 6, 1-a etaĝo), faros ilustritan konferencon pri Svislando kaj la svisa folkloro, la samideanoj sinjorino Zimmermann kaj sinjoro Attila Dubicola, kiuj jam troviĝas inter ni.

Tiu ĉi konferenco okazos esperante kaj la eniro estos publika, estas speciale invititaj kiuj konas la internacian helpantan lingvon."

-------<------<-->------>-------