Novaĵoj de la jaro 2022

'Lingvo Internacia': Opinia artikulo en la ĵurnalo EL CORREO

14an de januaro 2022

La Bizkaja ĵurnalo EL CORREO publikigis opinian artikolon pri Esperanto la 9an de januaro 2022. La teksto, verkita de Mila Beldarrain en la hispana lingvo, laûdis la neutralecon kaj facilecon de Esperanto kiel ponta lingvo.

Bedaûrinde, tio ĉi artikolo estas nur legebla en papera versio de la ĵurnalo aû en pagita reta versio. Jen la ligilo: 'Lingvo Internacia'.

202206.pdf

"Nia Ponto" jam legebla kaj elŝutebla.

25a de majo 2022

La numero 131 (2/22), apirilo/junio 2022, portas:

  • LOKAJ novaĵoj...

    • ĈIUJARA ĜENERALA KUNVENO.

    • Hispana Kongreso en Comillas (Kantabrio).

    • La busto de Zamenhof.

    • Renkontiĝo de eŭskaj esperantistoj.

    • Plia E-objekto trovita de niaj membroj.

    • Kaj alia Esperantaĵo.

  • H.E.F. novaĵoj...

    • Universitata libro pri la hispana esperantista movado.

    • Milo da elŝutoj de la scienca lerneja kalendaro en Esperanto.

    • speranto en la Filologia Fakultato de Valencio.

    • Ukrainio-Poezio por la paco.

    • Kurso en universitato de Katalunio .

    • Sukcesa kongreso en Komijas (“Comillas”).

    • Hispana kongreso por la jaro 2023.

  • TRA LA MONDO ...

    • TEJO ree malaprobis genran kvoton.

    • TEJO ricevas 25 000 eŭrojn por muzikalo.

    • TEJO denove rifuzis geografian kvoton.

    • La prezidanto de Rusia E-Unio volas likvidi Ukrainujon.

    • Esperantistoj helpas defendi Odeson.

    • Likvido de Ukrainio ne bonvenas en Pollando.

Esperanto-tago, 26 julio 2022: amikeco kaj justeco inter ĉiuj popoloj.

Eûske: Esperantoaren eguna, 2022ko uztailaren (garagarrilaren) 26: laguntasuna eta justizia herri guztien artean.

Kartela: ESPERANTO Munduko hizkuntza hitz egiteko, ez gerra egiteko. Esperantoaren eguna 2022-07-26. Ikasi Esperantoa, pakearen hizkuntza. lernu.net . eo.wikipedia.org . uea ESPERANTO-ELKARTE UNIBERTSALA uea.org

Hispane: Día del Esperanto, 26 de julio de 2022: amistad y justicia entre todos los pueblos.

Póster: ESPERANTO Idioma mundial para el diálogo, no para la gerra. Día del Esperanto 26-07-2022. Aprende Esperanto, el idioma de la paz. lernu.net . eo.wikipedia.org . uea ASOCIACIÓN UNIVERSAL DE ESPERANTO uea.org

26a de julio 2022

En 1887, L. L. Zamenhof publikigis la unuan libron pri Esperanto. Pro tio ni ĉiujare festas la 26-an de julio, la tagon de tiu eldono, kiel la naskiĝtagon de la internacia lingvo Esperanto. Zamenhof revis pri mondo kie la popoloj libere konatiĝu kaj komunikiĝu sur neŭtrala fundamento: "Terure altaj kaj dikaj estas ankoraŭ la interpopolaj muroj, kontraŭ kiuj ni batalas." Tamen, post 135 jaroj, kaj malgraŭ la laboro de Zamenhof, la muroj restas altaj kaj dikaj.

Malegaleco inter lingvoj estas inter tiuj muroj. Lingvo estas ĉie en nia ĉiutaga vivo. Ĝi estas la plej grava ilo por homa interrilato, eĉ se ni ne kutime pensas pri tio. Pro tio, ni ankaŭ festas la Esperanto-tagon kiel la tagon de lingva justeco.

Nia asocio disvastigas kaj antaŭenigas Esperanton, ne nur ĉar ĝi estas taŭga ilo por internacia komunikado, sed ĉar ĝi alproksimigas nin en paco. Por ni, la spirito de Esperanto estas amikeco kaj justeco inter ĉiuj popoloj. Tiun spiriton ni kunligas kun la celoj de Unuiĝintaj Nacioj kaj Unesko.

Lingva diverseco estas unu el la riĉaĵoj de la mondo. Pro tio ni aparte bonvenigas la Internacian Jardekon de Indiĝenaj Lingvoj, iniciatitan de UN kaj Unesko. La Jardeko estos la temo de la 107-a Universala Kongreso de Esperanto, en Montrealo la 6-an ĝis la 13-an de aŭgusto 2022. Protektado kaj progresigo de indiĝenaj lingvoj kaj kulturoj estas fundamenta por nia repaciĝo kun la Tero kaj ties multspeciaj loĝantoj.

Per lastatempa rezolucio, la Ĝenerala Asembleo de Unuiĝintaj Nacioj denove emfazis la gravecon de multlingvismo kaj honorado de la lingvoj de la mondo. Ne sufiĉas instrukcii al la mondo per la grandaj lingvoj; necesas aŭskulti la voĉojn eĉ de la plej malgrandaj. Jen rolo por Esperanto, kiel ligilo inter ĉiuj mondaj lingvoj.

Nur la plej ampleksa dialogo inter ĉiuj popoloj de la mondo, per multlingvismo kaj per Esperanto, ebligos plenumi la Celojn por Daŭripova Evoluigo, renovigi multflankismon, kaj labori laŭ la vortoj de Zamenhof: "Rompu, rompu la murojn inter la popoloj.” En tiu senco ni konstruu pacon per homaj rajtoj kaj per evoluigo por ĉiuj, kaj ni tion faru en spirito de kunlaboro kaj amikeco.

ESPERANTO KURSO MEZNIVELA OKTOBRO 2022 EUSKE.pdf

ESPERANTO IKASTAROA

Nazioarteko hizkuntza neutrala

ERDIKO MAILA – MEZNIVELA KURSO

(Jada hizkuntza apur bat ezagutzen dutenentzako doako ikastaroa)

ESPERANTO KURSO MEZNIVELA OKTOBRO 2022 FIN FIN (1).pdf

ESPERANTO KURSO

La lengua internacional neutral

NIVEL MEDIO – MEZNIVELA KURSO

(Curso gratuito para aquellos que ya tenéis conocimientos previos del idioma)