Novaĵoj de la jaro 2018a

Se vi bezonas podkastilon, jen nia propono: "AntennaPod"

https://antennapod.org

Kelkaj esperantaj podkastoj.

21an de decembro 2018


Kelkaj podkastoj por legi kaj aŭskulti Esperanton:

Arkivo de 3ZZZ Radio en Esperanto:

Retpaĝo: http://melburno.org.au/3ZZZradio/

Podkasta ligo: http://melburno.org.au/3ZZZradio/feed/

Esperanta Retradio:

Retpaĝo: http://esperantaretradio.blogspot.com/

Podkasta ligo: http://esperantaretradio.blogspot.com/feeds/posts/default?alt=rss

(Tekstoj, bildoj kaj ligiloj por aŭskulti)

Podkasta ligo: http://archive.org/services/collection-rss.php?query=subject:retradio

(Sondosieroj)

Kern.punkto:

Retpaĝo: http://kern.punkto.info/

Podkasta ligo: http://kern.punkto.info/feed/mp3/

Pola Retradio en Esperanto:

Retpaĝo: http://pola-retradio.org

Podkasta ligo: http://feeds.feedburner.com/retradio

Radio Havano Kubo:

Retpaĝo: http://www.radiohc.cu

Podkasta ligo: http://www.radiohc.cu/eo/statics/rss

Varsovia Vento:

Retpaĝo: https://www.podkasto.net

Podkasta ligo: http://feeds.feedburner.com/VarsoviaVentoPodkasto

Esperanto-Tago 2018.

14an de decembro 2018

La proksiman sabaton, la 15an de decembro je la 19,30a horo, ni celebros la Internacian Esperanto-Tagon (naskiĝtago de la kreinto de Esperanto).

Ĉi-jare, antaŭ la vespermanĝo, okazos du mallongaj prelegoj:

Ĝis morgaŭ!

"PODCAST" (hispanlingve)

Prelegeto de nia prezidanto Paco.

Li klarigos al ni la signifon de tiu stranga vorto kaj kiel uzi ĝin por plibonigi nian Esperanton.

"ANARKIISMO KAJ LABORISTA MOVADO" (esperante)

Prelegeto de nia samgrupano Jose Ignacio Orejas.

La titolo priskribas bone la enhavon de la parolado.

La lasta numero de nia bulteno "Nia Ponto" jam estas legebla.

7an de decembro 2018

15a de decembro: Zamenhofa Tago — 15 de diciembre: Día de Zamenhof — abenduak 15: Zamenhofen Eguna

30an de novembro 2018

Zamenhofa Tago.

Kiel ĉiujare, la Esperanta Grupo de Bilbao festos la naskiĝtagon de la kreinto de Esperanto: sinjoro L. L. Zamenhof.


Ni renkontiĝos sabate, la 15an de decembro, en nia sidejo de la Malnova Kvartalo de Bilbao.


Post mallonga parolado pri iu rilate Esperanton, oni alproksimiĝos ĉirkaŭ la tablo, kie ni gustumos la manĝaĵon kaj trinkaĵon alportitaj por ni ĉiuj.


Memorigu: la 15an de decembro, sabate, je la sepa kaj duono vespere en nia sidejo.

Día de Zamenhof.

Como todos los años, el Grupo Esperantista de Bilbao celebrará el aniversario del nacimiento de L. L. Zamenhof, creador del Esperanto.


Nos encontraremos el sábado, 15 de diciembre, en nuestra sede situada en el Casco Viejo de Bilbao.


Tras corta charla sobre algo relativo al Esperanto, nos acercaremos alrededor de la mesa, donde degustaremos la comida y la bebida aportada por todas y todos.


Recordad: el 15 de diciembre, sábado, a las siete y media de la tarde en nuestra sede.

Zamenhofen Eguna.

Urtero bezala, Bilboko Esperanto Taldeak Esperantoaren sortzailea omenduko du: L. L. Zamenhof; zehatz-mehatz, bere jaioteguna.


Berau dela-eta, abenduaren 15ean, larunbata, Bilboko Alde Zaharreko gure txokoan elkartuko gara.


Esperantoari buruzko hitzaldi laburraren ostean, mahaira hurbilduko gara. Bertan, guk geuk eramandako jatekoa eta edatekoa dastatuko dugu.


Gogoratu: abenduak 15, larunbata, arratsaldeko zazpi t'erdietan gure txokoan.

Aŭdvida raporto.


16an de novembro 2018


Dum tiu ĉi vendredo venis al nia sidejo grupo da lernantoj pri aŭdvidaj telekomunikado.


Ili filmis kaj sonregistris intervjuon kun la instruanto de meznivela kurso de Esperanto, kun la lernantoj, kiuj sekvas tiun ĉi kurso, kaj kun la prezidanto de la Grupo.


Pli poste ni vidos la aŭdvidan raporton.

Esperanto en la UNED.


26an de oktobro 2018


Ya puedes estudiar Esperanto en la UNED (Universidad Nacional de Educación a Distancia).

Todavía estas a tiempo para matricularte de Esperanto.


LA KRISTNASKA LOTERIO, JAM AĈETEBLA.

19an de oktobro 2018


Jam estas pretaj la kutimaj loterikvitancoj de la Grupo. La ĉi-jara numero estas tiu, kiu videblas sur la apuda bildo, t.e., la numero 96.201. Ĉiu bileto kostas 5 €, el kiuj oni ludas 4 € kaj restas1 € kiel donaco al la Grupo. Kiel ĉiam, ni kalkulas je via helpo por la disvendado de la biletoj.

Ankau eblas aĉeti loterion per interreto:

  1. Sendu retmesaĝon al esperantobi@gmail.com dirante ke vi volas aĉeti loterion, kaj ni respondos sendante la kodon de la bankkonto de la Grupo Esperantista de Bilbao.

  2. Enkontigu la monon en tiu konto.

  3. Sendu retmesaĝon al esperantobi@gmail.com informante pri la monenkontigo.

  4. Ni sendos la biletojn per retpoŝto.

  5. Se la biletoj estus premiitaj, ni rekte sendus la monon al la bankkonto indikita de la aĉetinto.

Dankon kaj... Bonan ŝancon! 🎉

Esperantistino el Italujo vizitis nian sidejon.

5an de oktobro 2018


Antaŭ du semajnoj, nia samideano David kontaktis per la apo Amikumu kun virino el Italio, kiu nuntempe loĝas en Bilbao. Li invitis ŝin veni al nia grupejo vendrede. Ŝi ĵus respondis dirante ke ŝi venos ĉivendrede por koni nin. Ŝi nomiĝas Valentina.


En la fotoj, krome de Zamenhof, Teo, Pako kaj David, aperas Valentina kiu estas estrarano de Tejo en Italio, kaj lia amiko Luigi, kiu hodiaŭ lernis multe da Esperanto, ĉar ni apenaŭ krokodilis.



Istanbulino vizitis nin.

28an de septembro 2018

Fatma estas esperantistino el Turkio, loĝanta en Istanbulo.

Dum kelkaj tagoj, ŝi venis al Biskajo por kialo de laboro. Tamen ŝi profitis por turismi en la ĉirkaŭaĵo, kaj renkonti esperantistojn.

Precize, ŝi promenis kun du anoj el nia grupo: David kaj Pako. Akompanita de ili, ŝi ĝuis la pejzaĝon de Geĉo (Getxo) kaj de Bilbao.

En Bilbao, ŝi eniris nian sidejon kaj faris la kutiman foton apud la piano, sub la busto de Zamenhof.

Vizito de japanaj esperantistoj al Bilbao.

21an de septembro 2018


Dum aŭgusto, paro da japanaj esperantistoj vizitis Bilbaon. Temas pri sinjorino DOI Ĉieko kaj sinjoro DOI Hirokaz. Ili venis el la Universala Kongreso de Esperanto, okazinta en Lisbono, 2018.


En Bilbao ili rendevuis kun la eŭska kaj esperanta verkisto Aitor Arana, kaj vizitis nian sidejon, akompanitaj de Pako, la nuna prezidanto de la Esperanta Grupo de Bilbao. La bildo speguligas tiun ĉi momenton.


Sekvanta matene, ili iris al Gernikao. Tie ili vizitis du muzeojn: la "Muzeo pri la Paco" kaj la "Eŭska Muzeo". Poste ili eniris al la "Eŭska Domo de Kunvenoj" (la antikva eŭska parlamento). Ne mankis serio da fotoj apud la kopio de la famega pentraĵo "Guernica" de Picasso.

Nova kurso de Esperanto (meznivela).

14an de septembro 2018


Inter oktobro kaj decembro 2018 okazos meznivela kurso de Esperanto en nia sidejo (Malnova Kvartalo de Bilbao).


Vidu la detalojn en apuda bildo.

Jam finiĝis la nuna kurso de Esperanto.

6an de julio 2018


La kurso komencis la 16-an de februaro 2018, vendredo, kaj finiĝis la 3-an de julio, mardo. Ili uzis la metodon: "Esperanto. Curso del idioma internacional" verkita de Miguel Gutiérrez Aduriz, kiu enhavas 19 lecionojn.


La prezo de la kurso estis 30 € kun lernolibro kaj vortaro, kaj ĝi estis gvidita de David.


Tiu ĉi foto montras kelkajn el la lernantoj post la lasta klaso, sub la afiŝo de nia sidejo.

La somera solstico.

23an de junio 2018


La nokto de la 23-an de junio, estas la plej mallonga de la jaro en la norda hemisfero kaj signifas la triumfon de lumo super mallumo.


La somera solstico okazos, kiel tradicie, bruligante la kutimajn fajrojn tra la eŭska geografio.


La celo de ĉi tiu rito estas, origine, "doni pli forto al la suno", kaj simbola fajro ankaŭ havas "purigan" funkcion en la homoj, kiuj kontemplas ĝin.


Tiel, kiam venos la nokto, la fajroj prenos centran scenejon, kaj kolektos ĉirkaŭ ili familiojn kaj amikojn .


La bildoj estis prenitaj en Bilbao.

La Ponto de Biskajo.

15an de junio 2018

Je distanco de 11 Km ekde Bilbao al maro vi trovos la pendan Ponton de Biskajo (hispane: Puente de Vizcaya; eŭske: Bizkaiko Zubia). Tiu ĉi famega ponto estas transportilo, kiu liĝas la du bordojn de la rivero Nerviono inter la vilaĝoj Portugalete kaj Getxo (prononcu: "Geĉo").

La ponto estis inaŭgurita antaŭ 125 jaroj (ĝuste en 1893) kaj ĝi estis la unua tiaspeca transporta ponto kun boateto konstruita en la mondo kaj pro tio ĝi fariĝis modelo por multnombraj pontoj konstruitaj en Eŭropo, Afriko kaj Ameriko. Ĝi estas konsiderata kiel la transporta ponto plej antikva en la mondo.

La ponto havas mezuron je 61 metroj alte kaj 160 metroj longe. Ĝi estas ankoraŭ daŭre uzata por la transportado de aŭtoj kaj pasaĝeroj.

(Kelkaj frazoj estas prenitaj el la esperanta Vikipedio).