Post date: Apr 20, 2018 6:57:17 PM
Ĉi tiu ponto, kiu kunigas la A-8-ŝoseon kaj la Bolueta-kvartalon, estis tiutempe la unua transiro sur la rivero Nervión en Bilbao ekde la malfermo de la La Salve-ponto en 1972. Ĝia alteco estas 45 metroj. Ĝi ekfunkciis dum vespero al balotado, kaj ne estis malferma ceremonio, ĉar la konsilio timis la boikoton de la najbaroj.