Saluton al vi ĉiuj, karaj gelernantoj. Ni esperas, ke vi havis belajn festotagojn. Eble vi promenis, biciklis aŭ estis en preĝejo? Ni revenas al lernado de Esperanto
Ni sendas sekvajn du sekvajn parolturnojn.
1. La muroj havas orelojn.
2. Malsaĝulo kaj infano parolas la veron
Bonvolu traduki laŭ vortoj.
Przetłumaczcie dosłownie. (Taka jest zresztą forma tych powiedzeń po polsku)
VORTARETO / SŁOWNICZEK
muro - ściana
infano – dziecko
paroli – mówić
vero - prawda
malsaĝulo – sami tworzymy to słowo z poznanych przyrostków
Por rememorigi - antaŭaj proverboj.
Enskribu mankantajn vortojn. Uzupełnijcie brakujące słowa.
1.Tempo estas mono.
2. Silento estas konsento.
3. Amo estas blinda.
4. Homo pafas, Dio trafas
5.Kresko mamuta, sed saĝo liliputa
6. Sen laboro ne venas oro.
7. Granda nubo, malgranda pluvo
8. Aĝo tro matura ne estas plezura
9. Vizaĝo agrabla, sed koro diabla
10. Ne por lupo estas …
11. Sur la ŝtelisto brulas la …
12. Kapo pekas, piedoj suferas.
13. Ne ekzistas fumo sen fajro.
14. Mankas klapo en lia …
15. Maljunaj jaroj, sed nesaĝaj …
16. Kiu bati deziras, trovas bastonon.
17. Kion koro sentas, lango ...
Saluton al vi, karaj gelernantoj. Mi esperas, ke vi estas sanaj kaj sufiĉe feliĉaj malgrau nuna situacio.
Ni rememorigas pri viaj fotoj. Faru ion aktualan kaj sendu al sekretalernado@gmail.com
Ni tradicie sendas du sekvajn parolturnojn.
1. Timo havas grandajn okulojn.
2. Mano manon lavas.
Bonvolu traduki lau vortoj.
Przetłumaczcie dosłownie. (Taka jest zresztą forma tych powiedzeń po polsku)
VORTARETO / SŁOWNICZEK
timi – bać się
lavi – myć
Por rememorigi - antaŭaj proverboj.
Enskribu mankantajn vortojn. Uzupełnijcie brakujące słowa.
1.Tempo estas mono.
2. Silento estas … .
3. Amo estas blinda.
4. Homo pafas, Dio trafas
5.Kresko mamuta, sed saĝo … .
6. Sen laboro ne venas … .
7. Granda nubo, malgranda pluvo
8. Aĝo tro matura ne estas plezura
9. Vizaĝo agrabla, sed koro diabla
10. Ne por lupo estas … .
11. Sur la ŝtelisto brulas la … .
12. Kapo pekas, piedoj suferas.
13. Ne ekzistas fumo sen fajro.
14. Mankas klapo en lia kapo
15. Maljunaj jaroj, sed nesaĝaj faroj
16. Kiu bati deziras, trovas bastonon.
17. Kion koro sentas, lango ... .
18. La muroj havas orelojn.
19. Malsaĝulo kaj infano parolas la veron.
Nia grupo kiu lernas Esperanton estas 7-persona. Mi konas la nomojn de ĉiuj personoj de nia grupo. Krom nia grupo al esperanta klubejo venas aliaj personoj. Mi legis la lernolibron de Esperanto. Mi konas ĉi-tiun libron sed mi ne scias la tutan ĝian enhavon ĉar la parton mi forgesis. Se vi legis la versaĵon, do vi konas ĝin. Se vi lernis la versaĵon kaj vi scias ĝin parkere, do vi povas deklami ĝin antaŭ nia grupo.
LA VERSAĴO:
Unu, du kaj tri, lernu lingvon vi,
Kvar kaj kvin kaj ses, lernu ĝin sen ĉes’,
Sep kaj ok kaj naŭ kaj dek, eĉ erar’ ne estas pek’.
Unu, du kaj tri, Esperanton lernu vi.
VORTARETO / SŁOWNICZEK
alia – inny
ĉar – ponieważ
ĉiu – każdy, ĉiuj – wszyscy
enhavo – zawartość, treść
forgesi - zapomnieć
ĝia – zaimek dzierżawczy – jego tj. należący do niego
koni – znać
krom – oprócz
legi – czytać
lernolibro – książka do nauki, podręcznik
nomo – imię
parkere – na pamięć
parto – część
persono – osoba
povi – móc
se – jeśli, jeżeli
tuto – całość, tuta – cała, cały
veni – przyjść, przybyć
versaĵo – wiersz
DEMANDOJ:
1. Kiompersona estas nia esperanta grupo?
2. Ĉu vi konas la nomojn de ĉiuj personoj de nia grupo?
3. Kiu venas al nia esperanta klubejo?
4. Ĉu vi konas la lernolibron de Esperanto?
5. Ĉu vi scias la tutan lernolibron de Esperanto?
6. Ĉu vi legis la versaĵon?
7. Ĉu vi konas la versaĵon aŭ vi scias ĝin parkere?
8. Ĉu vi povas deklami ĝin antaŭ nia grupo.
Dum la tempo de epidemio la homoj ne povis iri al multaj lokoj. Multaj homoj havis kvarantenon kaj ili devis resti hejme. Ili ne rajtis (ne havis rajton) eliri el la hejmo. La volontuloj kaj la soldatoj aĉetadis la nutraĵojn kaj aliajn varojn kaj liveris ilin al la kvarantenanoj kaj al maljunuloj. La volontuloj ne devis tion fari sed ili povis. La soldatoj devis tion fari laŭ ordonoj.
VORTARETO / SŁOWNICZEK
aĉeti – kupić, aĉetadi- kupować
Przyrostek –ad nadaje czynności znaczenie powtarzalności lub długotrwałości czasownika
devi – musieć
eliri – wyjść
fari – robić
havi – mieć, posiadać
iri – iść,
kvaranteno – kwarantann
kvarantenano – człowiek na kwarantannie
liveri - dostarczać
nutraĵo – pożywienie, artykuł żywnościowy
ordono – rozkaz,
povi – móc,
rajti – mieć prawo, rajto - prawo
resti – zostać
soldato – żołnierz
varo - towar
volontulo – wolontariusz
DEMANDOJ:
1. Ĉu dum la tempo de epidemio la homoj povis iri al multaj lokoj ?
2. Ĉu multaj homoj havis kvarantenon?
3. Kie ili devis resti?
4. Ĉu multaj homoj rajtis eliri el la hejmo?
5. Kiuj personoj aĉetadis la nutraĵojn kaj aliajn varojn kaj liveris ilin al la kvarantenanoj kaj al maljunuloj?
6. Ĉu volontuloj devis aĉetadi la nutraĵojn kaj aliajn varojn kaj liveri ilin al la kvarantenanoj kaj al maljunuloj?
7. Ĉu soldatoj devis aĉetadi la nutraĵojn kaj aliajn varojn kaj liveri ilin al la kvarantenanoj kaj al maljunuloj?
En Vroclavo (origine en pola lingvo Wrocław) en malgranda kaj malnova domo ĉe la strato Kościuszki numero 35 A estas la sidejo de Silezia Esperanto-Asocio. La sidejo havas 4 ĉambrojn. En tio estas 3 ĉambroj kun fenestroj kaj 1 kamero. La kamero estas malgranda ĉambro sen fenestro.
VORTARETO / SŁOWNICZEK
origino – pochodzenie, origine- oryginalnie
sen - bez
sidejo – siedziba
DEMANDOJ:
1. Kiun nomon en Esperanto havas Wrocław?
2. Kiun originan nomon havas Vroclavo?
3. Kie estas la sidejo de Silezia Esperanto-Asocio?
4. Kiom da ĉambroj havas la sidejo de Silezia Esperanto-Asocio?
5. Kiom da ĉambroj en la sidejo de Silezia Esperanto-Asocio havas fenestrojn?
6. Kiom da ĉambroj en la sidejo de Silezia Esperanto-Asocio estas sen fenestroj?
7. Kiun nomon havas la malgranda ĉambro sen fenestro.