OKA DEMANDARO /ÓSMY ZBIORNIK PYTAŃ
DEMANDOJ KAJ PROVERBOJ...
DEMANDOJ KAJ PROVERBOJ...
Saluton karaj gelernantoj,
Mi esperas, ke vi estas sanaj kaj sufiĉe feliĉaj malgrau nuna situacio. Ni tradicie sendas du sekvajn parolturnojn.
1. Infanoj kaj fiŝoj voćon ne havas.
2. Rido matene, ploro vespere.
Bonvolu traduki laŭvorte kaj … trovi polan version de tiuj esprimoj.
VORTARETO / SŁOWNICZEK
voĉo – głos
fiŝo -ryba
ridi – śmiać się
plori - płakać
Por rememorigi - antaŭaj proverboj.
Enskribu mankantajn vortojn. Uzupełnijcie brakujące słowa.
1.Tempo estas mono.
2. Silento estas … .
3. Amo estas blinda.
4. Homo pafas, Dio trafas.
5.Kresko mamuta, sed saĝo … .
6. Sen laboro ne venas … .
7. Granda nubo, malgranda pluvo.
8. Aĝo tro matura ne estas plezura.
9. Vizaĝo agrabla, sed koro diabla.
10. Ne por lupo estas … .
11. Sur la ŝtelisto brulas la ĉapo.
12. Kapo pekas, piedoj suferas.
13. Ne ekzistas fumo sen fajro.
14. Mankas klapo en lia … .
15. Maljunaj jaroj, sed nesaĝaj faroj.
16. Kiu bati deziras, trovas bastonon.
17. Kion koro sentas, lango ... .
18. La muroj havas orelojn.
19. Malsaĝulo kaj infano parolas la veron.
20. Timo havas grandajn... .
21. Mano manon … .
Saluton karaj gelernantoj,
Mi esperas, ke vi estas sanaj kaj bone pasigas la tempon malgraŭ nuna situacio. Ni tradicie sendas du sekvajn parolturnojn.
1. Sata malsatan ne povas kompreni.
2. La fino kronas la verkon.
Bonvolu traduki laŭvorte kaj … trovi polan version de tiuj esprimoj.
VORTARETO / SŁOWNICZEK
povi –móc
kompreni – rozumieć
fino – koniec
kroni – koronować, wieńczyć
verko – dzieło
Por rememorigi - antaŭaj proverboj.
Enskribu mankantajn vortojn. Uzupełnijcie brakujące słowa.
1.Tempo estas mono.
2. Silento estas konsento.
3. Amo estas blinda.
4. Homo pafas, Dio …
5.Kresko mamuta, sed saĝo liliputa.
6. Sen laboro ne venas …
7. Granda nubo, malgranda pluvo.
8. Aĝo tro matura ne estas … .
9. Vizaĝo agrabla, sed koro diabla.
10. Ne por lupo estas … .
11. Sur la ŝtelisto brulas la ĉapo.
12. Kapo pekas, piedoj suferas.
13. Ne ekzistas fumo sen fajro.
14. Mankas klapo en lia … .
15. Maljunaj jaroj, sed nesaĝaj faroj.
16. Kiu bati deziras, trovas bastonon.
17. Kion koro sentas, la lango prezentas.
18. La muroj havas orelojn.
19. Malsaĝulo kaj infano parolas la veron.
20. Timo havas grandajn... .
21. Mano manon lavas.
22. Infanoj kaj fiŝoj … ne havas.
23. Rido matene, … vespere.
Lernu proverbojn. Kiam ni denove renkontiĝos, ni ludos kun ili.
DEMANDARO
Estas kvar ĉefaj direktoj de la mondo: nordo, sudo, oriento, okcidento. Pollando estas en la Centra Eŭropo.
1. Norde de Pollando estas Balta Maro kaj limo kun Rusio.
2. Nord-oriente de Pollando estas limo kun Litovio.
3. Oriente de Pollando estas limoj kun Belorusio kaj kun Ukrainio.
4. Sude de Pollando estas limoj kun Ĉeĥio kaj kun Slovakio.
5. Okcidente de Pollando estas limo kun Germanio.
VORTARETO / SŁOWNICZEK
Balta Maro – Morze Bałtyckie
direkto – kierunek, direkto de la mondo – kierunek (strona) świata
limo - granica
nordo, sudo, oriento, okcidento – kierunki (strony świata) północ, południe, wschód, zachód
norde – w kierunku północnym (na północ)
DEMANDOJ:
1. Kiuj estas la ĉefaj direktoj de la mondo?
2. En kiu direkto de Pollando estas la Balta Maro?
3. En kiu direkto de Pollando estas la limo kun Litovio?
4. Ĉu limoj kun Belorusio kaj kun Ukrainio estas okcidente de Pollando?
5. Kun kiu lando estas la limo okcidente de Pollando?
6. Ĉu limo kun Ĉeĥio estas norde de Pollando?
7. Ĉu limo kun Slovakio estas okcidente de Pollando?
Estas plano, ke en la sekva semajno funkcios la restoracioj kaj publikaj manĝejoj. Multaj homoj ŝatas viziti la restoraciojn kaj publikajn manĝejojn. En la restoracioj la klientoj t.e. la konsumantoj sidas, elektas la pladojn kaj trinkaĵojn kaj mendas ilin. En tiuj lokaloj la gastoj konsumas kaj interparolas.
DEMANDOJ:
1. Ĉu vi ŝatas viziti la restoraciojn kaj publikajn manĝejojn?
2. Ĉu vi ŝatas manĝi kaj trinki en restoracioj kaj publikaj manĝejoj?
3. Ĉu la kelnero / kelnerino elektas la pladojn kaj trinkaĵojn en restoracioj kaj publikaj manĝejoj?
4. Ĉu la klientoj de restoracioj kaj publikaj manĝejoj estas konsumantoj?
VORTARETO / SŁOWNICZEK
elekti – wybierać
ke – że
kliento – klient
konsumi – konsumować, konsumanto - konsument
manĝejo – jadalnia, jadłodajnia, bar
mendi – zamawiać, mendo – zamówienie,
mendaĵo – przedmiot zamówienia, (w tym wypadku- zamówione danie)
restoracio – restauracja
sekva – następna, następny, następne,
sidi – siedzieć
ŝati – lubić
paroli – mówić, interparoli - rozmawiać
plado – danie
sekva – następny,
semajno – tydzień
t.e. - tio estas – to jest
trinkaĵo - napój
viziti – odwiedzać
Dum la epidemia tempo la homoj pli ofte estas hejme kaj havas pli multe da tempo. Estas homoj kiuj ofte rigardas la televidon. En la televido estas multaj informaj, publicistaj programoj, raportaĵoj kaj filmoj. En multaj loĝejoj kaj en la domoj estas kelkaj televidiloj. En aliaj loĝejoj kaj en la domoj estas nur unu televidilo. Se en la familio estas kelkaj personoj kaj nur unu televidilo, tiam povas aperi la demando – kiun programon rigardi? En tiu situacio regas la principo: “kiu havas la teleregilon en la mano, tiu havas la regopovon”. Sed pli bona estas la situacio, se la familianoj interkonsentas pri la programo. Tiam la rigardado de televido okazas en la konsento kaj familia harmonio.
VORTARETO / SŁOWNICZEK
aperi – pojawić się
demando – pytanie, demandi- pytać
domo – budynek, dom, (w tym wypadku jako dom należący do jednej rodziny)
konsento – zgoda; konsenti – zgadzać się; interkonsenti - uzgadniać
loĝejo – mieszkanie
multe – dużo; pli multe – więcej; plej multe - najwięcej
ofte – często; pli ofte - częściej; plej ofte – najczęściej
okazi – zdarzać się wydarzać się
povo – moc, możność
principo – zasada
preferi – preferować
regi – panowa; rego – panowanie; regopovo - możność panowania (sprawowania władzy)
rigardi – patrzeć, oglądać; rigardi televidon - oglądać telewizję
rigardado – patrzenie, oglądanie
przyrostek –ad (powtarzalność lub długotrwałość czynności
se – jeśli
teleregilo
przedrostek tele- (z jęz. greckiego – odległość); regi – panować; teleregi - panować na odległość,
przyrostek –il - narzędzie, przyrząd, aparat,
wobec tego: teleregilo – pilot do telewizora
televido – telewizja; televidilo – telewizor
przyrostek –il - narzędzie, przyrząd, aparat
DEMANDOJ:
1. Ĉu vi ofte estas hejme dum la epidemia tempo?
2. Ĉu vi ofte rigardas la televidon?
3. Kiujn programojn vi rigardas en televido?
4. Kiom da televidiloj vi havas en via hejmo?
5. Ĉu vi havas teleregilon por via televidilo?
6. Ĉu vi havas regopovon pri via televidilo?
7. Kion vi preferas - televidon aŭ la radion?