SESA DEMANDARO /SZÓSTY ZBIORNIK PYTAŃ
DEMANDOJ KAJ PROVERBOJ...
DEMANDOJ KAJ PROVERBOJ...
Karaj gelernantoj,
Mi esperas, ke Vi bone fartas kaj iom lernas Esperanton. Ni sendas sekvan porcion de parolturnoj. Przesyłamy następną porcję powiedzeń.
14. Mankas klapo en lia kapo.
15. Maljunaj jaroj, sed nesaĝaj faroj.
Czyli, do wyboru mamy:
A. Stary, a głupi
B. Brak mu piątej klepki.
Bonvolu traduki laŭ vortoj. Przetłumaczcie dosłownie
VORTARETO / SŁOWNICZEK
manki – brakować
klapo – klepka
fari – robić
faro - ?
Por rememorigi - antaŭaj proverboj. Enskribu mankantajn vortojn.
Uzupełnijcie brakujące słowa.
1.Tempo estas mono.
2. Silento estas ... .
3. Amo estas blinda.
4. Homo pafas, Dio trafas
5. Kresko mamuta, sed saĝo … .
6. Sen laboro ne venas ..
7. Granda nubo, malgranda …. .
8. Aĝo tro matura ne estas plezura.
9. Vizaĝo agrabla, sed koro diabla.
10. Ne por lupo estas …
11. Sur la ŝtelisto brulas la ĉapo.
12. Kapo pekas, piedoj suferas.
13. Ne ekzistas fumo sen ... .
Saluton al vi ĉiuj, karaj gelernantoj,
Printempo ekster fenestroj allogas Vin por promeni, sed ĉiuj scias, ke oni tamen devas resti hejme. Ni esperas, ke vi iom lernas Esperanton. Ni sendas sekvajn du proverbojn.
1. Kiu bati deziras, trovas bastonon.
2. Kion koro sentas, lango prezentas.
Czyli, do wyboru mamy:
A. Kto chce psa uderzyć, ten kij zawsze znajdzie
B. Co w sercu, to na języku.
Bonvolu traduki laŭ vortoj. Przetłumaczcie dosłownie
VORTARETO / SŁOWNICZEK
bati – bić
trovi – znaleźć
deziri – pragnąć
bastono - kij
senti – odczuwać
lango – język
prezenti – prezentować, przedstawiać
Por rememorigi - antaŭaj proverboj.
Enskribu mankantajn vortojn. Uzupełnijcie brakujące słowa.
1.Tempo estas … .
2. Silento estas konsento.
3. Amo estas blinda.
4. Homo pafas, Dio … .
5.Kresko mamuta, sed saĝo liliputa.
6. Sen laboro ne venas oro.
7. Granda nubo, malgranda pluvo.
8. Aĝo tro matura ne estas … .
9. Vizaĝo agrabla, sed koro diabla.
10. Ne por lupo estas … .
11. Sur la ŝtelisto brulas la … .
12. Kapo pekas, piedoj suferas.
13. Ne ekzistas fumo sen fajro.
14. Mankas klapo en lia … .
15. Maljunaj jaroj, sed nesaĝaj faroj.
Monatoj de la jaro en kalendaro (miesiące roku w kalendarzu):
1. januaro; 2. februaro; 3. marto - la unua kvarono
4. aprilo, 5. majo; 6. junio - la dua kvarono
7. julio; 8. aŭgusto; 9. septembro - la tria kvarono
10. oktobro; 11. novembro; 12. decembro - la kvara kvarono
La esprimo – kvarono de la jaro (jarkvarono) estas en statistiko.
VORTARETO / SŁOWNICZEK
esprimo - wyrażenie
kalendaro – kalendarz
kiom da? – ile ?
kioma? – która? które? który? (z kolei)
kvarono – czwarta część jedności, ćwiartka, kwartał
monato – miesiąc
DEMANDOJ:
1. Kiom da monatoj estas en la jaro ?
2. Kiom da jarkvaronoj estas en la jaro ?
3. Kiom da monatoj estas en la jarkvarono ?
4. Kiu monato estas la unua en kalendaro ?
5. Kioma en la kalendaro estas la monato julio ?
Monatoj en la jaro (miesiące w roku):
januaro, februaro, marto, aprilo, majo, junio, julio, aŭgusto, septembro, oktobro, novembro, decembro
Sezonoj de la jaro (jarsezonoj) (pory roku):
printempo, somero, aŭtuno, vintro (wiosna, lato jesień, zima)
Ekzistas astronomia klasifiko de la jarsezonoj kaj meteorologia klasifiko de la jarsezonoj. Ambaŭ klasifikoj estas malsamaj. La meteorologia klasifiko estas simpla :
Dum la monatoj marto, aprilo, majo estas printempo.
Dum la monatoj junio, julio, aŭgusto estas somero.
Dum la monatoj septembro, oktobro, novembro estas aŭtuno.
Dum la monatoj decembro, januaro, februaro estas vintro.
VORTARETO – SŁOWNICZEK
ambaŭ – obie, oba
antaŭ – przed
dum – podczas, w czasie
ekzisti – istnieć
jarsezono – sezon, pora roku
klasifiko – klasyfikacja
nun – teraz
post – po, po tym
sama – taka sama, taki sam, malsama - różny(a), odmienny(a)
simpla – prosta, prosty
DEMANDOJ:
1. Kiu monato estas nun ?
2. Kiu jarsezono estas nun ?
3. Dum kiuj monatoj estas vintro ?
4. Kiu jarsezono estos post la printempo ?
5. Kiu jarsezono estis antaŭ la printempo ?
6. Kiu jarsezono estos post la somero ?
7. Dum kiuj monatoj estas la printempo ?
8. Post kiu monato estos la somero ?