NAŬA DEMANDARO /DZIEWIĄTY ZBIORNIK PYTAŃ
DEMANDOJ KAJ PROVERBOJ...
DEMANDOJ KAJ PROVERBOJ...
Saluton karaj gelernantoj,
Mi esperas, ke vi estas sanaj kaj bone pasigas la tempon dum bela printempo buntas ĉirkaŭ ni.
Ni tradicie sendas du sekvajn parolturnojn.
1. Amikon montras malfeliĉo.
2. Dio donis, Dio prenis.
Bonvolu traduki laŭvorte kaj … trovi polan version de tiuj esprimoj.
VORTARETO / SŁOWNICZEK
montri – pokazywać
feliĉa – szczęśliwy
doni- dawać
preni - zabierać
Sed hodiaŭ estas specjala tago -100a datreveno de naskiĝtago de sankta Papo Johano Paŭlo la dua. Ni sendas al vi tekston de ŝatata kanto de la Papo - Fiŝbarko. Mi petas, ke vi uzu ĝin komune hodiaŭ vespere je la 21.37.
Vi trovos en sekreta lernado ĉe Whatsapp - kanton plenumitan de Georgo kaj Teresa kaj kantu kun ili.
Znajdziecie na WhatsApp`ie piosenkę w wykonaniu Georga i Teresy. Zaśpiewajmy razem z nimi.
Tekst piosenki zawsze też można znaleźć na naszej stronie vroclavo.pl w linku SEA ---- kantaro
Por rememorigi - antaŭaj proverboj.
Enskribu mankantajn vortojn. Uzupełnijcie brakujące słowa.
Tempo estas mono.
Silento estas konsento.
Amo estas blinda.
Homo pafas, Dio … .
Kresko mamuta, sed saĝo liliputa
Sen laboro ne venas … .
Granda nubo, malgranda pluvo
Aĝo tro matura ne estas … .
Vizaĝo agrabla, sed koro diabla
Ne por lupo estas … .
Sur la ŝtelisto brulas la ĉapo
Kapo pekas, piedoj suferas.
Ne ekzistas fumo sen fajro.
Mankas klapo en lia … .
Maljunaj jaroj, sed nesaĝaj faroj
Kiu bati deziras, trovas bastonon.
Kion koro sentas, la lango … .
La muroj havas orelojn.
Malsaĝulo kaj infano parolas la veron.
Timo havas grandajn okulojn.
Mano manon lavas.
Infanoj kaj fiŝoj voĉon ne havas.
Rido matene, ploro vespere.
Sata malsatan ne povas… .
La fino kronas la verkon.
LA FIŜBARKO / BARKA
Jak wielokrotnie wspominał Jan Paweł II, poniższa pieśń byłą tą pożegnalną z Ojczyzną, tą która zaprowadziła go na Stolicę Piotrową. Usłyszał ją bowiem tuż przed wylotem na konklawe, które miało wybrać nowego papieża. Po śmierci Jana Pawła II Biskup Józef Zawitkowski dopisał kolejną zwrotkę "Barki".
LA FIŜBARKO
Krist’ ĉe l’ marbordo ekstaris,
Serĉi homojn postsekvi lin pretajn,
por kapti korojn per Dia Vorto.
Ref.: Sinjoro, jen Vi min ekrigardis.
Via buŝo mian nomon eldiris;
Mi la barkon ĉe la bordo postlasas.
Nun la homojn kapti kune kun Vi!
Mi estas homo mizera,
nur la koron mi havas bonvolan
kaj manojn pretajn al kunlaboro.
Ref.: Sinjoro, jen Vi min ekrigardis.
Via buŝo mian nomon eldiris;
Mi la barkon ĉe la bordo postlasas.
Nun la homojn kapti kune kun Vi!
Vi miajn manojn bezonas,
mian koron junece fervoran,
ŝvit-gutojn miajn, solecon mian.
Ref.: Sinjoro, jen Vi min ekrigardis.
Via buŝo mian nomon eldiris;
Mi la barkon ĉe la bordo postlasas.
Nun la homojn kapti kune kun Vi!
Nun ni jam kune ekiros,
kapti korojn sur hom-oceano,
per ret’ de l’ vero kaj vivo-vorto.
Ref.: Sinjoro, jen Vi min ekrigardis.
Via buŝo mian nomon eldiris;
Mi la barkon ĉe la bordo postlasas.
Nun la homojn kapti kune kun Vi!
BARKA
Pan kiedyś stanął nad brzegiem,
Szukał ludzi gotowych pójść za Nim;
By łowić serca, słów Bożych prawdą.
Ref.: O Panie, to Ty na mnie spojrzałeś,
Twoje usta dziś wyrzekły me imię.
Swoją barkę pozostawiam na brzegu,
Razem z Tobą nowy zacznę dziś łów.
Jestem ubogim człowiekiem,
Moim skarbem są ręce gotowe
Do pracy z Tobą i czyste serce.
Ref.: O Panie, to Ty na mnie spojrzałeś,
Twoje usta dziś wyrzekły me imię.
Swoją barkę pozostawiam na brzegu,
Razem z Tobą nowy zacznę dziś łów.
Ty, potrzebujesz mych dłoni,
Mego serca młodego zapałem
Mych kropli potu i samotności.
Ref.: O Panie, to Ty na mnie spojrzałeś,
Twoje usta dziś wyrzekły me imię.
Swoją barkę pozostawiam na brzegu,
Razem z Tobą nowy zacznę dziś łów.
Dziś wypłyniemy już razem
Łowić serca na morzach dusz ludzkich
Twej prawdy siecią i słowem życia.
Ref.: O Panie, to Ty na mnie spojrzałeś,
Twoje usta dziś wyrzekły me imię.
Swoją barkę pozostawiam na brzegu,
Razem z Tobą nowy zacznę dziś łów.
O Panie, dalszy rejs odwołany
Bo Sternika do Siebie wezwałeś
A nam brak siły, nadzieja zgasła.
Ref.: O Chryste, przecież burze szaleją,
Ratuj Barkę, bo bez Ciebie zginiemy.
Nie lękajcie się, a wypłyńcie na głębię
Cała naprzód, nowy świta już dzień.
Saluton karaj gelernantoj,
Mi esperas, ke vi estas sanaj kaj bone pasigas la tempon dum bela printempo buntas ĉirkaŭ ni.
Ni tradicie sendas du sekvajn parolturnojn.
1. Celis anseron, trafis aeron.
2. Korvo al korvo okulon ne pikas.
Bonvolu traduki laŭvorte kaj … trovi polan version de tiuj esprimoj, precipe de la unua.
VORTARETO / SŁOWNICZEK
celi – celować
trafi – trafić
aero – powietrze
korvo kruk
piki – kłuć
Por rememorigi - antaŭaj proverboj.
Enskribu mankantajn vortojn. Uzupełnijcie brakujące słowa.
1.Tempo estas mono.
2. Silento estas konsento.
3. Amo estas blinda.
4. Homo pafas, Dio … .
5.Kresko mamuta, sed saĝo liliputa.
6. Sen laboro ne venas … .
7. Granda nubo, malgranda pluvo.
8. Aĝo tro matura ne estas … .
9. Vizaĝo agrabla, sed koro diabla.
10. Ne por lupo estas … .
11. Sur la ŝtelisto brulas la ĉapo.
12. Kapo pekas, piedoj suferas.
13. Ne ekzistas fumo sen fajro.
14. Mankas klapo en lia … .
15. Maljunaj jaroj, sed nesaĝaj faro.
16. Kiu bati deziras, trovas bastonon.
17. Kion koro sentas, la lango prezentas.
18. La muroj havas orelojn.
19. Malsaĝulo kaj infano parolas la veron.
20. Timo havas grandajn … .
21. Mano manon … .
22. Infanoj kaj fiŝoj voĉon ne havas.
23. Rido matene, ploro vespere.
24. Sata malsatan ne povas… .
25. La fino kronas la … .
26. Amikon montras malfeliĉo.
27. Dio donis, Dio prenis.
En ĉi-tiu semajno estas jam malfermitaj la frizistaj kaj kosmetikaj salonoj. La homoj povas iri al tiuj salonoj por ricevi servojn pri la hararanĝoj kaj pri beligado de la haŭto aŭ de aliaj korpopartoj. Aliaj homoj ne vizitas frizistajn kaj kosmetikajn salonojn sed ili faras por si mem la hararanĝojn kaj beligadon de la korpo. Alia grupo de homoj petas la konatojn aŭ la familianojn fari tiujn procedojn. Multaj homoj scipovas tion fari kaj faras tion en privataj hejmoj.
DEMANDOJ:
1. Kiam estas malfermitaj la frizistaj kaj kosmetikaj salonoj?
2. Ĉu vi ŝatas viziti la frizistajn kaj kosmetikajn salonojn?
3. Kie (en kiuj lokoj?) la homoj ricevas la servojn pri la hararanĝoj kaj beligado de la haŭto aŭ de aliaj korpopartoj?
4. Ĉu nur la profesiaj frizistoj / frizistinoj scipovas fari belajn hararanĝojn?
5. Ĉu nur la profesiaj kosmetikistoj / kosmetikistinoj scipovas fari kosmetikajn procedojn?
VORTARETO / SŁOWNICZEK
aranĝo – aranżacja, urządzenie
bela – ładna, ładne, beligi – upiększać, beligado – upiększanie
jam - już
fermi- zamykać, malfermi - otwierać, fermita - zamknięty, zamknięta, malfermita – otwarta, otwarty
frizista – fryzjerski, frizisto – fryzjer
haro – włosy, hararo – włosy, hararanĝo – fryzura, aranżacja włosów
haŭto – skóra,
homo – człowiek
korpo – ciało, parto – część, korpoparto – część ciała,
loko – miejsce
procedo – zabieg
profesio – zawód, profesja
ricevi – otrzymać
salono – salon
scii – wiedzieć, povi – móc, scipovi – potrafić, umieć
semajno – tydzień
servo – usługa
ŝati – lubić
t.e. - tio estas – to jest
viziti – odwiedzać
Zaimek bezosobowy – senpersona pronomo - ONI
Zaimek bezosobowy „ONI” stosuje się razem z czasownikiem w tych przypadkach, jeżeli takie wyrażenie nie wskazuje osoby wykonującej lub zaangażowanej w daną czynność.
W języku polskim często w tym wypadku stosuje się zaimek zwrotny „się”.
oni dancas – tańczy się
oni devas – musi się (albo inaczej po polsku – trzeba, czyli jest przymus, potrzeba); devi – musieć
oni diras – powiada się (czyli mówi się jednorazowo). Należy odróżnić czasowniki „diri” i „paroli” (mówić)
oni dormas – śpi się
oni faras – robi się (nie jest wskazane – kto robi)
oni gimnastikas – gimnastykuje się
oni havas – ma się, posiada się
oni kantas – śpiewa się
oni laboras – pracuje się
oni manĝas – je się
oni parolas – mówi się (należy odróżnić czasowniki „diri” i „paroli”)
oni povas – może się, można
oni sidas – siedzi się
oni sonĝas – śni się, miewa się marzenia senne
oni ŝatas – lubi się
oni trinkas – pije się,
oni drinkas – pije się napoje alkoholowe
Proverbo (diraĵo). Bonvolu traduki:
Se oni ne havas tion kion oni ŝatas, oni ŝatas tion kion oni havas.
DEMANDOJ:
Kion oni faras en la restoracio?
Kion oni faras en la kafejo?
Ĉu ofte oni manĝas en la gimnastikejo?
Ĉu oni diras matene „bonan vesperon” aŭ “bonan nokton”?
Ĉu ofte oni sonĝas en la laborejo?
Ĉu ofte oni kantas en la dormejo?
(dla przypomnienia: przyrostek –ej oznacza pomieszczenie lub miejsce, bardziej lub mniej ograniczone).